Struto
|
|
||||||||||||||
|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|---|
Vira Masaj-struto
(Struthio camelus massaicus) |
||||||||||||||
| Biologia klasado | ||||||||||||||
|
||||||||||||||
| Struthio camelus Linnaeus, 1758 |
||||||||||||||
| Konserva statuso | ||||||||||||||
Hodiaŭa vivejo de strutoj
|
||||||||||||||
|
vidu tekston |
||||||||||||||
Struto (Struthio camelus) estas la plej granda kaj la plej peza birdo aktuale vivanta, la struta masklo povas atingi 275 cm kaj 155 kg. Ĝi estas la nur vivanta specio de la familio Strutonedoj.
Kompreneble tia birdo ne povas flugi, sed ĝi rapidkuras je 50 km/h preskaŭ unu horon, kun pintoj ĝis 70 km/h kaj paŝoj longaj je 3,5 m. Dumkure la struto uzas siajn flugilojn kiel ekvilibrilojn.
Enhavo |
Aspekto [redakti]
Temas pri grandegaj birdoj kun longegaj kaj senplumaj kolo kaj kruroj. La piedoj estas terure fortegaj kaj ties krifoj iliaj ĉefaj armiloj kaj estas ĉirkaŭ 10 cm longaj. La ino estas de bruna plumaro kaj la masklo nigra kun blankaj finplumoj en la flugiloj, kiuj vere ne utilas por flugi, sed ja kiel ekvilibriloj, komunikiloj, ktp. La haŭto en la kruroj estas skvameca.
Kutimaro [redakti]
La struto manĝas ĉiajn nutraĵojn kiuj estas troveblaj laŭ loko, laŭ sezono, prefere herbojn, semojn, fruktojn, sed ankaŭ insektojn, lacertojn, eĉ testudojn. Ili povas manĝi ĝis 3 k da nutraĵoj, krom ŝtonetoj por helpi la digeston. Tamen ili povas esti multe da tempo sen akvo, eltenas sekecon pli bone ol aliaj samteritoriuloj.
Ili ĉiam marŝas, sed estas teritoriaj kaj maskloj povas kvereli per ceremoniaj dancoj kun aliaj maskloj, ekzemple kaŭre kaj balancigante kapon kaj kolon dekstren kaj maldekstren.
Reproduktado [redakti]
La maskla struto estas unu el la malmultaj birdoj havantaj penison.
Pariĝado komencas en seka sezono. La ceremonio estas tre rimarkinda. La masklo persekutas inon kaj svingas la kolon ruĝigitan kaj ŝveligitan; se la ino akceptas, ŝi malfermas amplekse la flugilojn, sed daŭre forkuras ĝis kiam jam finfine akceptas la kuniĝon, tiam la masklo levas la blankan finon de siaj flugiloj, poste surgenuiĝas kaj balancigas sian kolon kaj kapon kontraŭ siaj flankoj laŭvice, poste la masklo piediras sur la kuŝantan inon; post la kuniĝo, la kapbalancigo daŭras.
La strutoj ne estas monogamaj, post la kuniĝo la masklo povas kuniĝi kun aliaj inoj, sed restos hegemonia la paro, kiu foso la truon, kie unue demetos la hegemonia ino, kiu ĉiam scios kiuj estas siaj ovoj, kiuj restos en la centro de la nesto kaj estos pli bone zorgitaj. Tamen ankaŭ la aliaj estos zorgitaj de la paro. La hegemonia ino demetas duoble ol la aliaj inoj. Kiam venas aliaj inoj ovodemeti, okazas etaj kvereloj.
La ino demetas tri ĝis dek ovoj en komuna nesto (kun aliaj inoj kiuj venas demeti post ŝi), kiu povas enhavi el dudek ĝis tridek ovojn. La ovoj pezas ĉirkaŭ 1 k kaj havas 15 cm diametron. Kovado daŭras ĝis 6 semajnojn. La masklo kovas nokte kaj la ino tage: por tio utilas la respektivaj nigra kaj bruna plumaro; kiam ili ŝanĝas la vicon, okazas agnoskilajn ceremiojn, per surterigado de kolo. Je eloviĝo (tiam la gepatroj estas pli agresemaj kaj defendemaj) la idoj jam pezas ĉirkaŭ 900 g kaj altas 30 cm, tamen ili estas mallertaj eĉ por piediri, sed ĉar ili ne bezonas lerni flugi, pli rapide lernas piediri kaj kuri for de la nesto kaj serĉi manĝaĵon, krom kompreneble sekvi la gepatrojn. Survivas ĉirkaŭ 15% el la ovoj. Multaj predas predantoj, kiel simioj. La idoj montras ruĝecajn kronojn kaj nigrajn vertikalajn striojn en la kolo, ĉefe malantaŭe. Post 12 monatoj ili estas jam tiom altaj kiom plenkreskuloj, sed nur post 6 pliaj monatoj ili atingas la kompletan plenkreskan plumaron. Ĉiukaze la familio restas ĝis 2 jarojn kune.
Disvastiĝo [redakti]
Nun, la sovaĝa struto vivas nur en la afrotropika ekozono. Iam ĝi vivis ankaŭ en Arabio kaj Sirio, kie la lasta sovaĝa struto vidiĝis en 1964. Krome, oni bredas strutojn ĉie pro ilia viando. En Brazilo kaj landoj de Eŭropo, oni komerce bredas strutojn ekde la lasta jardeko de 20-a jarcento.
Subspecioj [redakti]
Kvar subspecioj estas rekonataj:
- S.c. camelus Suda Saharo
- S.c. molybdophanes Somalio, Kenjo
- S.c. massaicus Tanzanio
- S.c. australis Sudafriko
Aliaj [redakti]
La strutoj vivas ĝis 30 jaroj.
Fine, neniu iam vidis struton enŝovi sian kapon en la sablon. Ĝi ne bezonas fari tion, kiam ĝi endanĝeriĝas: per bekbato en kranion ĝi jam mortigis leonojn.
En Brazila folkloro, Struto estas ligita al unua serio de nombroj, tiu estas, al nombroj 01-02-03-04. Vidu Besta loto
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Birdoj |
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||