Vikipedio:Artikolo de la semajno/2011

El Vikipedio, la libera enciklopedio
2005  • 2006  • 2007  • 2008  • 2009  • 2010  • 2011  • 2012  • 2013  • 2014  • 2015  • 2016  • 2017  • 2018  • 2019  • 2020

1 | 2 | 3 | 4 | 5 | 6 | 7 | 8 | 9 | 10 | 11 | 12 | 13 | 14 | 15 | 16 | 17 | 18 | 19 | 20 | 21 | 22 | 23 | 24 | 25 | 26 | 27 | 28 | 29 | 30 | 31 | 32 | 33 | 34 | 35 | 36 | 37 | 38 | 39 | 40 | 41 | 42 | 43 | 44 | 45 | 46 | 47 | 48 | 49 | 50 | 51 | 52
Memskribaĵo de la unua paĝo de Weihnachts-Oratorium.

La Weihnachts-Oratorium (esperante Kristnask-oratorio), BWV 248, estas sesparta oratorio por kantsoloistoj (SATB), miksita ĥoro kaj orkestro de Johann Sebastian Bach. Po unu parto estis unuafoje prezentita de la Thomas-ĥoro en Lepsiko dum la ses diservoj unua kristnaskotago en 1734 kaj epifanio en 1735 en la Nikolai-preĝejo kaj la Thomas-preĝejo anstataŭ la kantato.

La kristnaskoratorio apartenas al la plej famaj sakralaj komponaĵoj de Bach, kaj oni ofte prezentas ĝin dum la advento kaj la kristnaska tempo komplete aŭ en partoj.

Bach uzis en Weihnachts-Oratorium la samajn muzikdramajn formojn kiel en siaj oratoriaj pasionoj (Mateo- kaj Johano-pasiono) kaj oratorioj (Ĉielira oratorio kaj Paska oratorio), metas la pezocentron tamen sur la lirikan kaj kontemplan. La muzikon Bach nur parte novkomponis. Multajn ĥoraĵojn kaj ariojn li elprenis el profanaj verkoj antaŭe ekestintaj (inter ili du Drammi per musica por la saksia reĝodinastio, BWV 213 kaj 214). Legu pli...

Ĉefa sidejo de la Societo Gardoturo de la Atestantoj de Jehovo, en Nov-Jorko, Usono.

La Atestantoj de Jehovo estas restaŭrisma, miljarisma, kristana kongregacio, kiu raportas tutmondan anaron de pli ol 7 milionoj da atestantoj implikitaj en la evangeliado, kongresaliĝon de pli ol 12 milionoj, kaj ĉiujaran partoprenon en la Memorado de la Morto de Kristo pli ol 18 milionoj da homoj en la tuta mondo. Ili estas estrataj de la Reganta Korpo de la Atestantoj de Jehovo kiu ekzercas aŭtoritaton sur ĉiuj doktrinaj aferoj. Atestantoj bazas siajn kredojn sur la Biblio, kaj preferas sian propran laŭvortan, konservativan tradukon, t.e. la Traduko de la Nova Mondo de la Sanktaj Skriboj. Ilia ĉefa instruo estas la neevitebla baldaŭa detruo de ĉi mondo per la Armagedono kaj la establiĝo de la Regno de Jehovo sur la tero kiel nura solvo por la problemoj de la tuta homaro.

La grupo naskiĝis el la Movado de studantoj de la Biblio, fondita en la malfrua 19-a jarcento de Charles Taze Russell, sub la nomo Zion's Watch Tower Bible and Tract Society. La nomo estis prenita de Jesaja 43:10-12, adoptita en la jaro 1931. Post skismo en la movado, la filio kiu konservis kontrolon de la socio entreprenis signifajn organizajn ŝanĝojn, alportante ĝian aŭtoritato-strukturon kaj metodojn de evangeliismo sub centralizita kontrolo.

La atestantoj de Jehovo estas tre konataj pro la pord-al-porda predikado, distribuado de literaturo kiel ekzemple la revuoj "La Gardoturo" kaj "Vekiĝu!", kaj pro la rifuzo je militservo kaj sangotransfuzoj eĉ en vivminacaj situacioj. Legu pli...

Bildigita manuskripto de Toros Roslin.
Bildigita manuskripto de Toros Roslin.

Armena reĝlando en Kilikio (konata ankaŭ kiel Malgranda ArmenioNova Armenio; armene Կիլիկիոյ Հայկական Թագաւորութիւն) estis mezepoka ŝtato fondita fare de armenaj fuĝintoj, kiuj elmigris en Kilikion antaŭ selĝuka invado sur Kaŭkazio. La ŝtato etendiĝis en Aleksandreta golfo en Mediteraneo, en la hodiaŭa Turkio. La reĝlando estis sendependa proksimume en la jaroj 1078 - 1375.

La reĝlando en Kilikio naskiĝis el armena princlando fondita en la jaro 1080 fare de Rubenida Dinastio, la apuda branĉo de Bagratida dinastio, kiu regis en Armenio kaj Kartvelio. La unua ĉefurbo de la kilikia reĝlando estis Tarsus sed poste estis Sis, la hodiaŭa turka urbo Kozan. Dum la krucmilitoj la armenoj estis proksimaj aliancanoj de eŭropaj krucistoj kaj ili mem nomiĝis ŝirmejo de la kristanismo en la oriento. Kilikio ekde la tempo, kiam la armenoj estis sub fremda regado, servis kiel centro de la armena kulturo kaj naciismo. Legu pli...

La rapidmotortrajnoj estis la fieraĵoj de Germana Regna Fervojo de la 1930-aj ĝis la 1960-aj jaroj.

Germana Regna Fervojo (germane Deutsche Reichsbahn; oficiala mallongigo: DR) estis la nacia fervojo de Germana Regno (ek de 1949 sur la teritorio de Germana Demokratia Respubliko) kaj ek de 1990 unu de la 2 naciaj fervojoj de Federacia Respubliko Germanio.

Post fino de la Dua mondmilito en 1945 tiuj pecoj de Germana Regna Fervojo, kiuj troviĝis ekster la germanaj limoj de 1937, kiuj nun denove havis laŭleĝecon per Potsdama Konvencio, transiris en la posedon de la respektivaj ŝtatoj, sur kies teritorio ili nun troviĝis. La pecojn de Germana Regna Fervojo, kiuj troviĝis en la orientgermanaj teritorioj, oni subigis kiel la teritoriojn al la administro de Pollando kaj de Sovetunio, kiuj igis ekspluatadi ilin per siaj propraj fervojoj je propra nomo kaj je propra kalkulo. Aldone, la okupadpotenculoj transprenis la ekspluatadon de la restanta Germana Regna Fervojo en siaj respektivaj okupadzonoj, tiel ke ankaŭ la organizon de Germana Regna Fervojo oni komence dispartigis al 4 sektoroj.

La 1-an de januaro 1994 kune kun Germana Federacia Fervojo (DB), Germana Regna Fervojo fariĝis parto de la komercjure aranĝa kapitala kompanio Germana Fervojo Akcia Kompanio (DB). Legu pli...

Las Meninas, foje nomata La familio de Filipo la 4-a, estas unu el la plej famaj pentraĵoj fare de la hispana majstro Diego Velázquez. La pentraĵo estas hodiaŭ ekspoziciita en la Prado-Muzeo de Madrido.

Hispanio, Hispanujo, reĝlando HispanioHispana ŝtato, estas suverena kaj sendependa ŝtato kaj membro de Eŭropa Unio. Ĝi estas demokratia kaj sociala ŝtato kies regado estas parlamenta monarkio. Ĝia teritorio, kun ĉefurbo en Madrido, okupas la plejparton de la Iberia Duoninsulo, al kiu aldoniĝas la arkipelago Balearoj (ĉe okcidenta Mediteraneo), la arkipelago Kanarioj (en la nordorienta Atlantiko), en norda Afriko la aŭtonomaj urboj Ceŭto kaj Melilo kaj aliaj malgrandaj posedaĵoj. La enklavo Llívia, en la Pireneoj, konsistigas la aron de teritorioj kune kun la insulo Alborano, la insuloj Kolumbretoj kaj aro de insuloj kaj insuletoj antaŭ ĝia marbordo.

Ĝi havas areon de 504.645 km², kio igas ĝin la kvara plej granda lando de la kontinento, post Rusio, Ukrainio kaj Francio. Kun meza alteco de 650 metroj super la marnivelo, ĝi estas la kvina plej montara lando de Eŭropo. Ĝi havas 46.745.807 loĝantojn, laŭ datumoj de la municipa registrado de 2009.

Laŭ la Hispana Konstitucio, la kastilia / hispana estas la oficiala lingvo de la Ŝtato. En 2006, ĝi estis la gepatra lingvo de 89% de la hispanoj. Aliaj lingvoj, ankaŭ hispaniaj, estas agnoskataj kiel kunoficialaj en diversaj aŭtonomaj regionoj, laŭ la respektivaj leĝoj de aŭtonomio. La Konstitucio agnoskas ke la lingvaj variantoj de Hispanio estas unu el ĝiaj kulturaj heredaĵoj, kiuj devas esti respektata kaj protektata.

La duoninsula teritorio kundividas landlimojn kun Francio kaj Andoro norde, kun Portugalio okcidente kaj kun la brita teritorio Ĝibraltaro sude. En ĝiaj afrikaj teritorioj, ĝi havas landlimojn terajn kaj marajn kun Maroko. Ĝi kundividas la suverenecon sur la Insulo de la Fazanoj en la elfluejo de la rivero Bidasoa. Legu pli...

Placo Sankta Petro en Vatikano, la sidejo de la Romkatolika Eklezio.

La Romkatolika Eklezio, aŭ simple Katolika Eklezio, estas la plej granda kristana eklezio en la mondo. Ĝi konsistas el 23 apartajuraj eklezioj, kiuj ĉiuj agnoskas la episkopon de Romo, la papon, kiel posteulon de Sankta Petro kaj ĉefon de tuta la katolika episkoparo. De tiuj apartajuraj eklezioj, unu, la plej granda, nomita la latina aŭ roma, estas okcidenta; la aliaj estas orientaj. La membraro loĝas precipe en Eŭropo, Ameriko kaj centra Afriko.

La Katolika eklezio estas unu el la plej malnovaj religiaj institucioj en la mondo kaj ĝi ludis gravan rolon en la historio kaj evoluo de la okcidenta civilizo. Scio pri la latina formo de katolikismo helpas kompreni Okcidentan Eŭropon, precipe ĝian historion, literaturon, belarton kaj kredon, ĉar tiu mondoparto ricevis fortan influon de tiu eklezio.

La baza kredo de la Katolika Eklezio estas resumita en la Kredo Nicea. La baza moralo estas la Dekologo de Moseo, komprenita laŭ la klarigoj de Jesuo Kristo en la evangelioj, kaj interpretita laŭ la tradicio de la Eklezia hierarkio. La ĉefa preĝo estas la Patro Nia, tiu kiun instruis Jesuo mem kaj kiu resumas la kristanan fidon. La plej populara formo de preĝado estas la rozario. Legu pli...

Portreto de Ĥaĉatur Abovjan.
Portreto de Ĥaĉatur Abovjan.

Ĥaĉatur Abovjan (n. la 15-an de oktobro 1809 — malaperis la 14-an de aprilo 1848, armene: Խաչատուր Աբովյան) estis armena verkisto, pedagogo, etnografo kaj nacia publika figuro de la frua 19-a jarcento kiu mistere malaperis en 1848 kaj estis supozita mortinta. Li estis edukisto, poeto kaj defendanto de la moderniĝo. Konsiderata kiel la patro de la moderna armena literaturo, li estas plej bone konata pro la romano Verk Hajastani (Vundoj de Armenio), kiu metis la tendencon de stilo kaj ĝenro por la posta armena literaturo. Li verkis ĝin en 1841 sed ĝi estis publikigita nur en 1858. Ĝi estis la debuta romano publikigita en la moderna armena lingvo uzante la orient-armenan dialekton anstataŭ grabaro (klasika armena).

La talento de Abovjan estis tre frua por tiu epoko kaj praktike neniu el liaj verkoj estis publikigitaj dum lia vivdaŭro. Nur post la establado de la Armena Soveta Socialisma Respubliko Abovjan ricevis la agnoskon kaj pozicion kiun li meritis. Abovjan estas rigardata kiel unu el la plej gravaj figuroj en la armena literaturo ne nur moderna sed en la tuta amplekso. La influo de Abovjan en la okcident-armena literaturo ne estis tiel forta kiel ĝi estis en la orient-armena. Legu pli...

Portreto de Tamara de Kartvelio.
Portreto de Tamara de Kartvelio.

Tamara de Kartvelio, kartvele თამარი "Tamar" (1160-1213), estis mezepoka reĝino de Kartvelio kiu apartenis al la Bagratida dinastio. Ŝia regado daŭris de 1184 ĝis 1213, kaj estas konsiderata «ora periodo» dum kiu la kartvela regno havis plej grandan teritorion (ĝi regis la tutan Kaŭkazion) kaj disflorantan kulturon.

Tamara estis proklamita ebla heredantino kaj kunregantino de sia patro reĝo Georgo la 3-a en 1178, sed ŝi alfrontis signifan opozicion de la aristokrataro tuj post la morto de Georgo. Tamen, Tamara sukcesis neŭtraligi tiun opozicion kaj komencis energian eksteran politikon helpata de la falo de la potencaj rivaloj — selĝukoj kaj Bizancio. Apogita de potenca armea elito, Tamara povis konstrui, sur la sukcesoj de siaj antaŭuloj, imperion kiu dominis Kaŭkazion ĝis la kolapso sub la mongolaj atakoj du jardekojn post ŝia morto.

La ligoj de Tamara kun tiu periodo de politika kaj kultura reviviĝo, kombinita kun ŝia rolo kiel ina reganto, kondukis al ŝia idealigo kaj romantikigo. Ŝi restas grava simbolo en kartvela popola kulturo kaj estis ankaŭ kanonigita de la Kartvela Eklezio. Legu pli...

Armenoj (armene Հայեր -hajer) estas antikvadevena popolo, parolanta la armenan lingvon (apartenantan al la hindeŭropa lingva grupo). La popolo formiĝis proksimume en la 5-a jarcento a.K. sur la teritorio de la armena altebenaĵo el la triboj, kiuj estas konsiderataj kiel posteuloj de Urarto. Laŭ la tradicio, la fondinto de la armena popolo estis Hajko. Hodiaŭ en la mondo vivas ĉ. 8-10 milionoj da armenoj. En Armenio loĝas ĉ. 3 milionoj da armenoj. La plej grandaj diasporaj komunumoj loĝas en Rusio (ĉ. 1,2 milionoj), Usono (ĉ. miliono), Francio (ĉ. 800 mil), Libano, Sirio, Irano, Brazilo, Argentino, Aŭstralio, Ukrainio, Hindio.

Kristanismo ekdisvastiĝis en Armenio tuj post la morto de Jesuo Kristo, laŭtradicie pro la klopodoj de du el liaj apostoloj, Judaso Tadeo kaj Bartolomeo. En la frua 4-a jarcento, la Arsakida Armenio iĝis la unua nacio kiu adoptis kristanismon kiel ŝtatan religion. La plimulto de armenoj estas anoj de la Armena Apostola Eklezio, ne-kalcedonia eklezio. Ili parolas du malsamajn, sed reciproke kompreneblajn, dialektojn de la lingvo: orienta armena (parolata plejparte en Armenio, Irano kaj la eksaj sovetaj respublikoj) kaj okcidenta armena (ĉefe parolata de la diasporo). Legu pli...

Unuiĝinta Maldekstro, (Izquierda Unida, IU, en la hispana, Ezker Batua, EB, en la eŭska, Esquerra Unida, EU, en la kataluna kaj Esquerda Unida, EU, en la galega lingvoj) estas politika organizaĵo en Hispanio, kiu sin deklaras socialista, respublikista kaj federaciista. Ĝi apartenas al la Partio de Eŭropa Maldekstro.

IU estas ligo fondita en 1986 de pluraj maldekstraj partioj, inter ili, la Komunista Partio. Ĝis novembro 1992 ĝi estis nur ligo por balotadoj, sed de tiam ĝi enregistriĝis kiel politika partio.

Ĝia ideologio kunigas aspektojn de politika maldekstro, socialismo de la 21a jarcento, komunismo, respublikismo, federismo, ekologiismo, pacismo.

En la elektoj al la Kongreso de la Deputitoj de Hispanio de 2008, ĝi akiris 963.040 voĉdonojn (3,80% de la landaj voĉdonoj), kio tradukiĝis en du parlamentaj lokoj. Malgraŭ esti la tria plej grava politika organizaĵo en Hispanio laŭ nombro da voĉdonoj en la tuta lando, ĝi restis en sesa loko laŭ nombro da parlamentaj seĝoj, sen eblo formi propran parlamentan grupon. Legu pli...

Trombono.
Trombono.

Trombono estas malaltregistra latuna blovinstrumento, kiu pro sia plejparte cilindra tubo (malvasta mezuro) apartenas al la trumpetinstrumentoj. La vorto trombono devenas el la italia lingvo: trombo = "trumpeto", kaj one, = "-ego" (granda). Tial, laŭradike, trombono estas "granda trumpeto."

La trombono ekestis en sia nuna formo jam proksimume 1450 en Burgonjo kiel pluevoluo de la glittuba trumpeto kaj estas krom la violono unu el la plej antikvaj orkestro-instrumentoj plenkromate ludeblaj.

Ĉar naturtrumpeto kun baza tono b♭ havas malfacile manuzeblan longecon de proks. 1,37 metroj (4,5 futoj), oni kurbigis la instrumentojn S-formaj aŭ rulvolvis ilin.

Sub trombono oni ĝenerale komprenas glittrombonon (aŭ glittubo-trombonon), kiu funkcias same kiel la renesancaj trombonoj malgraŭ teknikaj plibonigoj. La valvotrombono estas aparta, pli moderna formo. Legu pli...

Nuntempa flago de Armenio.
Nuntempa flago de Armenio.

La nacia flago de Armenio, la "Armena Trikolora Flago", konsistas el tri horizontalaj samlarĝaj strioj, ruĝa la supera, blua la centra kaj oranĝa la malsupera. La Supera Armena Konsilio adoptis la nunan flagon la 24-an de aŭgusto 1990. La Leĝo pri la Nacia Flago estis aprobata de la Armena Parlamento la 15-an de junio 2006. La nuna flago estis uzata unuafoje dum la efemera ekzistado de la Armena Demokratia Respubliko en 1918.

Tra la historio ekzistis multaj variantoj de la armena flago. En la pratempo, la armenaj dinastioj estis reprezentataj per diversaj kaj malsamaj simbolaj bestoj kiuj estis bildigitaj en la flagoj. En la 20-a jarcento, pluraj sovetaj flagoj reprezentis la armenan nacion.

La signifo de la koloroj estis multfoje interpretitaj. Tamen, multaj interkonsentas ke la ruĝo reprezentas kaj honorigas la sangon elverŝita de la armenaj soldatoj en la militoj, la bluo reprezentas la armenan ĉielon kaj la abrikotkoloro simbolas la fruktodonajn grundojn de Armenio kaj la terkultivistojn. Legu pli...

Toro batalas kontraŭ gigantoj.
Toro batalas kontraŭ gigantoj.

Toro estas la tondrodio de la nordĝermana mitologio. Lia rolo estas kompleksa ĉar laŭ la regiono lia influo estis tre diversa, tiaj kiaj la klimato, la rikoltoj, la protektado, la konsekrado, la justeco, la vojaĝoj kaj la bataloj.

Li estis la plej kultata dio en la ĝermanaj triboj almenaŭ ekde la unuaj registroj skribitaj ĝis la lastaj ekzistoj de la ĝermana paganismo en la malfrua vikinga epoko. La plejmulto el la ĝermanaj mitoj mencias lin aŭ baziĝas sur liaj heroaĵoj kaj en la rakontoj de la Edda li plenumas la rolon de protektanto de Midgard, la mondo de la homoj.

Lia armilo estas la forĵetebla militmartelo, nomata Mjolnir, el kiuj la nordianoj faris replikaĵojn en miniaturo kiel amuleto kiuj poste iĝis defiaj simboloj de la paganaj nordianoj dum la kristanigo de Skandinavio.

En la ĝermanaj lingvoj, Toro donis sian nomon al la ĵaudo, same kiel Jupitero en la latinidaj lingvoj (angle Thursday, nederlande Donderdag, germane Donnerstag, svede torsdag ktp). Legu pli...

La Usona Ĵaz-Muzeo en la 18-a kaj historia distrikto Vine.

Kansasurba ĵazo estas nomo de muzika stilo de ĵazo kiu ekestis en la usona urbo Kansasurbo (Misurio), kaj floris en la jardeko de 1930. Ĝi famiĝis unue per la orkestro de Bennie Moten, kaj ĝin reprezentis inter alie la muziko de la bandoj de Jay McShann kaj Count Basie.

Dum tiu mallonga tempospaco de 1926–1938, ĝin karakterizis ludmaniero de svingo, nomata stomp [piedbato, piedbatado]. Ĉi tiuj svingorkestroj ludis pli sekan sonon kaj pli firme piedbatecan kaj danceblan stilon ol la bandoj de la usonaj ŝatoj ĉe la orienta marbordo. Plejparte la pecoj utiligis simplajn ripetfrazojn kaj parkerajn aranĝojn. La svingo kaj la bibopo transprenis muzikajn ideojn de ĉi tiu stilo. Ĝi orientiĝis je bluso kaj estis ritmoplena. Orelfrapis la ripetaj akordsinsekvoj kaj la insistaj ripetfrazoj de la blovistoj.

Precipe Count Basie diskonigis la kansasurban ĵazon transregione en Usono kaj baldaŭ poste tutmonde. Sur la simpla blusfundamento de ĉi tiu stilo Julia Lee kaj aliaj muzikistoj frue povis kontribui al ritmenbluso. Legu pli...

Vidaĵo de San Lorenzo de El Escorial.
Vidaĵo de San Lorenzo de El Escorial.

San Lorenzo de El Escorial (esperantigita kiel Sankta Laŭrenco de Eskorialo) estas municipo de la Madrida Regiono (Hispanio), situanta en la nordokcidento de la regiono, en la sudorienta deklivo de la Gvadarama Montaro, je 47 km de Madrido. Populare ĝi ricevas la nomon El Escorial de Arriba (Supra Eskorialo), por distingi ĝin disde la najbara urbeto El Escorial, kiu estas konata kiel El Escorial de Abajo (Malsupra Eskorialo). Ene de ĝiaj municipaj limoj, troviĝas la Monaĥejo de El Escorial kaj la monumento Valo de la Falintoj. La urbeto havas 17.346 loĝantojn.

La urbeto estis fondata en la epoko de la reĝo Karlo la 3-a, en la 18-a jarcento, kaj iĝis municipo en la 19-a jarcento, kiam ĝi havis sian unuan urbestron. Ĝi estiĝis kiel apartigo de El Escorial, kie Filipo la 2-a fine de la 16-a jarcento konstruis la monaĥejon de El Escorial, kaj formis, pere de la aneksado de la najbaraj terenoj, la Reĝan Lokon de San Lorenzo de El Escorial kaj El Escorial. En la apartigita parto troviĝis la ĉefaj konstruaĵoj kaj lokoj de la Reĝa Loko, inkluzive de la Monaĥejo, kiu nuntempe troviĝas en la municipo San Lorenzo de El Escorial. Tial, ĉi tiu monumento ankaŭ ricevas la nomon "Monaĥeho de San Lorenzo de El Escorial".

La Monaĥejo kaj la Reĝa Loko estis deklaritaj Monda heredaĵo de Unesko la 2-an de novembro 1984, per la nomo "El Escorial, Monaĥejo kaj Loko".

Ĉirkaŭ la konstruaĵo, unu el la ĉefaj hispanaj renesancaj monumentoj, ariĝis grava turisma kaj hotela turisma industrio, kiu igas la municipon unu el la precipaj turismaj celoj de la Madrida Regiono.

Legu pli...

La loko de la murdo, la ruĝa garbejo, estis tiel nomita pro sia tegmento parte kovrita de ruĝaj tegoloj, videblaj maldekstre de la ĉefa pordo en tiu desegnaĵo. La resto de la tegmento estis kovrita de stoplo.

La murdo de la ruĝa garbejo estas loke famaĉa murdo krimita en 1827 en Polstead, en la angla regiono Suffolk. Juna virino, Maria Marten, estis pafmortigita de sia amanto William Corder. La du amantoj origine aranĝis renkonton en la tiel konata "Ruĝa Garbejo", loka gvido-punkto, por kunfuĝi al Ipswich. Maria tamen malaperis kaj ekde tiam ne plu estis vidita de iu ajn. Corder fuĝis kaj sendis plurajn leterojn al la familio de Maria Marten, asertante ke ŝi estis feliĉa kaj bonsana. Ŝia kadavro estis malkovrita enterigite en la garbejo, post kiam ŝia duonpatrino siadire havis detalan sonĝon pri la murdo.

Corder estis serĉadita kaj retrovita en Londono, kie li estis edziĝinta kaj jam komencinta novan vivon. Li estis rekondukita al Suffolk. Post precipe publikigita proceso, Corder estis kondamnita je mortpuno pro la murdo de Maria Marten. Li estis pendumita en Bury St. Edmunds en 1828. Granda homamaso ĉeestis la ekzekuton de la kulpulo. Tiu afero inspiris multajn gazetajn artikolojn, sed ankaŭ kanzonojn kaj teatraĵojn. La vilaĝo, kie okazis la krimo, fariĝis turisma vojaĝcelo, kaj la garbejo estis progrese diserigita de memorigaĵo-amatoroj. La teatraĵoj kaj baladoj daŭre konservis popularecon tra la sekvanta jarcento kaj ili restas ludataj ĝis hodiaŭ.

Legu pli...

Sherlock Holmes Perpleksa, la tuta filmo.

Sherlock Holmes Baffled (laŭvorte tradukata kiel Sherlock Holmes Perpleksa) estas mallongega usona muta filmo kreita inter 1900 kaj 1903, kun kinematografio de Arthur Marvin. Ĝi estas la plej frue konata kina adaptigo de la detektivo Sherlock Holmes, kreita de la brita verkisto Arthur Conan Doyle, kvankam en malsama formo al tiuj pli postaj filmoj. La filmeto ankaŭ estas konata kiel la unua misterfilmo. En la filmo, ŝtelisto kiu povas ekaperi kaj malaperi laŭvole, ŝtelas sakon da aferoj de Sherlock Holmes. Ajnakaze, la provoj de Holmes kapti lin fiaskas.

Komence produktita por mutoskopo en 1900 kaj registrita en 1903, Sherlock Holmes Baffled nur daŭras 30 sekundojn. Kvankam produktita en 1900, ĝi estis spektebla en 1903, kaj kopirajtavizo videblis en la komenco de la filmeto. La filmo estis produktita de la usona kompanio American Mutoscope and Biograph Company kaj estis intencita por esti montrita per la mutoskopo, frua filmaparato, patentita de Herman Casler en 1894. La nomo de la aktoroj de Holmes kaj lia atakanto ne estas registritaj. Supozita kiel perditaĵo dum multaj jaroj, la filmo estis retrovita en 1968 kiel paperpresaĵo en la usona Biblioteko de Kongreso. Legu pli...

Tigrano la Granda
Tigrano la Granda

Tigrano la 2-a la Granda (en armena lingvo Տիգրան Մեծ, orient-armena Tigran Mec, okcident-armena Dikran Medz) estis imperiestro de Armenio inter la jaroj 95 kaj 55 a. K., sub kiu la lando iĝis, por mallonga tempo, la plej forta ŝtato oriente de la Romia Respubliko. Li estis membro de la Artaksida Dinastio. Sub lia regado, la armena regno kreskis ekster siaj tradiciaj limoj, provizore iĝis imperio, kaj li implikis sin en multaj bataloj kontraŭ rivaloj kiel ekzemple la parta kaj la seleŭkida imperioj, sed ankaŭ la Romia Respubliko. Tigrano naskiĝis ĉ. la jaro 140 a.K. kaj estis filo aŭ nevo de Artavasdo la 1-a aŭ de Tigrano la 1-a. Tigrano iĝis edzo de Kleopatra de Ponto, filino de Mitridato la 6-a.

Tigrano estis vartita kiel ostaĝo ĝis sia 40-jariĝo en la kortego de la reĝo Mitridato la 2-a, kiu venkis la armenojn en la jaro 105 a.K. Aliaj fontoj diras ke la dato estis pli frua, ĉirkaŭ 112-111 a.K. Post la morto de la reĝo Tigrano la 1-a en 95 a.K., Tigrano akiris sian liberecon kontraŭ "sepdek valoj de Atropateno". Kiam li estis entronigita, la bazo de la reĝa povo estis jam preparita danke al la fondinto de la Artaksida Dinastio, Artaksias la 1-a kaj liaj posteuloj. Tamen, la natura armena montoĉenaro formis landlimojn inter la diversaj regionoj, favorigante feŭdismon kaj la kreadon de nobelaj ŝtatoj, preskaŭ sendependaj, nomataj naĥararoj. Tio haltigis Tigranon, kiu intencis krei unuigitan ŝtaton, pro kio li komencis sian regadon per la plifortigo de la reĝa povo. Legu pli...

Lester Young, prezentado en en la novjorka klubejo Famous Door, proks. septembron de 1946. Foto de William P. Gottlieb.

Lester Willis Young, kromnomite PrezPres (n. la 27-an de aŭgusto 1909 en Woodville, Misisipio - m. la 15-an de marto 1959 en Novjorko) estis usona tenorsaksofonisto kaj klarnetisto. Lester Young estis unu el la influhavaj saksofonistoj de la ĵaza movado. Lia ludmaniero markas la punkton de transiro ekde svingo al bibopo. Karakterizaj estis – male al la fortika sono de Coleman Hawkins – lia maldiketa, hela sono kaj lia eleganta ludo. Aŭdeblan influon sur la ludo de Lester Young havis Frankie Trumbauer. Komune kun gitaristo Charlie Christian kaj basisto Jimmy Blanton li estis unu el la centraj figuroj de ĵazo en la fruaj 1940-aj jaroj.

Lester Young stampis la frazon: "Muzikisto konu la tekston de la muziko, kiun li ludas". Lester Young provas, kiam li improvizas pri melodio, transdoni la tekston de ĉi tiu melodio senpere kaj senvorte al la auŝkultantoj. "La plej grandan parton de mia tempo mi pasigas per tio, ke mi aŭskultas diskojn kun kantistoj kaj provas ellerni la tekstojn de la diversaj kantoj", diris Lester Young. Young opiniis neprega la konon de la kantotekstoj, "por ne simple jodli pri la akordsinsekvoj", kion li kritikis je la ludado de liaj samtempuloj. La ŝlosilo pri la improvizaĵoj de Lester Young, melodie suverene svingiĝantaj super taktaj kaj formaj periodoj, troviĝas ĝuste en lia personeco kaj iliaj klarigitaj proksimeco al lingvo kaj kantado. Legu pli...

Flago de Respubliko Montara Karabaĥo
Flago de Respubliko Montara Karabaĥo

La Respubliko Montara Karabaĥo (armene: Լեռնային Ղարաբաղի Հանրապետություն Lernajin Gharabaghi Hanrapetutjun) aŭ "Arcaĥa Respubliko" (armene: Արցախի Հանրապետություն Arcaĥi Hanrapetutjun ) estas fakta memstara respubliko situanta en la regiono Montara Karabaĥo (aŭ regiono Arcaĥo) de Suda Kaŭkazio. Ĝi regas la plej grandan parton de la teritorio de la antaŭa Aŭtonoma Oblasto Montara Karabaĥo kaj plurajn najbarajn distriktojn de Azerbajĝano, limante kun Armenio okcidente kaj kun Irano en la sudo.

La regiono Karabaĥo, plejparte loĝata de armenoj iĝis pridisputata inter Armenio kaj Azerbajĝano kiam ambaŭ landoj akiris sendependecon de la Rusa Imperio en 1918. Post kiam Sovetio establis kontrolon de la areo, en 1923 ĝi kreis la Aŭtonoman Oblaston Montara Karabaĥo ene de la SSR Azerbajĝano. En la lastaj jaroj de Sovetio, la regiono reaperis kiel fonto de disputo inter Armenio kaj Azerbajĝano, finiĝante per granda etna konflikto kaj, poste, en laMilito en Montara Karabaĥo, kiu okazis de 1991 ĝis 1994. La 10-an de decembro 1991, ĉar Sovetio kolapsis, referendumo okazis kaj la Aŭtonoma Oblasto kaj la najbaroj de la regiono Ŝahumjan gvidis al sendependecdeklaro disde Azerbajĝano kiel la Respubliko Montara Karabaĥo. La lando restas neagnoskita de iu ajn internacia organizo aŭ lando, inkluzive de Armenio. Ekde la batalhalto en 1994, la plej granda parto de Montara Karabaĥo kaj pluraj regionoj azeraj ĉirkaŭe restas sub la karabaĥ-armena kontrolo. Reprezentantoj de la registaroj de Armenio kaj Azerbajĝano poste aranĝis pacnegocadojn gviditajn de la Minska Grupo. Legu pli...

Quisling subskribas aŭtografon en 1943.
Quisling subskribas aŭtografon en 1943.

Vidkun Quisling (prononco]) (n. la 18-an de julio 1887 - m. la 24-an de oktobro 1945) estis norvega politikisto. La 9-an de aprilo 1940, dum la germana invado de Norvegio, li imponis sin kiel nova ŝtatestro per puĉo subtenita de nazia Germanio, tiel akirante internacian reputacion de perfidulo. De 1942 ĝis 1945, Quisling diligente oficiis kiel ministroprezidento de Norvegio, kunlaborante kun la germanaj okupaciaj oficialuloj. Lia registaro, konata kiel la "Nacia registaro" (norvege Nasjonale regjering), plejparte konsistis el ministroj de la politika partio Nasjonal Samling, kiun li fondis en 1933. Tiu kunlaborisma reĝimo aktive kontribuis al la germana fina solvo kontraŭ judoj kaj aliaj supozite malsuperaj homoj. Quisling estis procesita okaze de la postmilita malnaziigo de Norvegio kaj li estis kondamnita je mortpuno pro financa fraŭdo, murdo kaj ŝtatperfido. Li estis pafekzekutita de militista taĉmento la 24-an de oktobro 1945 en la fortikaĵo Akershus en Oslo. Dum la Dua Mondmilito kaj poste, la vorto quisling (esperante "Kvislingo") fariĝis en pluraj lingvoj komuna sinonimo de perfidulo.

Quisling estis la filo de pastoro de la Eklezio de Norvegio. Li progrese kunfandis elementojn de kristana doktrino, scienco kaj filozofio en novan teorion, kiun li nomis "universismo". Antaŭ ol komenci politikan karieron, Quisling deziris provi sian valoron en la armeo : li aniĝis al la Ĝenerala Stabo en 1911 kaj ekspertiĝis pri rusaj aferoj. Quisling estis sendita al Rusio en 1918, kaj kunlaboris kun Fridtjof Nansen en Ukrainio okaze de la malsatego de 1921. Li sekve asistis Frederik Prytz en Moskvo. Kiam Prytz forlasis Rusion en 1927, Quisling oficiale fariĝis la norvega diplomato responsa pri brita diplomatio en Rusio. Li revenis al Norvegio en 1929 kaj oficiis kiel ministro pri defendo de la sinsekvaj agraraj registaroj de 1931 ĝis 1933. Kvankam Quisling akiris iom da populareco danke al siaj oftaj kritikoj kontraŭ la politika maldekstro, lia partio neniam spertis favorajn balotrezultojn kaj estis nur malĉefa, kiam okazis la puĉo de 1940. Legu pli...

Flago de Butano
Flago de Butano

Butano (dzonke: འབྲུགཡུལ་, Druk Jul, Draklando) estas la nura budhisma ŝtato en la mondo. Ĝi kuŝas sur malgranda areo de 47 000 km² oriente de la Himalaja montoĉeno en Azio. Ĉi tiu tre maldense loĝata lando estas rimarkinda pro sia stato de izoliteco de la cetera mondo. La unuaj eksterlandaj ĵurnalistoj eniris la landon nur en 1972 por raporti pri la kronado de la reĝo. La plejmulto de la loĝantaro vivas ankoraŭ en tradicia maniero. Evoluoj inkluzive de rektaj internaciaj flugoj, interreto, poŝtelefona reto, kaj kabla televido ĉiufoje pli modernigas la urbajn areojn de la lando. Butano ekvilibrigas modernigon kun la antikva kulturo kaj tradicioj sub la konsila filozofio de Malneta enlanda feliĉo. Senbrida detruo de la medio estis evitita. La registaro prenas iniciatojn por konservi la tradician kulturon de la nacio, identecon kaj la medion.

En 2006, la revuo Business Week taksis Butanon kiel la plej ĝoja lando en Azio kaj la oka plej ĝoja en la mondo, laŭ tutmonda enketo farita de la Universitato de Leicester en 2006 nomita la "Mondmapo de la Feliĉo". La pejzaĝo de Butano varias inter subtropikaj ebenaĵoj en la sudo ĝis la himalajaj altaĵoj en la nordo, kie kelkaj pintoj superas 7,000 metrojn. La ŝtata religio estas Vahrajana Budhismo, kaj la loĝantaro estas ĉefe budhisma, kie hinduismo estas la due plej granda religio. La elstara kaj plej granda urbo estas Timbuo. Legu pli...

La Armena Revolucia Federacio, DaŝnakoDaŝnakcutjun (armene:Հայ Յեղափոխական Դաշնակցություն Haj Heghap'oĥakan Daŝnakcut'jun) estas politika partio de Armenio. Ĝi estis fondita en Tbiliso, nuna Kartvelio en 1890 fare de Kristapor Mikaeljan, Stepan Zorjan, kaj Simon Zavarjan. La partio funkcias en Armenio kaj en landoj kie la armena diasporo troviĝas, precipe en Libano kaj en la Respubliko Montara Karabaĥo.

La ARF subtenas socialismon kaj membras en la Socialista Internacio. Ĝi posedas la plej grandan membronombron inter la partioj reprezentitaj en la Armena diasporo, kun filioj en pli ol 200 landoj kaj teritorioj. Kompare kun aliaj armenaj partioj kiuj tendencas unuavice al edukaj aŭ humanitaraj projektoj, Daŝnako estas la plej politike orientita el tiuj organizoj kaj tradicie estis unu el la plej fervoraj subtenantoj de armena naciismo. La partio kampanjas por la agnoskado de laArmena genocido kaj la rajto al ĝia riparado. Ĝi ankaŭ pledas por la establado de Granda Armenio bazita sur la Traktato de Sèvres. La ARF iĝis aktiva ene de la Otomana Imperio en la fruaj 1890-aj jaroj kun la celo unuigi la diversajn grupetojn en la imperio kiuj estis favore al reformo kaj defendis armenajn vilaĝojn de la masakroj kiuj estis ĝeneraligitaj en kelkaj el la armen-loĝitaj areoj de la imperio. Membroj de ARF formis grupojn de fidajoj kiuj defendis armenajn civilulojn per armita rezisto. Legu pli...

Stupao en Laoso.
Stupao en Laoso.

Laoso (laose: ສາທາລະນະລັດ ປະຊາທິປະໄຕ ປະຊາຊົນລາວ Sathalanalat Paxathipatai Paxaxon Lao, oficiale Laosa Popola Demokratia Respubliko), estas senmara lando en Sud-Orienta Azio, ĉirkaŭata de Mjanmaro kaj Ĉina Popola Respubliko en la nordokcidento, Vjetnamo en la oriento, Kamboĝo en la sudo kaj Tajlando en okcidento. Ĝia loĝantaro estas kalkulata je 6.8 milionoj da personoj en 2009. La historio de Laoso komenciĝas en la Reĝlando kiu ekzistis ekde la 14-a ĝis la 18-a jarcento kiam ĝi dividiĝis en tri apartaj reĝlandoj. En 1893, la tri reĝlandoj iĝis franca protektorato, ili estis Reĝlando Luangprabango, Reĝlando Vjentiano kaj Reĝlando Ĉampasako, sub la formo nun konata kiel Laoso. Ĝi atingis mallongdaŭran sendependecon en la jaro 1945 post la japana okupado, sed revenis al franca regado ĝis atingado de aŭtonomio en 1949. Laoso estis sendependa en 1954, kun parlamenta monarkio sub Sisavang Vong. Iom post la sendependeco, longa enlanda milito metis finon al la monarkio, kiam la komunisma movado Pathet Lao prenis la potencon en 1975.

Laoso estas unupartia socialisma respubliko. La ĉefurbo estas Vjentiano. Aliaj grandaj urboj estas Luangprabango, Savannaĥet kaj Pakse. La oficiala lingvo estas la laosa. La plejparto de la loĝantaro estas laosanoj, praktikantoj de indiĝenaj religioj aŭ budhismo. Ĝi estas kreskanta potenco je elektra energio eksportata al najbaraj landoj kiel Tajlando, Ĉinio kaj Vjetnamio kaj la ekonomio rapide akceliĝas per la mendado de metaloj. Ĝi estas membro de la Komerca Interkonsento Pacifiko-Ocanio, de la Asocio de Sud-Orient-Aziaj Nacioj (ASEAN), Orient-Azia Pintkunveno kaj Franclingvio. Laoso formale petis aliĝon por la Monda Organizaĵo pri Komerco en 1997. Legu pli...

Vitralo reprezentante la unuan vizion de Joseph Smith.

La Eklezio de Jesuo Kristo de la Sanktuloj de la Lastaj Tagoj (mallonge kaj populare konata kiel Mormona Eklezioesperante EJKSLT) estas restaŭrisma eklezio, la plej granda el la movadoj naskiĝintaj de la religio fondita de Joseph Smith, Jr. dum la usona Dua Granda Vekiĝo. La Eklezio estis fondita en Upstate New York (ne-metropola Novjorkio) en 1830 kaj nuntempe ĉefsidejas en Sallagurbo (Utaho) kaj establis komunumojn kaj konstruis templojn en la tuta mondo.

Same kiel aliaj pli malgrandaj mormonaj eklezioj, la EJKSLT konsideras sin mem kiel restaŭrado de la frua Kristana eklezio starigita de Jesuo, kiu perdiĝis kun la paso de la jarcentoj pro la Granda Apostateco. Ĝiaj membroj estas konataj kiel Sanktuloj de la Lastaj Tagoj aŭ, pli neformale, Mormonoj, kiuj kredas je Jesuo Kristo kaj la pentofero kiel la centra bazo de sia religio. La mormona teologio inkluzivas la kristanan doktrinon je la savado nur pere de Jesuo Kristo, kvankam la mormonaj doktrinoj pri la naturo de Dio kaj la Ekzaltiĝo konsiderinde diverĝas de la ĉefa kaj tradicia Kristanismo. La eklezio havas malfermitan kanonon kiu inkluzivas kvar sanktajn librojn: la Biblion kaj tri kromajn tekstojn kiuj estas revelaciaĵoj diktitaj al Joseph Smith.

Coleman Hawkins en klubejo Spotlite Club, proks. septembron de 1947.

Coleman "Hawk" Hawkins (naskiĝis la 21-an de novembro 1904 en Sankta Jozefo, Misurio; mortis la 19-an de majo 1969 en Novjorko) estis usona ĵazmuzikisto, ludanta tenorsaksofonon kaj klarneton. Li estas konsiderata kiel patro de la tenorsaksofon-ludado kaj estis krom Lester Young unu el la unuaj stilstampaj soloistoj sur la instrumento. En sia kariero daŭranta de 1922 ĝis 1969 li apartenis laste al la ĉefstila ĵazo, akceptis tamen ankaŭ defiojn, ludante kun la respektivaj avangardistoj siatempaj. Liaj ŝerconomoj estis Hawk kaj Bean.

Coleman Hawkins, ofte nomata inventinto de la tenorsaksofono, defendis sin kontraŭ ĉi tiu atribuado kaj menciis pli fruajn saksofonistojn kiel Happy Caldwell en Ĉikago aŭ Stump Evans al Kansasurbo. "Kvankam li ne estis la unua, kiu ludis saksofonon, li tamen estis la unua, kiu malkovris ĝiajn multajn eblecojn, fiksis ĝian sonkarakteron kaj perfektigis ĝian teknikon", jen Arrigo Polillo omaĝe, "tiu, kiu havigis respekton al la instrumento (kaj ne nur al tenoro, sed al la tuta familio de la saksofonoj) dum la dua duono de la dudekaj jaroj en la ĵazmondo". Legu pli...

Urbodomo kaj rio de Vigo.
Urbodomo kaj rio de Vigo.

Vigo estas urbo de Hispanio, ĉe la Atlantiko, la plej enloĝata el Galegio, kaj tiu kun plej da loĝantoj el tiuj en Hispanio sen ĉefurba rango. La urbo situas en la suda marbordo de la samnoma rio, en la tiel nomata areo de la Malaltaj Rioj. Administrative ĝi apartenas al la provinco Pontevedro, kaj historie al regiono Val do Fragoso, kvankam nuntempe ĝi konsistigas la kernon de la regiono de Vigo.

La urbo konsiderindas unu el la ekonomiaj motoroj de Galegio. Vigo estas la dekkvara municipo de Hispanio, kun loĝantaro de 299.088 homoj laŭ la municipa censo de 2010.

Vigo estas konata kiel la olivarba urbo.

Kurda kavalerio de la Otomana Armeo en Kaŭkazio en 1915.

La Militkampanjo en Kaŭkazio estas la nomo kiun ricevas la armitaj konfliktoj inter la Otomana Imperio kaj la Rusia Imperio, en kiuj poste partoprenis armeoj de Azerbajĝano, Armenio, la Diktaturo de Centra Kaspio kaj la Brita Imperio, kiel parto de la Mezorienta Fronto de la Unua Mondmilito. La militkampanjo etendiĝis de Kaŭkazio ĝis la Orienta Anatolio atingante la urbojn Trabzon, Bitlis, Muş kaj Van. La surtera militado estis akompanita de la rusa mararmeo en la regiono de la Nigra Maro en Otomana Imperio.

La 23-an de februaro 1917, la rusa antaŭenmarŝo estis haltita post la Rusa revolucio de 1917 kaj la Kaŭkaza Rusa Armeo disiĝis kaj estis anstataŭita per la fortoj de la nova fondita Armena ŝtato, inkluzivante la lastajn unuojn de armenaj volontuloj kaj de la Armena milico.

La 3-an de marto 1918, la kampanjo inter la Otomana Imperio kaj Rusio finiĝis per la Traktato de Brest-Litovsk kaj je la 4-a de junio 1918, la Otomana Imperio subskribis la Traktaton de Batum kun Armenio. Tamen, la armitaj konfliktoj daŭris kiam la Otomana Imperio daŭre engaĝiĝis kun la Diktaturo de Centra Kaspio, la Respubliko Montara Armenio kaj aliancita forto nomita Dunsterforce de la Brita Imperio ĝis la Armistico de Mudros subskribita la 30-an de oktobro 1918.

Parlamentejo de Albanio.
Parlamentejo de Albanio.

Albanio (albane Shqipëri/Shqipëria), oficiale konata kiel Respubliko Albanio (albane Republika e Shqipërisë), estas lando de Sudorienta Eŭropo, en Balkanio. Ĝin ĉirkaŭas Montenegro nordokcidente, Serbio nordoriente, Makedonio oriente kaj Grekio sude kaj sudoriente. Ĝi havas aliron al la Adriatiko okcidente, kaj al la Ionia Maro sudokcidente. Ĝi estas je malpli ol 72 kilometroj de Italio, tra la Otranta Markolo kiu kunigas la Adriatikon kun la Ionia Maro.

Albanio estas ano de Unuiĝintaj Nacioj, NATO, la Organizo por Sekureco kaj Kunlaboro en Eŭropo, Konsilio de Eŭropo, Monda Komerca Organizaĵo, Organizaĵo de Islama Kunlaboro kaj unu el la membroj fondintoj de la Unio por la Mediteraneo. Albanio estas kandidato por aliĝo en la Eŭropa Unio ekde januaro 2003, kaj ĝi formale petis la aniĝon la 28-an de aprilo 2009. Albanio havas la distingon esti la unua suverena ŝtato kun islama plimulto tute ene de Eŭropo.

Albanio estas parlamenta demokratio kun ekonomio en transiro. La albana ĉefurbo, Tirano, havas ĉirkaŭ 600.000 loĝantojn el 3.000.000 da enlandaj loĝantoj. La reformoj por libera merkato malfermis la landon al eksterlandaj investadoj, speciale la evoluigado de energio kaj transporta infrastrukturo.

Izabela la 1-a, reĝino de Kastilio.
Izabela la 1-a, reĝino de Kastilio.

Izabela la 1-a de Kastilio, hispane Isabel I de Castilla, (n. la 22-an de aprilo 1451 en Madrigal de las Altas Torres, m. la 26-an de novembro 1504 en Medina del Campo), pli vaste kaj fame konata kiel Izabela la Katolikino, hispane Isabel la Católica, estis reĝino de Kastilio de 1474 ĝis sia morto.

Izabela aŭ Isabel heredis en la jaro 1474 la kastilian tronon de sia frato, reĝo Henriko la 4-a. Ŝi edziniĝis la 19-an de oktobro 1469 kun Fernando la 2-a de Aragono. Isabel kaj Fernando, nomataj la "Katolikaj Gereĝoj", unuigis siajn du reĝlandojn kaj tiel fondis la komunan landon Hispanio. Ambaŭ estas konsiderataj taŭgaj realpolitikistoj kiuj metis la fundamenton por Hispanio kiel onta grandpotenco.

Isabel kaj Fernando agadis kun ĝis tiam ne konata akreco kaj brutaleco kontraŭ judoj kaj islamanoj en sia regno. En 1492 ĉiuj kiuj ne akceptis baptiĝi estis aŭ forpelitaj aŭ murditaj. Ili atakis kaj supervenkis islamajn regantojn sur la ibera duoninsulo, en milito nomata la "Rekonkero".

Al la regado de Isabel kaj Fernando apartenis la fi-fama Inkvizicio, sed ankaŭ la esplorvojaĝo de Kristoforo Kolumbo kiu malkovris por eŭropanoj la ekziston de la "Nova Mondo".
Legu pli...

Ruĝaj flamengoj.
Ruĝaj flamengoj.

Birdoj (Aves) estas klaso de vertebruloj kun ĉirkaŭ 9 ĝis 10 mil vivantaj specioj; je tio ĝi estas la plej multnombra (laŭ specioj) klaso inter tetrapodaj vertebruloj. La preciza nombro da specioj, kiuj apartenas al la klaso de birdoj, dependas de sistemo de nomenklaturo. La birdojn pristudas scienco nomata Ornitologio.

La birdoj loĝas en ĉiuj teraj biomoj kaj ankaŭ en ĉiuj oceanoj. La birdaj kutimaroj estas diversaj kaj elstaraj kiel pro la reproduktado, manĝomaniero, idomanĝigado, migradoj, nestokonstruo kaj tendenco al asociigo laŭ birdaroj.

La birdo havas du piedojn, du flugilojn (aŭ almenaŭ restaĵojn de flugiloj), korpon kovritan per plumaro, bekon anstataŭ buŝo, endotermikon (varma sango), kaj siajn idojn la birdo naskas per ovoj.

Plej multaj genroj flugas; nur la plej grandaj (ekzemple la struto, 2,75 m) restas grunde kaj kuregas ĉevalrapide. Ekzistas birdoj de diversaj grandecoj — eĉ tiel malgrandaj kiel insektoj (ekzemple la kolibro, 5 cm). Specoj de birdoj povas esti herbovoruloj, insektovoruloj, aŭ karnovoruloj. Ili evoluis el dinosaŭroj, kaj en pratempo ekzistis specioj pli grandaj ol la nuna elefanto.