Kaburbo
El Vikipedio
Kaburbo estas sidejo de parlamento de la Respubliko Sud-Afriko (ĉefurbo: Pretorio) kaj la tria plej granda urbo de la lando (post Johanesburgo kaj Durbano). Ĝi estas ĉefurbo de la provinco Okcidenta Kablando.
Angle: Cape Town [kejp taŭn], afrikanse: Kaapstad [ka:pstat], kose: Isixeko SaseKapa [sasekapa].
Kaburbo estas fama por ĝia Tablomonto, la plej granda monto kun la karakteriza plata supro.
La maro ĉirkaŭ Kaburbo estas maltrankvila kaj pro tio la kabo kiu donas ĝian nomon al la urbo estis originale nomita "Kabo de la Ŝtormoj". La portugala reĝo renomis ĝin "Bonespera Kabo", pro tio ke ĝi estis grava por la vojo al Hindio, la celo de la portugalaj ekspedicioj.
Enhavo |
[redakti] Geografio
- Kontinento: Afriko
- Regiono: Suda Afriko
- Lando: Sud-Afriko
- Provinco: Okcidenta Kablando
- Distrikto: Kaburbo
- Urbo: Kaburbo
- Koordinatoj: Koordinatoj:
- Horzono: GMT+1h
[redakti] Historio
Kaburbo estas la plej malnova urbo de Sud-Afiko. Ĝin fondis Jan van Riebeeck je la 6-a de aprilo de 1652.
[redakti] Loĝantaro
| Lingvo | Loĝantaro | % |
|---|---|---|
| Afrikansa | 1 198 990 | 41.44% |
| Kosa | 831 608 | 28.74% |
| Angla | 808 609 | 27.95% |
| Suda sota | 19 207 | 0.66% |
| Alio | 16 245 | 0.56% |
| Zulua | 7 329 | 0.25% |
| Cvana | 4 137 | 0.14% |
| Ndebela | 1 827 | 0.06% |
| Norda sota | 1 451 | 0.05% |
| Conga | 1 448 | 0.05% |
| Svazia | 1 388 | 0.05% |
| Vendaa | 1 005 | 0.03% |
| Totalo | 2 893 244 | 100% |
[redakti] Esperantistoj
[redakti] Turismo
Insulo Robben en kiu Nelson Mandela estis enkarcerigita dum 27 jaroj. Protea-plantoj