Soraba lingvo
El Vikipedio
| Soraba | ||
| serbšćina, serbski | ||
| Parolata en | Germanio | |
| Denaskaj parolantoj | proksimume 60.000 | |
| Fremdlingvo / dua lingvo por | ne konatas | |
| Skribo | latina kun kelkaj aldonoj | |
| Lingvistika klasifiko | ||
|---|---|---|
| Oficiala statuso | ||
| Oficiala lingvo en | ||
| Reguligita de | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| Lingvaj kodoj | ||
| ISO 639-1 | - | |
| ISO 639-2 | ||
| Bibliografia | wen (ambaŭ sorabaj lingvoj),
hsb (suprasoraba), |
|
| Terminologia | - | |
| SIL | WEN (supra soraba),
WEE (malsupra soraba) |
|
| Vikipedio | ||
Ekzistas du literaturaj lingvoj: La sudsoraba respektive suprasoraba (hornjoserbšćina) estas precipe parolata en la regiono de la urbo Bautzen kaj la nordsoraba respektive malsuprasoraba (dolnoserbska rěc) estas plejparte parolata ĉirkaŭ la urbo Cottbus.
Parolantoj: La soraba popolo estas nacia minoritato en Orienta Germanio. Ĉirkaŭ 40.000 homoj parolas la suprasoraban kaj ĉirkaŭ 20.000 la malsuprasoraban, laŭ - konsentite - optimismaj taksoj.
Origino: La lingvo apartenas al la Hindeŭropa lingvaro, pli precize al ties branĉo slava kaj ties okcidentslava grupo.
Enhavo |
[redakti] Parolareo
[redakti] Gramatiko
Skribo: La soraba lingvo skribiĝas per latinaj literoj, kun iuj akcentoj, kies uzo similas al tiu en la pola lingvo.
La suprasoraba (hornjoserbšćina) konas sep kazojn. Sed la sepa kazo (vokativo) nur ekzistas ĉe la masklaj substantivoj en singularo. La malsuprasoraba (dolnoserbski) konas ses kazojn. Rimarkinde estas, ke krom la singularo kaj la pluralo ankaŭ ekzistas la dualo. La suprasoraba konas ĉe la verboj aoriston kaj imperfekton.
