Midgard

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
a:miþkarþi en antikva nordia à Miðgarði signifas "en Midgard", en la ŝtonruno Sö 56 de Södermanland, Svedio.

En la nordia mitologio, la Midgard (en antikva nordia lingvo Miðgarðr) estas la mondo de la homoj kreata de la dioj Odino kaj liaj fratoj, Vili kaj Ve post la batalo kun la giganto Jotuno primitive Ymir. La etimologio de la nomo venas de la vorto mið/mid ("mezo, centro") kaj garðr/gard ("loĝejo, kampara rezidejo"). La nordia vorto garðr rilatiĝas al du modernaj skandinavaj vortoj: gård ("korto", "bieno", "izolita kampara rezidejo", cf. "yard" en la angla) kaj gärd ("bestkorto", "kultivita kampo ĉirkaŭita de barilo"). En tiu ĉi senco, Midgard reprezentas la teron fiksita por la homoj, "loĝloko/rezidejo en la centro de la konata mondo", de tie la komuna termino "Tero de la Mezo".

Post la batalo, Odino kaj siaj fratoj Vili kaj Ve prenis la kadavron de la giganto Ymir kaj ĝin portis al la granda abismo por eki la kreadon de loĝebla mondo. Tiamaniere, per ĝia haŭto estis kreita la tero, per ĝia sango kaj ŝvito la oceanoj, per ĝiaj ostoj la rokoj kaj montaroj, per ĝia vilaro la vegetaĵaro, per ĝiaj dentoj la krutaĵoj kie ankaŭ estis lokigitaj la brovoj de la giganto por krei la limojn kun la maro. Por fini la kreadon la Dioj pensis fermi la mondon per la krania kripto de la venkito taskigante kvar nanojn ĝian devigon. Tiuj ĉi nanoj nomiĝis Norðri, Suðri, Austri kaj Vestri kaj estis la simboloj de la kvar kardinalaj punktoj. Post la metado de la kripto de la ĉielo per la kranio de la venkito, ĝia cerbo disiĝis kreante la nubojn.

Tamen, tiu ĉi nova monda mondo estis malhela, tial ĉiuj dioj decidis iri al Muspelheim ŝteli la fulmojn de la glavo de Surtr. Per la du plej grandaj estis kreitaj la Suno kaj la Luno kaj per la resto la stelojn. La Suno kaj la Luno estis metitaj ĉe du ĉaroj kiuj senhalte rondiris Midgardon, alterne por la tagiĝo kaj la noktiĝo. Por ĉiame vivigi la rondiradon de la ĉaroj, la dioj igis du vulpojn Skoll kaj Hati persekuti ilin kun la frustita intenco atingi ilin, escepte de esceptaj okazoj, kiam okzas la eklipsoj. Post la admirado de la dioj pri sia kreado, nur estis aldonita vintron kaj someron kaj pensis ke la mondo estis taŭga por ricevi la unuan homojn.