Nigra-Mara regiono (Turkio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Nigra Mara regiono

Nigra-Mara regiono (turke Karadeniz Bölgesi) estas unu el la sep popolnombradaj regionoj de Turkio.

Provincoj[redakti | redakti fonton]

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La loĝantaro de Nigra-Mara Regiono estas 8.439.213 laŭ datunoj de la popolnombrado de 2000. 4.137.166 homoj loĝis en urboj kaj 4.301.747 homoj loĝis en vilaĝoj.

Geografio[redakti | redakti fonton]

La Nigra-Mara Regiono havas krutan rokan bordon kun riveroj kun akvofaloj tra la montfendoj de la marbordaj limigoj. Kelkaj iom grandaj riveroj, kiuj tranĉas la Pontiajn Montojn (Doğu Karadeniz Dağları), havas alfluantojn, kiuj fluas el larĝaj altaj basenoj. Alto de la enlanda bordo estas de kelkaj mallarĝaj valoj kun altoj de 1525 al 1800 metroj en la okcidento ĝis 3000 ... 4000 metroj en la oriento en montoj Kaçkar formantaj preskaŭ senbreĉan muron apartigantan la bordon de la eno. La pli altaj nordokcidentaj deklivoj estas dense arbaraj. Pro ĉi-tiuj naturaj kondiĉoj la nigra-mara bordo historie estas izolita de Anatolio.