Minoritata lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Minoritata lingvo estas lingvo parolata de minoritato de la loĝantaro de iu lando. Minoritataj lingvoj kutime ne estas lingvoj oficialaj, tamen ankaŭ ili havas sian kulturon kaj literaturon, foje nur buŝan, foje ankaŭ skriban.

Kelkaj minoritatoj estas nur branĉoj de sia ĉefgento, kiu regas en propra ŝtato (ekz. polaj minoritatoj en Germanio, Usono ktp. estas branĉoj de la pola ĉefgento en Pollando), sed multaj nacioj ne posedas propran ŝtaton kaj ekzistas sole kiel naciaj minoritatoj.

Kelkaj minoritatoj ekzistas sole en unu ŝtato (ekz. soraboj en Germanio), aliaj diaspore en multaj ŝtatoj (ciganoj).

Kelkaj minoritatoj formiĝis el almigrintoj (ekz. en Usono), aliaj estas originaj indiĝenoj. Ekzemple multaj afrikaj ŝtatoj konsistas el nombraj lokaj etnoj, kies lingvoj ofte eĉ ne havas skriban formon kaj kies kulturo estas transportata buŝe de generacio al generacio, tial ili uzas kiel komunan ŝtatan lingvon iun el la iamaj koloniaj lingvoj (anglan, francan, portugalan ktp.).

Kvankam oni ĝenerale agnoskas, ke ĉiu lingvo havas rajton je ekzisto kaj ĉiu homo rajtas kleriĝi en sia gepatra lingvo, nur sufiĉe fortaj minoritatoj kapablas establi proprajn lernejojn, eldonadi librojn en sia lingvo kaj disvolvadi sian kulturon. Ĉiam oni renkontas la klopodon de la ĉefgento kaj de ĝiaj burokratoj sufoki la minoritatan lingvon, likvidi ties lernejojn kaj kulturon kaj la junan generacion eduki en la lingvo de la ĉefgento.

Ĉu Esperanto mem estas minoritata lingvo?[redakti | redakti fonton]

La opinioj pri tio diversas. La Manifesto de Raŭmo (1980) emfazas, ke "la serĉado de propra identeco igis nin koncepti esperantistecon kvazaŭ la aparteno al mem elektita diaspora lingva minoritato."

Ankaŭ diversaj aŭtoroj traktas la demandon, ĉu Esperanto estas minoritata lingvo. Mark Fettes verkis la artikolon: The Esperanto Community: A Quasi-Ethnic Linguistic Minority? (1996)[1]. Sabine Fiedler skribis en artikolo sub la titolo "Zu Merkmalen der Esperanto-Sprachgemeinschaft" (Pri ecoj de la Esperanto-lingvokomunumo; 1998): "La tuteco de tiuj faktoroj, kiujn la parolantoj komprenas kiel distingajn kaj por ili pozitivajn karakterizaĵojn, formas kune kun la malalta rekono de la parolantoj flanke de la 'plimulto' la bazon por evoluinta propra identeco, laŭ kiu ŝajnas ĝuste karakterizi la lingvokomunumon de Esperanto kiel specifan specon de lingve-kultura malplimulto." (Originalo en la germana)[2]

KIMURA Goro Christoph (2009) publikigis artikolon sub la titolo "Esperanto als Minderheitensprache: Eine sprachsoziologische Betrachtung" (Esperanto kiel minoritata lingvo: Lingvosociologiaj konsideroj)[3]. Al tiu artikolo Johannes Klare respondis malaprobe. Laŭ Klare Esperanto ne havas "historian kompaktan loĝoregionon" ene de pli granda teritorio de plimulto - kaj sekve laŭ li ne povas esti minoritata lingvo. Konsiderindas tamen, ke laŭ tiu difino ankaŭ la jida, la romaa k.a. ne estus minoritataj lingvoj. Tiuj lingvoj tamen estas konsiderataj kiel minoritataj lingvoj, nome "teritorie ne ligitaj lingvoj", laŭ la difino de la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj. Krome konsiderindas, ke Klare ŝajne ne konscias, ke Esperanto estas denaska lingvo; li skribas: "Esperanto ekzistas nur kiel fremdlingvo kaj tial ne kiel denaska lingvo."[4]

Ankaŭ John Edwards (2010) parolas pri Esperanto kiel "iom speciala minoritata lingvo"[5]. Al Edwards la afero ŝajne estas tiel evidenta, ke li ne motivigas la esprimon.

Laŭ intervjuo de Libera Folio kun reprezentanto de sveda minoritata kantfestivalo en 2006 kanto en Esperanto eble estus allasata laŭ aparta decido, kvankam ĝi ne estas oficiale agnoskita kiel minoritata lingvo[6].

Laŭ la "Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO" (2011) "TEJO ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon."[7] La teksto ne traktas la demandon, ĉu Esperanto intertempe estas minoritata lingvo. Laŭdire TEJO preferas esti sendependa internacia organizaĵo kadre de junularaj asocioj; se Esperanto estus oficiale "minoritata lingvo", eble oni metus TEJO-n al la grupo de asocioj de minoritataj lingvoj, kiuj havas sufiĉe alian celaron ol TEJO.

Ĝis nun Esperanto ŝajne en neniu ŝtato aŭ regiono estas rekonita kiel minoritata lingvo. En Eŭropo la Eŭropa Ĉarto pri la Regionaj kaj Minoritataj Lingvoj (1992) ne allasas Esperanton, ĉar tiu lingvo ne estas "tradicie" parolata en Eŭropo (nek en iu regiono, art. 1 a, nek teritorie ligite, art. 1 c)[8].

Notoj kaj fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. Mark Fettes, 1996: The Esperanto Community: A Quasi-Ethnic Linguistic Minority? (Language Problems and Language Planning 20 (1), 53-59). Resumo en Esperanto kaj kroata, en la angla
  2. En: Interlinguistische Informationen Beiheft 4, 1998, S. 27: "Die Gesamtheit dieser Faktoren, die von den Sprechern als distinktive und für sie positive Charakteristika empfunden werden, bilden zusammen mit der geringen Anerkennung der Sprecher durch die 'Mehrheit' die Grundlage für eine entwickelte Eigenidentität, die es gerechtfertigt erscheinen läßt, die Esperanto-Sprachgemeinschaft als spezifische Art einer sprachlich-kulturellen Minderheit zu charakterisieren."
  3. En: Interlinguistische Informationen, Beiheft, 2009/11, Bd. 16, S. 11-24
  4. Esperanto – eine Minderheitensprache? (2012). Tie Klare parolas pri la cititaj "historisch angestammtes kompaktes Siedlungsgebiet" kaj asertas: "Esperanto existiert nur als Fremdsprache und damit nicht als Muttersprache;"
  5. John Edwards: Minority Languages and Group Identity: Cases and Categories. Amsterdam: John Benjamins, 2010: "this rather special minority language", p. 12
  6. Libera Folio: Esperanto taŭgus en minoritata kant-festivalo?
  7. "La origina celo de Esperanto, iĝi ĝenerale uzata kaj alirebla lingvo, estas kontraŭstrebata per la emo igi la Esperanto-komunumon protektindan minoritaton, kiu aŭtomate apogas certgradan fermitecon. Krome, io protektinda ne donas la impreson venkonti. Tial TEJO ne volas rigardi Esperanton kiel minoritatan lingvon."Lingvopolitikaj pozicioj de TEJO, 2011
  8. Ĉarto (franca versio, kun ligiloj al multaj tradukoj)

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]