Jarsanismo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La tanburo estas religia simbolo de Jarsanismo kaj estas ludata dum la religiaj ceremonioj.[1]

Jarsanismo, Ahl-e HaqqKaka'i (kurde یارسان,[2][3] perse اهل حق), estas sinkreta religio fondita de Sultan Sahak fine de la 14-a jarcento en okcidenta Irano.[4] La totala nombro de sekvantoj de Jarsanismo estas ĉirkaŭkalkulita ĝuste super duonmiliono en Irano kaj Irako kiuj estas ĉefe Kurdoj el la triboj Guran, Senĝavi, Kalhor, Zangana kaj Jalalvando.[5] Tjurkaj Jarsanaj enklavoj estas en Irano.[6]

Kelkaj Jarsanistoj en Irako estas nomataj Kaka'i. Jarsanistoj diras, ke kelkaj homoj nomas ilin malapreze kiel "Ali-o-allahi" aŭ "adorantoj de Ali" kion la Jarsanistoj neas. Multaj Jarsanistoj kaŝas sian religion pro premo de la Islamisma sistemo de Irano, kaj ne estas precizaj statistikoj de ilia nombrado.[7]

La Jarsanistoj havas distingan religian literaturon verkitan ĉefe en Gorana lingvo. Tamen, malmultaj modernaj Jarsanistoj povas legi aŭ verki la goranan ĉar ilia gepatra lingvo estas de Sudaj Kurdaj dialektojSorana lingvo.[8] Ilia centra religia libro estas nomata Kalâm-e Saranjâm, verkita en la 15-a jarcento kaj bazita sur la instruoj de Sultan Sahak.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. Shiloah, Amnon (2001). "Kurdish music". En Sadie, Stanley; Tyrrell, John (eld.). The New Grove Dictionary of Music and Musicians. xiv (2a eld.). London: Macmillan. p. 40.
  2. Hamzeh'ee, M. Reza Fariborz. (1995) Krisztina Kehl-Bodrogi: Syncretistic Religious Communities in the Near East. Leiden: Brill, p. 101–117. ISBN 90-04-10861-0.
  3. P. G. Kreyenbroek (1992). Review of The Yaresan: A Sociological, Historical and Religio-Historical Study of a Kurdish Community, de M. Reza Hamzeh'ee, 1990, (ISBN 3-922968-83-X). Bulletin of the School of Oriental and African Studies, University of London, Vol. 55, No.3, pp. 565–566.
  4. Elahi, Bahram (1987). The path of perfection, the spiritual teachings of Master Nur Ali Elahi. (ISBN 0-7126-0200-3).
  5. Hamzeh'ee (1990), p. 39.
  6. Hamzeh'ee (1990), p. 39.
  7. نگاهی به آئین یارسان یا اهل حق.
  8. Cecil J. Edmonds (1957: 195)

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cecil J. Edmonds, Kurds, Turks and Arabs: Politics, Travel and Research in North-Eastern Iraq, 1919-1925, London, 1957.
  • Hamzeh'ee, M. Rezaa (1990), The Yaresan : a sociological, historical, and religio-historical study of a Kurdish community, Islamkundliche Untersuchungen (138) 

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]