Trabzon
| Trabzon | |
| turke: Trabzon, laze: Ťamťra, greke: Τραπεζούντα | |
| urbo | |
|
Vido el Trabzon al Nigra Maro
|
|
| Oficiala nomo: Trabzon | |
| Kromnomoj: Trapezunt, Trebizond | |
| Lando | |
|---|---|
| Regiono | Nigra-Mara regiono |
| Provinco | Provinco Trabzon |
| Historiaj regionoj |
4
|
| Parto de | Anatolio |
| Montaro | Ponta Montaro |
| Maro | Nigra Maro |
| Situo | Trabzon |
| - alteco | 0 m s. m. |
| - koordinatoj | 41°00′00″N 39°44′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 41 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">41°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < |
| Areo | 4 685,0 km² (468 500 ha) |
| Loĝantaro | 230 399 (2009) |
| Denseco | 49,18 loĝ./km² |
| Estiĝo | -756 |
| Estro | Orhan Fevzi Gümrükçüoğlu |
| Plej facila aliro | al Monaĥejo Sümela |
| Horzono | OET (UTC+2) |
| - somera tempo | OEST (UTC+3) |
| Poŝtkodo | 61xxx |
| Telefona antaŭkodo | (+90) 462 |
| Aŭtokodoj | 61 |
|
Situo rilate al Nigra Maro
|
|
| Retpaĝo: www.trabzon.bel.tr | |
Trabzon (alinome Trapezunt, Trebizond, en la antikvo Trapezus) estas urbo en nordorienta Turkio, sur la sudorienta marbordo de la Nigra maro, ĉe piedo de la Pontus-montaro.
Ĝi havas ĉ. 245.000 loĝantojn (2004) kaj estas administra centro de la provinco Trabzon. La urbo havas multajn antikvajn kaj mezepokajn ruinojn, vidindaĵojn – romia haveno, mezepoka urbomuro, palacoj, moskeo Haga Sofia (iama kirko), maŭzoleo de Gülbahar.
Ĝi kiel Trapezus estis la plej orienta kolonio de la grekoj. Oni fondis en mezo de la 8-a jarcento a.K. Ĝin okupis romianoj, krucmilitistoj (1204), selĝukoj, mongoloj, turkoj, rusoj por mallonga tempo (1916-18).
En Trabzon finiĝas la fervoja linio de Erzurum al la marbordo (finkonstruita en ĉ. 1900). Trabzon estis ĉiam grava komerca vojpunkto inter Eŭropo kaj Mez-Azio.
Historio [redakti]
Trabzon estis la centro de la Trapezunta Imperio kiu ekzistis de 1204 ĝis 1461 kaj estis regata de la dinastio Komnenos.

