Atestantoj de Jehovo

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
La Centra Oficejo de la Atestantoj de Jehovo en 25-30 Columbia Heights, Brooklyn, Nov-Jorko, Usono.
La Centra Oficejo de la Atestantoj de Jehovo en 25-30 Columbia Heights, Brooklyn, Nov-Jorko, Usono.
Atestantoj de Jehovo en Ukrainujo
Atestantoj de Jehovo en Ukrainujo
Astestantoj de Jehovo kunsidas en Portugalujo
Astestantoj de Jehovo kunsidas en Portugalujo

La Atestantoj de Jehovo estas kristana religia komunumo fondita fine de la 19-a jarcento en Usono de Charles Taze Russell (1852-1916). Nuntempe ekzistas ĉirkaŭ 6,9 milionoj da aktivaj membroj en la tuta mondo. La Atestantoj de Jehovo estas konataj pro sia misiemo, siaj revuoj "La Gardoturo" kaj "Vekiĝu!", la malakcepto de sangotransfuzoj kaj la rifuzo soldatservi. La religia komunumo estas ofte nomata sekto.

[redaktu] Historio

Laŭ adventisma doktrino (ne konfuzu kun adventisma eklezio), la dua veno de Kristo, ankaŭ nomata Advento, okazos baldaŭ. Tiam Kristo revenos por juĝi la vivantojn kaj la mortintojn. La eklezio, el kiu jehovismo kaj adventismo venis, antaŭdiris la precizan tagon de la Advento, sed la antaŭdiro pri mardo la 22-a de oktobro 1844 fiaskis, kio disrompis la eklezion: unu parto, sub la influo de Ellen G. White, fariĝis la nuna adventismo, la alia parto fariĝis jehovismo. Jehovismo korektis la daton al 1914, sed White, pro siaj vizioj, diris, ke Jesuo je tiu dato iris al alia parto de la ĉielo por pretigi sin por baldaŭa Advento.

[redaktu] Kredoj

Jehovismo, la doktrino de la Atestantoj de Jehovo, estas unitarisma, t. e., ne kredas en Sankta Triunuo, sed en unupersona Dio.

Atestantoj de Jehovo kredas pri neniigeco aŭ kondiĉa senmorteco, kredo laŭ kiu pekintaj mortuloj ne suferas punon eternan, sed estas neniigotaj, detruotaj. La animo ne estas nature senmorta nek povas ekzisti aparte de la korpo. Tial la mortintoj nun ekzistas nek en infero nek en la paradizo, sed estos relevitaj korpe kaj juĝitaj post la reveno aŭ Advento de Jesuo Kristo. La pekuloj ne iros al infero sed estos detruitaj kun Satano. Poste la savitoj loĝos por ĉiam kun Kristo sur nova paradiza tero.

La grandaj kristanaj eklezioj konsideras jehovismon herezo kaj pluraj teologoj opinias, ke oni ne nomu jehovismon kristana, precipe pro ĝia nekredo je la Sankta Triunuo kaj je la dieco de Jesuo Kristo.

Ekzistas almenaŭ du libroj de la Atestantoj de Jehovo en Esperanto: Kie estas la mortintoj?: La respondo de la Biblio (Where are the dead?) kaj Milionoj, kiuj nun vivas, neniam mortos. Ambaŭ librojn verkis Rutherford, la dua prezidanto de la Societo Watchtower.


Atestantoj de Jehovo predikante iras de domo al domo en Sofia, Bulgarujo.
Atestantoj de Jehovo predikante iras de domo al domo en Sofia, Bulgarujo.





Personal Bible Study.
Personal Bible Study.

http://www.cs.chalmers.se/pub/users/martinw/esperanto/aalen/kat.html

[redaktu] Eksteraj ligoj

http://www.watchtower.org

http://www.jw-media.org

http://www.jw.org

http://www.esperokatolika.org/ek19811985/ek1985_12.htm#5

http://esperokatolika.org/ek19761980/ek1976_02.htm#15

Ĉi tiu artikolo pri "Atestantoj de Jehovo" ankoraŭ estas ĝermo. Vi povas helpi pluredakti ĝin post klako al la butono redaktu.
Se jam ekzistas alilingva samtema artikolo pli disvolvita, traduku kaj aldonu el ĝi.