Azerbajĝano
El Vikipedio
| Azerbajĝano Azərbaycan Respublikası |
|
| Bazaj informoj | |
|---|---|
| Ĉefurbo | Bakuo, 3,200 mil. |
| Ĉefa(j) lingvo(j) | azera |
| Plej ofta(j) religio(j) | ŝijaismo 94%, rus-ortodoksanoj 5%, aliaj 1%. |
| Areo % de akvo |
86.600 kv.km km² ?% |
| Loĝantaro | 8.532.400 (2007), inter ili 83% azeroj, 6% rusoj.
|
| Horzono | UTC+4
|
| Telefona kodo | 994 |
| Politiko | |
| Politika sistemo | prezidenta respubliko |
| Ŝtatestro | prezidento Ilham Alijev (2003). |
| Nacia tago | 28-a de majo - tago de la respubliko |
| Ekonomio | |
| Valuto | azerbajĝana manato
|
Azerbajĝano (en la azera lingvo: Azərbaycan aŭ Азәрбајҹан, en la rusa: Азербайджан), oficiale la Azerbajĝana Respubliko (azere: Azərbaycan Respublikası), estas eŭrazia lando situanta en Kaŭkazio ĉe la bordo de la Kaspia Maro. Ĝi havas landlimojn kun Rusio norde, kun Kartvelio kaj Armenio okcidente kaj kun Irano sude.
La regiono Montara Karabaĥo aŭ Nagorno Karabaĥ, situanta sudokcidente de la lando, memproklamiĝis sendependa disde Azerbajĝano en 1991,[1] sed neniu nacio ankoraŭ agnoskis ĝin.
Azerbajĝano estas sekulara lando, kiu estas membro de la Konsilio de Eŭropo ekde 2001.[2] La azeroj estas la plimulta etno, el kiu la plejparto estas ŝijaismaj islamanoj. Malgraŭ tio ke ĝiaj institucioj estas similaj al la demokratiaj, la registara konduto estas kritikata pro aŭtoritarismo.
La lando estis kunfondinta membro de GUAM kaj estas membro de la Komunumo de Sendependaj Ŝtatoj ekde septembro 1993.[3] Azerbajĝano havas delegitaron ĉe la Eŭropa Unio kaj gastigas specialan senditon el la Eŭropa Komisiono.
Enhavo |
[redakti] Etimologio
Azerbajĝano: azere, Azərbaycan (aŭ Азәрбајҹан) kaj ruse: Азербайджан (‘fajrolando’). Ĝia malnova persa nomo, Atropatene, signifas ‘ŝirma fajro’.
Tiu ĉi nomo estas tradicie aplikata al la samnoma irana regiono. La respubliko adoptis ĝin unuafoje en la jaro 1918.
[redakti] Historio
La unuaj spuroj pri homo ekloĝado en la azera teritorio estis je la fino de la Ŝtonepoko. La regiono estis konkerata de la aĥemenida dinastio ĉirkaŭ 550 a.K, disvastigante la zaratuŝtrismon, pli malfrue ĝi iĝis parto de la imperio de Aleksandro la Granda, kaj ĝia posteulo, la Seleŭka Imperio. La albanaj kaŭkazoj, praloĝantoj de la regiono establis sendependan reĝlandon ĉ. la 4-a jarcento a.K sed ĉ 95-67 a.K partoj de tiu teritorio estis konkerataj de Tigranes la Granda. Kiam la romianoj kaj la partianoj ekspansiigis iliajn reĝlandojn ĉ. Kaŭkazio kaj Albanio, spite al Armenio, sukcesis restadi sendependa kaj subskribis pacan traktaton kun la Romia Respubliko, kiel atestas Strabono.
En la jaro 252 p.K la teritorio fariĝis aliancito de la Sasanida Imperio, dume kristanismo estis oficiale adoptata kiel la ŝtata religio en la 4-a jarcento p.K. Malgraŭ la multnombraj sasanidaj kaj bizancaj konkeroj, la kaŭkaza Albanio daŭre estis sendependa ĝis la 9-a jarcento p.K. La moderna teritorio de Azerbajĝano proksimume korespondas al la antikva regno de la kaŭkazaj albanoj.[4] La Omeja dinastio kaj la sasanidoj estis malakceptataj en la kaŭkaza regiono de la bizancanoj kaj Albanio fariĝis aliancito de ĉi-lastaj. Komence de la 11-a jarcento, la teritorio estis laŭgrade subpremata de la tjurkaj triboj venintaj el Centrazio. La unua estis la Gaznavida Imperio, kiu okupiĝis pri la regiono hodiaŭ konata kiel Azerbajĝano en 1030.
La posedaĵoj de la Seljukida dinastio estis kontrolataj de lokaj regantoj, kiuj estis aliancitoj de la seljukidaj sultanoj, kiuj multfoje estis faktaj regantoj. La venonta reganta ŝtato vivis malmulte kaj falis sub la konkero de Tamerlano. La loka dinastio fariĝis aliantica ŝtato de la imperio de Tamerlano kaj helpis lin kontraŭ Toktamiŝo de la Ora Hordo. Post la forpaso de tiu konkerinto, naskiĝis du rivalaj sendependaj ŝtatoj.
De 861 al 1539 ekregas alta grado je memstareco kun lokaj regantoj kaj aliancitoj. Post la Safavida Imperio, la regiono estis regata de persaj dinastioj kiel la Zanda dinastio. Tamen, de jure sub la Persa Imperio, estis sendependaj ĥanatoj kiuj naskiĝis en la regiono, ĉefe post la kolapso de la Zanda dinastio. Pro sinsekvaj konfliktoj tiuj ĥanatoj estis aneksitaj al la Rusa Imperio, post la ruso-persa milito komence de la 19-a jarcento, kiam la Persa Imperio agnoskis la suverenecon de la Ĥanato de Erevano.
[redakti] Soveta epoko
Post la falo de la Persa Imperio dum la Unua mondmilito, Azerbajĝano kune kun Armenio kaj Kartvelio ariĝis en la Transkaŭkaza Federacia Demokratia Respubliko, kiu mallonge vivis. Kiam la respubliko estis disigita en majo 1918, Azerbajĝano deklaris la sendependecon kiel la Azerbajĝana Demokratia Respubliko (ADR). La ADR estis la unua demokratia parlamenta respubliko de la islama mondo, sed nur vivis 23 monatojn, ĉar la Ruĝa Armeo invadis ĝin en aprilo 1920, kreante la Azerbajĝana Soveta Socialisma Respubliko samjare. En 1922, Azerbajĝano iĝis parto de la Transkaŭkaza Federacia Soveta Socialisma Respubliko, kiu samtempe fariĝis kontitucia membro de la ĵus naskita Sovetio. En 1936, la federacia respubliko disiĝis kaj la azerbajĝana soveta respubliko fariĝis membroŝtato de Sovetio. Dum la Dua mondmilito, Azerbajĝano proviziis grandan kvanton de la nafto por la Orienta Fronto, dume ĉirkaŭ 600.000 azerojn batalis kontraŭ la nazioj. La Operacio Edelweiss gvidata de la Wehrmacht estis direktata al tiu regiono pro ĝia graveco rilate la energian proviziadon.[5]
Kiel konsekvenco de la politiko de la "glasnosto", ekigita de Miĥail Gorbaĉov, la civilaj ribeloj kaj la etnaj bataloj naskiĝis aŭ pliiĝis en diversaj regionoj de Sovetio, inkluzive de Montara Karabaĥo, regiono en la Socialisma Soveta Azerbajĝana Respubliko sed loĝata de armena plimulto. La ribeloj en Azerbajĝano helpis la sendependecon.
[redakti] Post-soveta epoko
En 1990, la Supera Konsilio de la SSR de Azerbajĝano forigis la vortojn "Socialisma Soveta" de la oficiala nomo de la lando; aprobis la Suverenan Deklaracion de la Azerbajĝana Respubliko kaj restaŭris la flagon de la Azerbajĝana Demokratia Respubliko. La 8-a de septembro 1991 estis elektata la prezidento en naciaj balotadoj.
La 18-a de oktobro 1991, la Supera Konsilio de Azerbajĝano adoptis deklaron pri sendependeco kiu estis subskribata dum nacia referendumo en sekvanta decembro kiam Sovetio formale disiĝis. La unua jaroj de la sendependa lando estis eklipsataj pro la Milito de Montara Karabaĥo. Post la fino de la milito en 1994, Azerbajĝano perdis la kontrolon de 16% de ĝia teritorio.[6][7] En 1993 la prezidanto estis venkita de militista ribeliĝo kiu entronigis la eks-sovetian prezidanton de Azerbajĝano. En 1995, estis evitata ŝtatpuĉo de la komandanto de la militista polico, kiu okazigis la forpaso de la komandanto kaj la disiĝo de la azera militista polico.
La konflikto kun Armenio pro Montara Karabaĥo kaŭzis malordojn en la lando dum 1988-1989 jaroj. En 1990 sovetaj milittrupoj eniris en Bakuo kaj deklaris militan staton. En 1991 azerbajĝanaj ĉefuloj subtenis moskvan puĉon. Azerbajĝano deklaris sendependecon kaj en 1991 membriĝis en KIŜ. En 1992 fariĝis membro de UN. Renovigis la militon en Karabaĥo. Naciista prezidanto Abulfaz Elĉibej cedis sian lokon al iama komunisto Gejdar Alijev. En lastaj jaroj estis kelkaj senrezultaj provoj de milita renverso.
Inter 2000 kaj 2001 pliiĝis la intencoj por plibonigi la rilatojn kun la ceteraj landoj de la regiono kaj restariĝis la negocado pri la estonteco de Montara Karabaĥo, kun la perado de Francio kaj Turkio. Ankaŭ en 2001, Azerbajĝano oficiale anstataŭis la cirilan alfabeton kaj adoptis la latinan kun la celo alproksimiĝi al Okcidento.[8]
Ilham Alijev sukcedis lian patron kiel prezidanto en 2003.[9]
[redakti] Registaro kaj politiko
Azerbajĝano estas prezidenta respubliko. La prezidanto estas elektata por 5-jara regperiodo. Le leĝdona sistemo estas zorgata de la Nacia Asembleo, elektata organismo konsistante el 125 membroj.
La adoltiĝo komenciĝas en la 18-jariĝo. La religio disiĝas de la registaro kaj la leĝo garantias kultan liberecon.[10]
[redakti] Politik-administra organizo
Azerbajĝano dividiĝas en 59 rajonoj, 11 distriktaj urboj kaj aŭtonoma respubliko (Naĥiĉevano), kiu subdividiĝas en 7 rajonoj kaj 1 urbo. La prezidanto de Azerbajĝano nomumas la regantojn de tiuj administraĵoj, dume la naĥiĉevana registaro estas elektata kaj aprobata de la Aŭtonoma Naĥiĉevana Respubliko. La lokaj registaroj de la regionoj kaj urboj sub armena okupado, kiel Ĥankendi aŭ Ŝuŝa, funkcias en la ekzilo.[11]
[redakti] Demokratio kaj koruptado
En la listo pri demokratio de 167 landoj de la revuo The Economist ĝi aperas en la loko 129, kio igas ĝis aŭtoritara kun 3,31 poentoj el 10.[12] En sia plej ĵusa informo, la konservativa organizo Freedom House deklaris ĝin “ne libera” (kun 6 poentoj pri politikaj rajtoj kaj 5 pri civilaj rajtoj, kiam 7 estas la plej aŭtoritara kaj 1 la plej demokratia).
Aliaj akuzoj estas la koruptado, ekzemple, la ministro pri sano akiris domegon kiu kostis 17 milionoj da usonaj dolaroj.[13]
[redakti] Geografio
La reliefo de Azerbajĝano estas markata de la kaŭkaza montaro, kiu atingas altecon de 4.480 metroj en la montaro Bazar Djuzi. La nordo kaj sudokcidento de la lando estas montaraj kaj nur la suda parto taŭgas por la terkultivado, ĉar transirata de la rivero Kura, la plej longa de la lando.[14] Naĥiĉevano estas eksklavo de Azerbajĝano kiu landlimas kun Armenio, Turkio kaj Irano. La regiono Montara Karabaĥo nuntempe estas kontrolata de armenaj trupoj kvankam de jure apartenas al Azerbajĝano; ĝi fakte estas sendependa ŝtato.
Ankaŭ ekzistas tri malgrandaj azeraj eksklavoj ene de la armena teritorio: Kjarkio (armene: Tigranaŝen; enklavo de Naĥiĉevano), Barĥudarlo kaj Yuĥar-Askiparo (Supra Askiparo), kvankam ekde la Milito de Montara Karabaĥo la tri enklavoj estas kontrolataj de la armena armeo; pro tio la azeraj trupoj kontrolas antikvan armenan eksklavon de Arcvaŝeno, ene de la azera teritorio.
La azera teritorio estas diversa kie troveblas la biomoj el dezerto, prato kaj mezvarmaj foliaj kaj miksaj arbaroj. Laŭ la Monda Natur-Fonduso (WWF), kvar ekoregionoj el la Palearkto estas troveblaj: la plejparto de la lando, la plataĵo situanta inter la Granda Kaŭkazio kaj la Malgranda Kaŭkazio, apartenas al la stepo kaj arbustiva dezerto de Azerbajĝano; la suda ekstremo iĝas parto de la hirkana miksta arbaro de Kaspio, la montaraj zonoj de Kaŭkazio norde kaj okcidente apartenas al la miksta arbaro de Kaŭkazio, dume la enklavo Naĥiĉevano estas ene de la montana stepo de orienta Anatolio.
La enklavo Naĥiĉevano troviĝas tuj apud la landlimo kun Turkio. Ĝi troviĝas en la kaŭkaza montaro, inter la Nigra Maro kaj Kaspio. La montaro de Granda Kaŭkazio iĝas parto de ĝia norda landlimo kaj enhavas la monton Bazarduzo, de 4.466 metroj, la plej alta pinto de Azerbajĝano. La plej altaj montaroj de Malgranda Kaŭkazio formas la sudorientan landlimon kaj atingas 3.500 metrojn.
[redakti] Ekonomio
La ekonomio forte rilatiĝas al la nafta elfosado kaj eksportado, kaj al rilatantaj industrioj, kiel la konstruado de maŝinoj, nafta rafinado, teksa kaj kemia industrioj.
La terkultivado reprezentas trionon de la MEP. La ŝprucejoj estas tre etendiĝintaj. En la plataj terenoj, proksime de la Kaspia Maro la klimato permesas la kultivadon de kotono, fruktoj, teo, tabako kaj aliaj tipaj kultivoj de la subtropikaj klimatoj. La silkraŭpo estas kultivata en la teksa industrio. En la nordaj kaj okcidentaj montaraj zonoj oni bredas bovojn, ŝafidojn kaj kaprinoj. En la Kaspia Maro la komerca fiŝkaptado. Kaj la ekonomio kaj la socio suferas la tiel nomata nederlandan malsanon: la nafta ekspluatado kreskigis la eksportan sektoron damaĝe al aliaj ekonomiaj sektoroj, kiujn la inflacio pro la naftaj enspezoj malpliigas la eksportan konkurencon. La pliiĝo de la enspezoj de malplimulto provokadas la pliiĝon de socia malegaleco kaj la malriĉigo de ampleksaj sociaj sektoroj de la azera loĝantaro. Oni ankaŭ devas aldoni al tio la registaran koruptadon.
[redakti] Demografio
Kun proksimume 8.177.717 da loĝantoj en 2008.
Ĉirkaŭ 80% de la loĝantaro estas azeraj muzulmanoj, parolanta lingvo el la tjurka branĉo de la familio de altajaj lingvoj). Tiu ĉi popolo ankaŭ troviĝas en Irano, kie ekzistas du samnomaj provincoj.
La resto de la loĝantaro estas rusoj, armenoj, kurdoj kaj de aliaj etnoj, kiuj laŭgrade malpliiĝas pro la atakoj kaj milito ekde la falo de Sovetio.
Laŭ la ciferoj de 2006,[15] la vivdaŭro en Azerbajĝano estas 62 jaroj por la viroj kaj 66 por la virinoj.
[redakti] Kulturo
Azerbajĝano havas radikojn de Kaŭkazio, turkoj, persoj, araboj kaj de Centrazio. Hodiaŭ la okcidentaj influoj senteblas, inkluzive de la konsumismo kaj globaliĝo.
Inter la plej konataj famuloj de tiu ĉi lando, elstaras la ŝakludisto Garri Kasparov kaj Aziza Mustafa Zadeh (prestiĝa pianistino).
Azerbajĝano kunlaboras kun la Unesko en la konservado de la kulturheredaĵo de la Silka Vojo.
[redakti] Lingvo
La oficiala lingvo de Azerbajĝano estas la azera lingvo, lingvo de la sudokcidenta branĉo de la tjurka lingvaro de la granda familio de la altajaj lingvoj, kiu estas parolata de 95% de la loĝantaro, kaj ĉirkaŭ kvarono de la irana loĝantaro. Kiel rezulto de la lingva politiko de Sovetio la rusa estas amplekse parolata, kiu estas la dua lingvo en la urboj.
[redakti] Religio
Ĉirkaŭ 87% de la azera loĝantaro estas muslima,[16] dume 5% estas ortodoksanoj. En la muslima plimulto, la religiaj moroj ne estas strikte observataj kaj la muslima identeco baziĝas sur la etno kaj la kulturo kaj ne en la religiaj observadoj. Tamen, registriĝis pliiĝo de ĉeestado en la moskeoj dum 2003. La muslima loĝantaro estas 70% ŝijaisma kaj 30% sunaisma, sed la diferenco inter ambaŭ grupoj estas preskaŭ neekzistantaj.
[redakti] Muziko
En 2003, la tradicia Muĝamo, muzika stilo per improvizado arigante elementojn el popola origino, estis proklamata majstra verko de la Voĉa kaj senmateria kulturheredaĵo de la Homaro de Unesko.[17]
[redakti] Azerbajĝano en Eŭrovido
Azerbajĝano debutis en la fama kantokonkurso Eŭrovido en 2008. Elnur Husejnov kaj Samir Ĝavadzade estis la reprezentantoj de la lando, per la muzikaĵo Day after day (Tago post tago). Post la unua el la du antaŭfinaj, Azerbajĝano atingis sufiĉe da votoj por atingi la finan parton, kiu estis celebrata la 24-an de majo 2008. El 25 landoj, la debutanta Azerbajĝano atingis entute 132 poentojn, t.e. la oka loko.
[redakti] Vidu ankaŭ jenon:
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Kaŭkazio |
[redakti] Eksteraj ligiloj
http://www.bakutoday.net Baku Hodiaŭ
http://www.azerb.com Azerbajĝano de A ĝis Z
http://www.un-az.org Oficejo de Unuiĝintaj Naciaj en Azerbajĝano
http://www.cia.gov/cia/publications/factbook/geos/aj.html Monda faktolibro de CIA pri Azerbajĝano
gay
[redakti] Notoj kaj referencoj
- ↑ http://www.elmundo.es/documentos/2003/04/guerras_olvidadas/armenia.html
- ↑ http://www.coe.int/t/cm/prs_EN.asp
- ↑ US State Department 1993 Country Reports on Economic Practice and Trade Reports: Azerbaijan
- ↑ Minorsky, V. "Caucasica IV", Bulletin of the School of Oriental and African Studies, University of London, Vol. 15, No. 3. (1953), p. 504
- ↑ Swietochowski, Tadeusz(1995) Russia and Azerbaijan: A Borderland in Transition, Columbia University, p. 133
- ↑ Thomas De Waal. Black Garden: Armenia And Azerbaijan Through Peace and War. New York: New York University Press, p. 286. ISBN 0-8147-1945-7
- ↑ CIA — The World Factbook. Azerbaijan.
- ↑ http://es.encarta.msn.com/encyclopedia_761561983_2/Azerbaiy%C3%A1n.html
- ↑ http://www.cafebabel.com/spa/article/13210/azerbaiyan-la-unica-democracia-heredada-de-europa.html
- ↑ http://www.azembassy.org.mx/azerbaiyan.html
- ↑ LLRX. com - A Guide to the Republic of Azerbaijan Law Research
- ↑ http://www.economist.com/media/pdf/DEMOCRACY_INDEX_2007_v3.pdf
- ↑ http://minhaselecao.blogspot.com/2008/01/austere-home-of-health-minister-of.html
- ↑ http://www.dw-world.de/dw/0,2142,8224,00.html
- ↑ http://www.who.int/countries/aze/es/
- ↑ http://www.elpais.com/todo-sobre/pais/Azerbaiyan/AZE/
- ↑ http://portal.unesco.org/geography/es/ev.php-URL_ID=2440&URL_DO=DO_TOPIC&URL_SECTION=201.html
|
||||||||
|
||||