Lingvopolitiko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Lingva politiko estas konscia agado celanta disvolviĝon de certa lingvo aŭ rilaton inter la lingvoj en plurlingva socio. Diversaj difinantoj diverse akcentas la esencon de lingva politiko aŭ kunigas ambaŭ celojn en sia difino. Ekzistas intima ligo inter la nocioj „lingvopolitiko“ kaj lingvoplanado.

Lingva politiko, laŭ rusia sociolingvisto Avrorin, „estas science bazita kaj celkonscia agado flanke de la socio (ĝiaj klasoj, partioj, gvidorganoj) pri la evoluo de funkcia kaj, kiom eblas, ankaŭ struktura flankoj de lingvo; alivorte, lingva politiko estas celkonscia socia influo al la lingva situacio“[1].

Alia difino: „lingvopolitiko estas teorio kaj praktiko de konscia influo de la socio al la lingva disvolviĝo, do celkonscia kaj science bazita agado pri funkciado de ekzistantaj lingvoj kaj pri kreo kaj perfektigo de la novaj lingvaj komunikmetodoj“[2].

Nikolskij difinas lingvan politikon kiel „aro de rimedoj, plenumantaj de la socio (ŝtato), ellaboritaj por celkonscia reguliga influo al la natura lingva procezo“[3]. En precizigita formo tiu difino aperas en pli posta libro de la sama aŭtoro: „aro de rimedoj, kiujn plenumas ŝtato, partio, klaso aŭ socia grupiĝo por ŝanĝo aŭ konservado de ekzistanta funkcia specialiĝo de lingvoj aŭ lingvaj subsistemoj, por konservado de uzataj lingvaj normoj aŭ por enkonduko de la novaj“[4]

Celo de lingva politiko povas esti vastigo aŭ malvastigo de la funkciaro de certaj lingvoj kaj ĝiaj ekzistoformoj (dialektoj, ĵargnoj ktp.) kaj ankaŭ influo al la lingva strukturo por instigi aŭ malrapidigi ĝian evoluon[5].

Frua ekzemplo de lingvopolitika ago flanke de eŭropa nacia ŝtato estis la edikto de la franca reĝo Francisko la 1-a per kiu li en la jaro 1539 deklaris la francan oficiala lingvo. Tiu edikto forpuŝis kaj la latinan kaj ĉiujn regionajn popolajn lingvojn krom la pariza (kortega) lingvo (kiu ekde tiam estis la oficiala).

Dum la lastaj jarcentoj de la dua jarmilo iuj ŝtatoj kaj organizaĵoj pli kaj pli influis la lingvouzon en aliaj landoj. Oni do parolas ankaŭ pri internacia lingvopolitiko apud naciaj.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Аврорин В.А. Проблемы изучения функциональной стороны языка. (К вопросу о предмете социолингвистики). — Л.: Наука, Лен. отд., 1975. — Paĝo 175).
  2. Григорьев В.П. Культура языка и языковая политика // Вопросы культуры речи. Вып. 4. — М., 1963. — Paĝoj 5–21.
  3. Никольский Л.Б. Языковая политика как форма сознательного воздействия общества на языковое развитие // Язык и общество. — М., 1968. Paĝo 114.
  4. Швейцер А.Д., Никольский Л.Б. Введение в социолингвистику: Учебное пособие. — М.: Высшая школа, 1978. Paĝo 117.
  5. Камболов Т.Т. Языковая ситуация и языковая политика в Северной Осетии: история, современность, перспективы: Монография — Владикавказ: Издательство СОГУ, 2007. Ĉapitro 4.