Afrikansa lingvo
El Vikipedio
La afrikansa (aŭ Afrikaans en la afrikansa) estas okcidentĝermana lingvo parolata precipe en suda Afriko.
Enhavo |
[redakti] Disvastiĝo
Ĝin parolas kiel hejmlingvon pli ol duona parto el la eŭropdevena kaj miksdevena partoj de la loĝantaro de la okcidenta duono (precipe en kaj ĉirkaŭ la urboj Kaburbo, Georgetown kaj Port Elizabeth) kaj la centra regiono (precipe en kaj ĉirkaŭ la urboj Pretorio kaj Bloemfontein) de la respubliko Sud-Afriko kaj ankaŭ de la suda duono de Namibio, entute ĉirkaŭ 6 milionoj da personoj el tuta loĝantaro de ĉirkaŭ 42 milionoj. Kelkaj dekmiloj da Cvanoj kaj Sanoj ankaŭ estas afrikansparolantoj. Inter dek kaj dudek milionoj da alilingvaj Sud-Afrikanoj kaj Namibianoj parolas la afrikansan kiel duan aŭ trian lingvon.
En Sud-Afriko ĝi estas unu el la dek unu oficialaj lingvoj, la tria plej parolata, post la zulua kaj la kosa. En Namibio ĝi ne estas oficiala lingvo, tamen ĝi tie funkcias kiel interlingvo, krom la angla kaj la germana.
Ekzistas ankaŭ signifa komunumo de afrikansparolantoj en Britio, precipe en Londono, proksimume 100 000 personoj. Plej malgrandaj komunumoj ekzistas en Bocvano, Svazilando, Zimbabvo kaj Zambio, kaj transmare en Auckland, Perth, Toronto kaj Vankuvero. En Nov-Zelando loĝas pli ol 20 000 afrikansparolantoj. En Argentino (apud Comodoro Rivadavia) loĝas malgranda grupo devenanta de transloĝintoj de post la Sudafrika Milito (Dua Milito de Libereco) en 1900.
[redakti] Historio
Kvankam la afrikansa estas aparta lingvo, ĝi devenas de la nederlanda lingvo. Plej specife ĝi aspektas kiel la dialektoj de Zelando kaj Flandrio. Dum la 17-a kaj la 18-a jarcentoj alvenis religiaj protestantoj al la nederlanda haveno apud la Kabo de la Bona Espero el Eŭropo (precipe de Nederlando, Flandrio, Germanio kaj Francio) kaj iliaj, precipe islamaj, sklavoj el Barato, Malajzio kaj Madagaskaro. Ili estas la pragepatroj de la hodiaŭaj afrikanslingvanoj, kiuj ankaŭ miksiĝis kun la lokaj Kojkojoj. Jam dum la 18-a jarcento formiĝis inter tiuj grupoj lingvo apartaspekta de la lingvo parolata en Eŭropo, kun sia propra prononco kaj gramatiko. Rezulte de la kutima kaj ankaŭ devigita apartloĝado de la Eŭropdevena kaj la aliaj grupoj tamen formiĝis iom malsama prononcado ĉe la diversaj grupoj, precipe en Kaburbo kaj laŭ la rivero Gariep (aŭ Oranje). Dum la 19-a jarcento, post la koloniiĝado fare de Britio, multaj afrikanslingvanoj transloĝadis de la okcidento de la lando al la orientaj kaj centraj regionoj, kie oni renkontis, ofte perforte, nigrajn naciojn bantuparolantajn kiel la kosoj, zuluoj, sotoj, kaj cvanoj.
Normigo de la lingvo okazis fine de la 19-a jarento kaj komence de la 20-a jarcento. La normigo estis realigata de la sinnomumita tiel nomata Genootskap van Regte Afrikaners ('Asocio de Veraj Afrikansoj'). Dum 1925 la afrikansa oficialiĝis, apud la angla kiu jam estis lingvo oficiala. Unua bibliotradukado kompletiĝis en 1933. Interesa tamen estas, ke la unuaj skribaĵoj afrikansaj stariĝis jam en la 19-a jarcento en Kaburbo kiel islamaj manlibroj arablitere skribitaj! La reputacio de la lingvo tre suferis sub la politika sistemo de la apartismo (apartheid) inter la jaroj 1948 kaj 1994, ĉar la apartisma reĝimo, precipe blankule subtenada, uzis ĝin kiel propran posedaĵon, esprimilon kaj subpremilon. Hodiaŭ la lingvo nur malrapide regajnas pli neŭtralan reputacion. Fine de la 20-a jarcento kaj komence de la 21-a jarcento dekmiloj da afrikansoj transloĝiĝis transmaren, precipe en angloparolantajn landojn. Tiutempe la lingvo krome malgajnis sian pozicion politike privilegian, kaj iĝis nur unu el dek unu oficialaj lingvoj. Ankaŭ la lingvo sorbis pli kaj pli da influo de la angla. La estonteco (kia, kiel kaj kial) de la lingvo estas ĉi-momente tre diskutata en Sud-Afriko. Tamen la afrikanslingva literaturo kaj muziko estas ankoraŭ tre vivanta kaj floranta, ne nur en Sud-Afriko, sed ankaŭ ĉe la diasporuloj, eble precize pro sia nova statuso plej neŭtrala.
[redakti] Kulturo
[redakti] Verkistoj
Gravaj afrikansaj verkistoj estas hodiaŭ inter aliaj la poetoj Wilma Stockenström, Breyten Breytenbach http://www.youtube.com/watch?v=BmMX1nCu734 (kiu estis multjare kaptitaj pro batalo kontraŭ la apartismo), T.T. Cloete, Joan Hambidge, Adam Small (kiu trafe lamentis la situacion de miksdevenuloj sub la apartismo), Antjie Krog (feminista kaj kontraŭrasista, http://www.youtube.com/watch?v=_RQVyHCzFfI), Johann de Lange (geja perspektivo), Vincent Oliphant, Gert Vlok Nel, Annesu de Vos, Charles Pierre Naudé, Henning Pieterse kaj Johann Lodewyk Marais (pri la naturo), kaj la romanistoj Karel Schoeman (kiu estis monaĥo en Irlando kaj kiu verkas tre altklera pri temoj historiaj), Marlene van Niekerk, Ingrid Winterbach, Ettienne van Heerden, André Brink, Hennie Aucamp, Andrew Scholtz, Eben Venter, E.K.M. Dido, Pat Stamatélos kaj Dan Sleigh. Aliaj gravaj, sed jam forpasintaj verkistoj estis inter aliaj la poetoj Elisabeth Eybers (kiu loĝis en Amsterdamo kaj gajnis la plej gravajn premiojn literaturajn de tiu lando, kvankam ŝi verkis afrikanse), Ingrid Jonker (kiu sin mortigis junaĝe kaj fariĝis vera mito pro siaj fajnsentaj poemoj), Peter Blum (kiu verkis tre nekutime kaj misterie malaperis en Anglio), N.P. van Wyk Louw (kiu verkis preskaŭ mistike kaj kiun multaj rigardas kiel la plej grandan), D.J. Opperman (ankaŭ kanoniĝa), Sheilah Cussons (kiu loĝis en Katalunio kaj verkis tre influate de katolikaj temoj), Olga Kirsch (kiu donis judan perspektivon), Ernst van Heerden, Uys Krige (kiu travivis la Hispanan Internan Militon) kaj Boerneef (kamparaj temoj) kaj la romanistoj Ettienne Leroŭ, Elsa Joubert, Jan Rabie, Koos Prinsloo (kiu verkis trafe pri gejeco kaj aidoso), Dalene Mathee kaj Anna M. Louw. Fruaj pioniroj estis inter aliaj C.J. Langenhoven, Louis Leipoldt, Eugène Maraiskaj Jan F. Cilliers. Estas rimarkinde ke John Maxwell Coetzee, gajnanto de Nobelpremio pri literaturo, estas de familio afrikanse kaj angle parolanta, sed pro kialoj politiko-psikologiaj li verkis nur angle.
[redakti] Muziko
Ŝatataj rokaj kaj popaj grupoj kaj gekantistoj, kiuj kovras stilojn de kontreo kaj baladoj ĝis pezmetalo, estas inter aliaj Chris Chameleon (http://www.youtube.com/watch?v=7li8MvVQ8k4), Amanda Strydom (http://www.youtube.com/watch?v=i_xmPD28IA8, kun nederlanda Stef Bos), Laurika Rauch, Steve Hofmeyr, Dozi, fokofpolisiekar, K.O.B.U.S (http://www.youtube.com/watch?v=_wZZThc8X3Y&feature=related), David Kramer (ĉe http://www.youtube.com/profile?user=iaminawe) , Koos Kombuis (André Letoit), Riku Lätti, Nataniël, Anton Goossen, Funny Carp, Valiant Swart, Bok van Blerk (http://www.youtube.com/watch?v=fAhHWpqPz9A), Jan Blohm, Gert Vlok Nel, Sonja Heroldt, battery 9, Karen Zoid, Lucas Maree, Randall Wicomb, Lloyd Sauls (Loit Sôls), Clarabelle van Niekerk, Mynie Grové. Jam forpasintaj estas Koos du Plessis, Johannes Kerkorrel (Ralph Rabie), Sias Reineke, Bles Bridges, Mimi Coertze, Gé Korsten, Gert Potgieter, Virginia Lee, Min Shaw, Die Briels, Chris Blignaut. La muziko afrikansa havas reputacion esti malnovmoda kaj konservema, tamen dum la lastaj du jardekoj Sud-Afriko malfermiĝis al la mondo kaj rezulte ankaŭ la muziko afrikansa multaspekta ŝanĝiĝis kaj ĝisdatiĝis.
Muzikĝenroj tipaj afrikansaj estas muziko de la Kaapse Klopse (http://www.youtube.com/watch?v=zOFBQPnFP9Q), klarigata ĉi tie kiel angle afrikansmaniere elparolata: http://www.youtube.com/watch?v=AuHGWSngJ28 kaj la tiel nomata Boeremusiek ("muziko de kampanaroj") http://www.youtube.com/watch?v=LX1CTlQzWUU. La Kaapse Klopse estas multkolore sin vestantaj kantgrupoj de miksdevenuloj kiuj paradas dancante ĉiujare jarkomence en la stratoj de Kaburbo kantante tradiciajn kantojn, en kiuj miksiĝas soninfluoj el tradiciaj islamaj, nederlandaj kaj amerikaj kulturoj! La Boeremusiek estas dancmuziko instrumenta precipe de blankuloj, iom aspekta al la amerika muziko kaĵuna muziko. Oni ludas mazurkojn, polkojn, fokstroton kaj valsojn. Kunveno de Boeremusiek nomiĝas sokkie aŭ sokkiejol. Speciala tipo de bluso estas ludata de Hannes Coetzee, kiu ludas la gitaron per kulero tenata per liaj dentoj! (http://www.youtube.com/watch?v=1xPGqWt3L7A). Afrikanslingva religia praise-muziko estas tre ŝatata (http://www.youtube.com/watch?v=5n6vBIjP2vc), kiel ankaŭ ĥorkantado (http://www.youtube.com/watch?v=5h_qYGfnjT8) kaj repo http://www.youtube.com/watch?v=GJZtTfXQlEE, en Sud-Afrika nomata kwaito.
La nova nacia himno de Sud-Afriko estas parte afrikanslingva. Ĝi enhavnas ankaŭ la zuluan, la sotan, kaj la anglan (http://www.youtube.com/watch?v=NsWwz9UmjVk&feature=related). Ĉi tie kantas ĝin la nacia rugbea teamo: http://www.youtube.com/watch?v=6mric6voQtc. La malnova himno estis tute afrikansa kaj angla (http://www.youtube.com/watch?v=lDZaAN_kX2Y).
[redakti] Filmoj
Gravaj filmoj afrikansaj estas inter aliaj "Jannie Totsiens" (Ĝis la Revido, Joĉjo) pri frenezulo, "Katrina", "Broer Matie" (Frato Maĉjo), "Paljas" (Sorĉilo) pri mutulo kaj "Fiela se Kind" (La Infano de Fiela) pri blanka knabo adoptita de miksdevena virino. La filmoj temas ofte pri batalado kontraŭ antaŭjugo. La plej grava afrikansa filmisto estis Jans Rautenbach. Gravaj aktoroj estas (estis) inter aliaj Wena Naudé, Anna Neethling-Pohl, Patrick Mynhard, Sybil Coetzee, Eckardt Rabé, Regardt van den Bergh, Marius Weyers, Dulcie van den Bergh, Tobie Cronjé, Katinka Heyns, Hans Strydom, Al Debbo, Leon Schuster, Steve Hofmeyer kaj multaj aliaj, eĉ sen menciado de la nova generacio nuntempa, inter kiuj troviĝas ĝoje ankaŭ pli kaj pli da neblankaj aktoroj. Tiurilate oni devas mencii almenaŭ pionirulinon Sharleen Surtie-Richards. Mondkvalitaj afrikanslingvaj aktoroj kiuj ludas ankaŭ en anglalingvaj filmoj estas inter aliaj Charlize Theron, kiu gajnis oskaro pro sia ĉefrolo en la psikologia dramo "Monster", kaj Arnold Vosloo en sia rolo kiel ĉefpastro Imhotep en la horora filmserio "The Mummy". La nglalingva filmo "Promised Land" (Promesita Lando) estas bazita sur afrikansa romanon "Na die Geliefde Land" de Karel Schoeman.
[redakti] Festivaloj
Ĉiujare okazas du grandaj naciaj, precipe afrikanslingvaj, kulturfestivaloj kun granda spektro da diversnivelaj kulturesprimaĵoj: "KKNK" ("Klein Karoo Nasionale Kunstefees", Nacia Artofestivalo de la Malgranda Karoo) http://www.kknk.co.za/ en urbeto de Oudtshoorn dum la printempo kaj "Aardklop" ("Terpulsado") http://www.aardklop.co.za/ en Potchefstroom (ankaŭ nomata Tlokwe) en la aŭtuno.
[redakti] Politiko
La afrikansan ne eblas vidi dise de la politika kaj kultura historio de Sud-Afriko. Lingvopolitiko estas tre emocie diskutata afero en Sud-Afriko. Multaj blankaj afrikansoj timas kaj ĉagreniĝas pri ebla plua perdiĝo de statuso kaj uzo de la afrikansa, statuso kaj uzo por kiuj oni ege klopodis, kontraŭ politiko angligada de la Brita koloniista registaro ĝis 1910. Oni tre fieras pri konstruado de propra kulturo kaj fortigado de la propra lingvo kontraŭ la monda forteco de la angla. Aliflanke granda parto de la miksuloj ne partoprenas tiom en tiu sento, ĉar oni sin sentis rifuzata de la blankuloj dum la jaroj ĝis la fino de la apartismo. Pro la apartismo la neafrikanslingva nigrula plimulto de la lando forte batalis kontraŭ tio, ke la afrikanto fariĝu instrulingvo apud la angla en iliaj lernejoj, kiu, inter aliaj kialoj, rezultigis tre perfortajn kaj mortigantajn konfliktojn ekde 1976. (Fi)fama estas tiurilate la Batalo de Soveto de la 16a de junio, 1976, kiam centoj da junuloj estis mortpafitaj de policistoj kaj soldatoj. Do, kvankam la afrikansa hodiaŭ gajnas pli kaj pli neŭtralan pozicion, multaj vundoj ankoraŭ ekzistas ambaŭflanke aŭ eĉ diversflanke. Estas situacio kun grandaj danĝeroj, sed ankaŭ grandaj ebloj por tiu lingvo. Hodiaŭ la plimulto da afrikansoj ne estas blankuloj, do oni povas diri ke la lingvo nun jam komencis esti lingvo vere afrikapartena kun estonteco malpli dependa de la agoj kaj emocioj de la sudafrikaj blankuloj.
[redakti] Lingvistiko
Diskuteblas ĉu la afrikansa estas lingvo kreola, duonkreola, aŭ nekreola. Ĝia evoluado certe estas influita ne nur de la nederlanda, sed ankaŭ de la germana, la franca, la malajzia, la angla kaj la bantuaj.
Ĝi plue diferenciĝas de vere nederlandaj dialektoj en tio ke ĝi havas gramatikon tre simplan, preskaŭ analizan. Ekzistas nur unu vorto por 'la' (die), kaj ankaŭ nur unu vorto por nedifinita artikolo ( 'n). Ne ekzistas viraj kaj virinaj substantivoj. Verboj apenaŭ estas konjugaciitaj kaj substantivoj ne estas deklinaciitaj.
la viro: afr. die man, ned. de man
la virino: afr. die vrou, ned. de vrouw
la infano: afr. die kind, ned. het kind
la viroj: afr. die mans, ned. de mannen
la virinoj: afr. die vrouens, ned. de vrouwen
la infanoj: afr. die kinders, ned. de kinderen
Specifike afrikansa estas la duobla negativo usata en transitivaj frazoj aŭ frazoj kun helpverbo(j). En pli longaj frazoj kun pli da helpverboj la intersekvo de la vortoj estas tutaj diferente ol en la nederlanda.
mi manĝas: afr. ek eet, ned. ik eet
ni manĝas: afr. ons eet, ned. wij eten
mi manĝis: afr. ek het geëet, ned. ik heb gegeten
ni manĝis: afr. ons het geëet, ned. wij hebben gegeten
mi ne manĝas: afr. ek eet nie, ned. ik eet niet
mi ne manĝas viandon: afr. ek eet nie vleis nie, ned: ik eet geen vlees
mi volis manĝi: afr. ek wou geëet het, ned. ik wilde eten
mi volus manĝi: afr. ek sou wou geëet het, ned. ik had willen eten
mi ne volus manĝi: afr. ek sou nie wou eet nie, ned. ik had niet willen eten
mi ne povus manĝi la viandon: afr. ek sou die vleis nie kon eet nie, ned. ik had het vlees niet kunnen eten
[redakti] Komparo
Hazardaj frazoj humuraj proksimume tradukitaj por ilustri kelkajn interesajn diferencojn inter la afrikansa kaj la nederlanda:
afrikansa:
Ons sien toe iets vreemds: 'n groot klomp mans wat baie vinnig agter al die baie vrouens aan aan hardloop was. Hulle draai toe skielik huppel-huppel by die afdraai om toe hulle sien daar's 'n kafee waar mens afslag kan kry. Hulle gaan sit toe stadig op die stoep, langs die sypaadjie waar die karre partykeer afgetrek is. Hulle was skaars daar, of die vrouens sien hulle amper. Hulle afgetrokke gesigte en hangende koppe was 'n hartseer prentjie. Hulle sit toe daar en huil. Daar het dalk nog nooit so iets snaaks gebeur nie. Dit was mos maar 'n raar oomblik, baie aardig: om hierdie gawe ouens so stukkendgebreek te sien. Hulle het gewens hulle was by die huis en het gewonder of hulle wonderlike vrouens sou agterkom wat fout was met hulle. Hulle moes liewer in die kombuis gebly het: onder die wolkombers en donsdeken gebêre, met die ketel op die sink, vuur in die kaggel, en die geyser as verwarmer. Dit sal seker reën, maar soos ek sê: môre is een van baie dae.
nederlanda:
We zagen toen iets wonderlijks: een hele boel mannen die zeer snel achter de vele vrouwen aan 't rennen waren. Ze keerden zich ineens al huppelend bij de afslag om toen ze zagen dat er een winkeltje was waar men korting kon krijgen. Ze zijn toen langzaam op de veranda gaan zitten, naast de stoep waar de auto's soms aan de kant gezet waren. Ze waren er amper, of de vrouwen zagen ze bijna. Hun sombere koppen en hangende hoofden was een verdrietig gezicht. Toen zaten ze er te huilen. Er is misschien nog nooit so iets geks gebeurd. Het was immers wel een schaars moment, heel naar: om deze aardige kerels zo kapotgebroken te zien. Ze wilden dat ze thuis waren en vroegen zich af of hun fantastische ega's erachter zouden komen wat er met hun aan de hand was. Ze hadden beter in de keuken kunnen blijven: onder de wolle deken en donsen dekbed opgeborgen, met de waterkoker op de aanrecht, vuur in de haard en de ketel als kachel. Het zal mogelijk regenen, maar zoals ik zeg: morgen is een van vele dagen.
(Ni vidis ion strangan: grandan aron da viroj kiuj kuris tre rapide post la multaj virinoj. Ili turnis sin subite ĉe la elirvojo, kiam ili vidis, ke estis tie butiketo kie oni povis ricevi rabaton. Tiam ili sidiĝis malrapide je la verando, apud la trotuaro kie iome la aŭtoj estis formetitaj. Ili apenaŭ alvenis tie, kiam la virinoj preskaŭ vidis ilin. Iliaj morozaj vizaĝoj kaj ilia pendantaj kapoj estis malĝoja vidaĵo. Ili sidis tie, plorantaj. Tia fremdaĵo eble neniam jam okazis. Estis ja momento malofta, tre malagrabla: vidi ĉi tiujn viregojn tiom kaputrompitajn. Ili deziris esti hejme kaj ili scivolis ĉu iliaj bonegaj edzinoj ekscios, kio mankas al ili. Estis pli bone kiam ili restis en la kuirejo: kaŝita sub la lana litkovrilo kaj la lanuga plumono, kun la akvobolilo super la kuirstablo, fajro en la fajrejo kaj la kaldrono kiel forno. Eble pluvos, sed kiel mi diras: morgaŭ estas unu el pluraj tagoj.)
La elparolado de la afrikansaj vokaloj estas pli centra ol la nederlanda kaj cetere ĝi emas pli al diftongiĝado. Ĝia melodio forte diferenciĝas de la nederlandan, eĉ alproksimiĝas pli al la bantuan. Ĝi alproksimiĝas iome la muzikeco de la flandra.
[redakti] Afrikansaj esperantistoj
La rolo de la afrikansaj esperantistoj de Sud-Afriko estas grava parto de la historio de la Esperanto-movado de Sud-Afriko. Kelkaj menciindaj afrikanslingvaj esperantistoj: Edwin de Kock, Ernst S. Venter, Jan Strydom, Johan Hammes, Cobus Zeelie kaj Adèle Fouche.
[redakti] Specimeno
Onse Vader (el "Die Bybel", tradukita 1933)
Onse Vader wat in die hemele is,
laat U Naam geheilig word;
laat U koninkryk kom;
laat U wil geskied,
soos in die hemel net so ook op die aarde;
gee ons vandag ons daaglikse brood;
en vergeef ons ons skulde
soos ons ook ons skuldenaars vergewe;
en lei ons nie in versoeking nie,
maar verlos ons van die Bose.
Want aan U behoort die koninkryk
en die krag en die heerlikheid
tot in ewigheid.
Amen.
Ons Vader (el "Die Bybel, Nuwe Lewende Vertaling", tradukita 2006)
Ons Vader in die hemel,
laat u Naam geheilig word.
Laat u koningsheerskappy
spoedig kom.
Laat u wil hier op aarde
uitgevoer word soos in die hemel.
Gee ons die porsie brood
wat ons vir vandag nodig het.
En vergeef ons ons sondeskuld
soos ons ook óns skuldenaars
vergewe het.
Bewaar ons sodat ons
nie aan verleiding sal toegee nie;
en bevry ons van die greep
van die Bose.
[redakti] Konsultlibroj
- Bruce Donaldson: A Grammar of Afrikaans. Berlin 1993
- F.F. Odendaal; R.H. Gouws: Verklarende Handwoordeboek van die Afrikaanse Taal. Stellenbosch 2005
[redakti] Lernolibroj
- Bruce Donaldson: Colloquial Afrikaans: The Complete Course for Beginners. London/New York 2000
[redakti] Aliaj projektoj
[redakti] Eksteraj ligiloj
[redakti] Priskriboj de la afrikansa
Afrikanslingva Vikipedio
Ethnologue, lingvoj de la mondo (en la angla)
Oficiala retejo de la Pan South African Language Board, publika institucio por antaŭenigi mult-lingvismon kaj la 11 oficialajn lingvojn en Sudafriko.
[redakti] Vortaroj
[redakti] Literatura retejo
Litnet, literatura retejo kun recenzoj, literaturaj diskutoj kaj bona listo de eksteraj ligiloj pri afrikansa lingvo kaj kulturo (afrikanse kaj parte angle)
[redakti] Kelkaj disvastiĝitaj periodaĵoj en la afrikansa
Reta reklam-periodaĵo tage aktualigita i.a. kun anoncoj de kulturaj eventoj
Die Burger (La Civitano) el Sudafriko
Republikein (La Respublikano) el Namibio
Huisgenoot (proksimume "Hejmo kaj familio")
Die Vrye Afrikaan (La libera Afrikano) de la Federacio de Afrikansaj Kulturorganizoj en kunlaboro kun Le Monde diplomatique
[redakti] Radio
Radio Sonder Grense (Radio sen Limoj)
[redakti] Afrikanso en la diasporo
Die stem (La Voĉo), afrikansa revuo el Britujo
La afrikansa en Eŭropo (kun priskribo de afrikansaj gramatiko kaj lingvo)
La afrikansa klubo de Novzelando