Viktor Janukoviĉ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viktor Janukoviĉ

Viktor Fjodoroviĉ JANUKOVIĈ (ukraine Віктор Федорович Янукович; ruse Виктор Фёдорович Янукович, naskiĝis la 9-an de julio 1950) - ĉefministro de Ukrainio de 21-a de novembro 2002 ĝis 5-a de januaro 2005. Li estas ĉefministro ekde 4-a de aŭgusto 2006. La 7-an de februaro 2010 li en dua parto de baloto por la posteno de ŝtata prezidanto (prezidento) per 48,9 procentaĵoj da voĉoj venkis super la konkurantino Julija Timoŝenko[1]. Li kun apogo de sia frakcio la Partio de Regionoj en la Ukraina Parlamento / Verĥovna Rada ŝanĝis la ukrainan konstitucion de la jaro 2004 al la nova, kiu donas plenan regon al prezidento, do komencis la diktaturo de Viktor Janukoviĉ.

La 21-an de februaro 2014 okazis la komenco de la falo de la diktaturo de Viktor Janukoviĉ kiu ordonis la 19/20an de februaro 2014 la pafmortigadon fare de specialaj taĉmentoj de milico "Berkut" kaj eĉ snajperoj kontraŭ opoziciistoj en la Eŭromajdano / Eŭrop-placo en Kievo, rezulte de lia krima agado okazis masakro, estis mortpafitaj ĉirkaŭ 100 homoj kaj krome estis preskaŭ unu milo da vunditoj, krome pli ol 300 partoprenantoj de Eŭromajdano malaperis. La 21-an de februaro 2014 danke al streboj de la Ministroj de Eksterlandaj Aferoj de Germanio Frank-Walter Steinmeier, de Pollando Radosław Sikorski kaj de la gvidantoj de tri opoziciaj partioj de Ukrainio Janukoviĉ subskribis la interkonsenton, fakte la kapitulacon (vidu la suban foton) pri la reveno al la Konstitucio de Ukrainio de la jaro 2004 kaj pri la novaj prezident-balotoj jam ĝis la decembro 2014 - neatendite antaŭ la meznokto li probable fuĝis aviadile al RuslandoBelorusio. La 22-an de februaro 2014 la Ukraina Parlamento ekkomencis la procedon forigi lin de la posteno Prezidento de Ukrainio pere de la akuzo pri ŝtatperfido. La 23an de februaro 2014 la Ukraina Parlamento / Verĥovna Rada komisiis la plenumon de la funkcio de Prezidento de Ukrainio al Oleksandro Turĉinov, la novelektita la 22an de februaro 2014 la Prezidanto de Ukraina Parlamento / Verĥovna Rada. La 24an de februaro 2014 Arsen Avakov, plenumanta la devon de la Ministro de Internaj Aferoj de Ukrainio informis, ke oni sendis al Interpol (Internacia organizo de krimo-polico) la kapt-ordonan leteron (arestordonon, serĉordonon) por diktatoro Viktor Janukoviĉ kun la celo aresti lin kaj ekstradicii al Ukrainio. Oni komencis ankaŭ la juĝesploron pro la amasa mortigado de la civiloj.

La ĉefa apudkieva rezidejo de Janukoviĉ "Meĵihirja" (ukraine Межигір'я) estis ŝtatigita kaj malfermita por ĉiuj dezirantoj; tie estis montrite, kiel riĉe vivis la diktatoro Janukoviĉ dum sia korupteca agado. Estis/estas ideo transformi la rezidejon al "muzeo de korupteco".

La 27/28an de februaro 2014 evidentiĝis, ke li tra Krimeo fuĝis al Rostovo ĉe Dono en Ruslando. La 28an de februaro 2014 Viktor Janukoviĉ aperis publike en televido dum la gazetara konferenco en Rostovo ĉe Dono en Ruslando. Antaŭ la ĵurnalistoj la eks-prezidento kaj diktatoro de Ukrainio asertis, ke la forigo lin de la rego fare de la Ukraina Parlamento estis nelegala kaj li ne akceptas tion, kaj pro tio li sentas sin daŭre la prezidento de Ukrainio.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Amasprotestoj en Kievo kontraŭ diktatoro Viktor Janukoviĉ
La Sindikatejo en fajrego, dum protestoj de opoziciistoj en Eŭromajdano / Eŭrop-placo en Kievo kontraŭ la diktaturo de Viktor Janukoviĉ
Amasprotestoj kontraŭ la diktatoro Viktor Janukoviĉ ĉe Eŭromajdano / Eŭrop-placo en Kievo, bruligitaj milic-aŭtoj de la specialaj Internaj Taĉmentoj de Berkut-milico, la 22-an de januaro 2014
Manifestacio de ukrainoj en Parizo kontraŭ diktatoro Viktor Janukoviĉ pro liaj reprezalioj en Ukrainio, la protesto okazis en centro de Parizo en la jaro 2011
Kontraŭprezidentaj tekstoj en Luhansko / Lugansk (Bandukoviĉ - tiel nomis la diktatoron Janukoviĉ la ukrainoj kaj nun ankaŭ nomas lin Eŭromajdano / Eŭroplaco, t.e. aludo, ke li estas ĉefo de la bando, foto farita en novembro 2011

Ŝablono:Indico pri la Libereco en la gazetaro en Ukrainio

2014 Indico pri Libereco en la gazetaro[2]
  • ██ Tre grava situacio
  • ██ Malfacila situacio
  • ██ Rimarkindaj problemoj
  • ██ Kontentiga situacio
  • ██ Bona situacio
  • ██ Ne klasigita / Manko da informoj

Ukrainio kun la "rimarkitaj problemoj" estas sur la 89a loko de la ranglisto en 2009, inter 126 landoj
La renkontiĝo de diktatoro Janukoviĉ kun la opozicio de Eŭromajdano / Eŭrop-placo la 21-an de februaro 2014 - kun la ĉeesto de Ministroj de Eksterlandaj Aferoj de Germanio, Pollando kaj Francio kiel atestantoj de la interkomsento, dum kiu okazis lia kapitulaco
Fotoj de manifestacioj sur la Eŭromajdano / Eŭrop-placo en Kievo, i.a. sur la foto n-ro 2 estas fama ukraina kantistino, kiu partoprenis la manifestaciojn Ruslana t.e. Ruslana Stepanivna Liĵiĉko, sur la lasta foto ni vidas la reston de la monumento de Lenino faligita la 8an de decembro 2013
La diktatoro Janukoviĉ subskribas la interkonsenton, fakte la kapitulacon kun la opozicio de Eŭromajdano / Eŭrop-placo la 21-an de februaro 2014 - kun la ĉeesto de Ministroj de Eksterlandaj Aferoj de Germanio, Pollando kaj Francio kiel atestantoj de la interkonsento

Viktor Janukoviĉ naskiĝis la 9-an de julio 1950 en labora urbeto Ĵukovka (Жуковка) apud urbo Jenakijeve en Donecka provinco, Ukrainio.

Gepatroj: patro - Fjodor Vladimiroviĉ Janukoviĉ (Фёдор Владимирович Янукович) laboris kiel maŝinisto de lokomotivo, kunlaboris kun naciistoj dum la Dua mondmilito; patrino - Olga Semjonovna Leonova (Ольга Семёновна Леонова), laboris kiel flegistino. Li havis duonfratinojn, pri kiuj li preferas ne memori. Familio: edzino - Ludmila Aleksandrovna (Людмила Александровна), filoj - Aleksandr kaj Viktor.

En 1973 li finis «Jenakijevan Minejan Teknikan Lernejon» (Енакиевский горный техникум), kvankam en 1967 li estis forpelita de la nomita Teknika lernejo pro krimagado, decido de la loka prokurejo. 1970 - la dua krima juĝproceso, pro rabado. Entute Janukoviĉ pasigis pli ol 3 jarojn en malliberejo. Pro sia krima biografio li neniam servis en la Soveta Armeo.

En 1980 finis «Doneckan Politeknikan Instituton» (Донецкий политехнический Институт) kun specialigo «Aŭtomobila ekspluatado», je 2001 finis «Ukrainian Akademion de Eksterlanda Vendado» (Украинская Академия внешней торговли) kun specialigo «Interŝtata juĝo». En sia biografio li menciis membrecon en la (neekzistanta) Kalifornia Internacia Akademio de Scienco, Edukado, Industrio, kaj Arto. Sciencaj: li estas doktoro de ekonomika scienco, proffesoro (kun duobla "f").

Li komencis labori je 1969 kiel laboristo en «Jenakijeva Metalurgia Fabriko». Ekde 26-a jaro li estris aŭtotransportan entreprenon de fabrika unio «Orĝonikidzeugolj» (Орджоникидзеуголь). Kaj dum 28 jaroj li laboris kiel estro de diversaj entreprenoj: kiel ĉefdirektoro de fabrika unio «Donbastransremont» (Донбасстрансремонт), de fabrika unio «Uglepromtrans» (Углепромтранс), de Donecka regiona teritoria unio de aŭtomobila transporto. Li dufoje okupis tiujn postenojn laŭ laborkolektiva elektado - je 1989 kaj 1991. Ŝtataj gratifikoj estas ordenoj «Pro merito» de 2-a kaj 3-a gradoj, honora rango «Merita laboristo de Ukrainia transporto».

En aŭgusto 1996 Viktor Janukoviĉ estis nomumita vicprezidanto de la Donecka regiona Ŝtatadministraro. Septembre li estis nomumita ĉefa vicprezidanto de la Donecka regiona Ŝtatadministraro, kaj de majo 1997 ĝis novembro 2002 li laboris kiel prezidanto de Donecka regiona Ŝtatadministraro.

Je sama periodo li estis deputito de Donecka regiona Konsilistaro. De majo 1999 ĝis majo 2001 li samtempe estis prezidanto de la Donecka regiona Konsilistaro (regiona parlamento).

De la 21-a de novembro 2002 ĝis la 5-a de januaro 2005 Viktor Janukoviĉ estis ĉefministro de Ukrainio. La 19-an de aprilo 2003 li estis nomumita prezidanto de la ukrainia Partio de Regionoj. En 2004 li jam estis kandidato por la prezidenteco de la lando. De la jaro 2010 li estis en la balotoj elektita kiel nova Prezidento de Ukrainio.

La 21-an de februaro 2014 okazis la komenco de la falo de la diktaturo de Viktor Janukoviĉ kiu ordonis la 19/20-an de februaro 2014 la pafmortigadon fare de ka specialaj taĉmentoj de milico "Berkut" kontraŭ opoziciistoj en la Eŭromajdano en Kievo, rezulte de lia krima agado okazis masakro, estis mortpafitaj ĉirkaŭ 100 homoj kaj krome estis preskaŭ unu milo da vunditoj kaj pli o 300 protestantoj de Euromajdano malaperis. La saman tagon danke al streboj de la Ministroj de Eksterlandaj Aferoj de Germanio Frank-Walter Steinmeier, de Pollando Radosław Sikorski kaj de la gvidantoj de tri opoziciaj partioj de Ukrainio diktatoro Viktor Janukoviĉ subskribis sub la premo de opoziciistoj de Eŭromajdano la interkonsenton, fakte kapitulacon (vidu la suban foton) pri la revenigo de la Konstitucio de Ukrainio de la jaro 2004 kaj pri la novaj prezident-balotoj jam en decembro 2014 - neatendite antaŭ la meznokto li probable fuĝis aviadile al RuslandoBelorusio. La 22-an de februaro 2014 la Ukraina Parlamento ekkomencis la procedon forigi lin de la posteno Prezidento de Ukrainio pere de la akuzo pri ŝtatperfido. La 23-an de februaro 2014 la Ukraina Parlamento komisiis la plenumon de la funkcio de Prezidento de Ukrainio al Oleksandro Turĉinov, la novelektita la 22-an de februaro 2014 Prezidanto de Ukraina Parlamento.

La 24-an de februaro 2014 Arsen Avakov, plenumanta la devon de la Ministro de Internaj Aferoj de Ukrainio informis, ke oni sendis la kapt-ordonan leteron (arestordonon, serĉordonon) por Viktor Janukoviĉ. Oni komencis ankaŭ la juĝesploron pro la amasa mortigado de la civiloj.

La ĉefa apudkieva rezidejo de diktatoro Janukoviĉ "Meĵihirja" (ukraine Межигір'я) estis ŝtatigita kaj malfermita por ĉiuj dezirantoj; tie estis montrite, kiel riĉe vivis Janukoviĉ dum sia korupteca agado. Estis/estas ideo transformi la rezidejon al "muzeo de korupteco".

La 27/28an de februaro 2014 evidentiĝis, ke li tra Krimeo fuĝis al Rostovo ĉe Dono en Ruslando. La 28an de februaro 2014 la diktatoro Viktor Janukoviĉ aperis publike en televido dum la gazetara konferenco en Rostovo ĉe Dono en Ruslando. Antaŭ la ĵurnalistoj la eks-prezidento diktatoro de Ukrainio asertis, ke la forigo lin de la rego fare de la Ukraina Parlamento / Verĥovna Rada estis nelegala kaj li ne akceptas tion, kaj pro tio li sentas sin daŭre la prezidento de Ukrainio.

La persono de Janukoviĉ, liaj oftaj lingvaj konfuzoj, maladekvata sindeteno kaj konduto elvokis aperon de multaj anekdotoj, politikaj poemoj, ekz., kiel "Puĉbuĉ’ “pederason”" de Jurij Vinniĉuk.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. artikolo "Janukowitsch gewinnt Stichwahl" (germane, "Jankuviĉ gajnas baloton") retejo Euronews, la 9-an de februaro 2010
  2. "Press Freedom Index 2014", Reporters Without Borders, 11 May 2014