Jurij Vinniĉuk

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Jurij Vinniĉuk

VINNIĈUK Jurij ukraine Юрій Винничук (n. 18-a de marto 1952) estas ukraina lingvisto, ĵurnalisto, redaktoro, populara nuntempa verkisto. Li ricevis fakon de ukraina filologo en Ĉekarpata universitato nome de Vasil Stefanik (Ivano-Frankivsko). Redaktis diversajn periodaĵojn en Lvivo. Aperigis pli ol 10 librojn de poezio, fantasto, rakontoj. Multaj verkoj estis tradukitaj angle, germane, france, hispane, hungare, kroate, pole, ruse. Li mem tradukas de la pola kaj la ĉeĥa.

En 2005 lia romano "Printempaj ludoj en aŭtunaj ĝardenoj" (Весняні ігри в осінніх садах) gajnis la unuan premion inter aŭskultantoj de ukraina servo de BBC, en 2012 la saman premion gajnis romano "Tango de morto" (Танґо смерті).

2012 - estis ricevinta titolon "Ora verkisto de Ukrainio" (la titolo estas aljughata al verkisto, kies romanoj aperis en eldonkvanto pli ol 100 000 ekzempleroj).

Du liajn rakontojn esperantigis Viktor Pajuk: "La brodita mondo" (aperis en sveda Esperanto-organo "La Espero", 5, 2005); "La insulo Zizo" (La Kancerkliniko, 119, 2006). En la Interreto oni povas trovi esperantan tradukon de la skandala poemo "Mortigu pederaston".