Viktor Juŝĉenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Viktor Andrijoviĉ Juŝĉenko
Віктор Андрійович Ющенко
Viktor Juŝĉenko

Viktor Juŝĉenko en Universitato de Amsterdamo en 2006


3-a Prezidento de Ukrainio
Oficanta
Funkcio akceptita:
23-a de januaro 2005
Antaŭulo Leonid Kuĉma
En funkcio:
22-a de decembro 1999 – 29-a de majo 2001
Prezidento Leonid Kuĉma
Antaŭulo Valerij Pustovoitenko
Sekvanto Anatolij Kinaĥ

En funkcio:
Januaro de 1993 – 22-a de decembro 1999
Antaŭulo Vadim Hetman
Sekvanto Vladimir Stelmaĥ

Naskiĝo 23-an de februaro 1954
en Ĥoruĵivka, Sumio, Ukrainia SSR, Flago de Sovetunio Sovetunio
Nacieco ukraino
Politika partio Popola Unio "Nia Ukrainio"
Edzo/ino Svetlana Ivanivna Kolesnyk (divorcitaj)
Katerina Ĉumaĉenko
Infanoj Andrij, Taras,
Vitalina, Sophia, Chrystyna
Alma mater Ternopila Nacia Ekonomika Universitato
Religio Ukraina Ortodoksa
Subskribo Viktor Juŝĉenko, subskribo
TTT www.president.gov.ua
v  d  r
Information icon.svg

Viktor Andrijoviĉ JUŜĈENKO (ukraine Віктор Андрійович Ющенко, pron. [VIKtor andRIjoviĉ JUŝĉenko]; naskiĝis la 23-an de februaro 1954) estas ukraina politikisto. Li estas prezidanto de la opozicia grupo Nia Ukrainio (ukraine Наша Україна [Naŝa Ukraina]) kaj estis kandidato en tiu funkcio por la prezidenteco de la lando. La 26-an de decembro 2004, li gajnis la reelektadon kun 51,99% el la voĉoj; lia kontraŭulo, Viktor Janukoviĉ, havis 44,2%.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Juŝĉenko naskiĝis en 1954 en Ĥoruĵivka, Sumia provinco, Ukrainio, kiel filo de geinstruistoj. En 1975 li finis siajn studojn en financ-ekonomika instituto en Ternopilo kaj laboris poste 2 monatojn kiel kontisto en kolĥozo en la regiono de Ivano-Frankivsk; post la armea servo, li laboris inter 1976 kaj 1985 en filio de ŝtata banko en Uljanivka; sekcio-ekonomo, ekde 1977 sekciestro. Inter 1985 kaj 1987 li estis vic-sekciestro de la Ŝtatbanko en Kievo pri agrikulturaj demandoj kiel kolĥoza kredito kaj financoj. Fine de 1987, li eklaboris ĉe la ukrainia respublikcentro de Agroprombank de Sovetunio; ekde 1990, li estis vic-sekciestro de la (kiel AK organizita) agrikultura banko Ukraina en Kievo.

En januaro de 1993, Juŝĉenko iĝis sekciestro, pli poste (1997) prezidanto de la ukrainia Nacia Banko. En 1998 aperis lia disertacio pri temo Evoluo de la monpostulo kaj monpropono en Ukrainio.

Ekde la 22-a de decembro en 1999 ĝis 29-a de majo en 2001, li estis ĉefministro de Ukrainio. Li perdis tiun oficon pro malfido-baloto.

Ekde majo de 2002, li estas parlamentano kaj frakcia estro de la opozicia partio Nia Ukrainio; ekde junio 2002 li estas ano de la komitato por civitaj aferoj kaj internaciaj rilatoj.

Ekde septembro de 2004, Juŝĉenko suferas pro malsano, kiu liajn organojn atakis kaj lian haŭton deformis. Li resaniĝis en viena kliniko kaj pro tio li perdis kvar semajnojn el la kampanjo. Kuracistoj diagnozis venenadon per dioksino.

En la prezidenta elekto en 2004, laŭ oficiala kalkulo li ricevis 3 centonojn de la voĉoj malpli ol sia kontraŭulo Viktor Janukoviĉ. La okcidentaj landoj deziris la venkon de Juŝĉenko. Same kiel la kandidato mem, ili ne akceptis ties malvenkon kaj supozas trompojn. En Ukrainio precipe en Kievo okazis demonstracioj por subteni lin, sed ankaŭ aliaj subtene al Viktor Janukoviĉ. La plej supra juĝejo de la lando decidis, ke necesas ekzameni ĉu la elekto okazis korekte. Tagon post tago kreskis la nombro de la demonstraciantoj kaj politikaj gravuloj, kiuj subtenas Juŝĉenko, nomante sin la Oranĝa Revolucio. Timatas ke la situacio povus konduki al perforto aŭ dispartigo de la lando, ĉar la orienta industria parto amase voĉdonis por Janukoviĉ, kaj la okcidenta parto por Juŝĉenko. Ĉar la fina rezulto eble havas ekonomiajn kaj mond-ekvilibre strategiajn konsekvencojn , eblas kompreni la ambaŭflankan "interesiĝon" de eksterlandaj registaroj kaj ties provoj influi.

Dum la baloto Vladimir Putin kaj Rusio apogis mone kaj spirite Janukoviĉ-on, dume Usono tra fondaĵoj apogis mone kaj spirite Juŝĉenko-on, sukcese ripetinte la okazintaĵojn en Serbio (2000) kaj Kartvelio (2003). La plej grava apoginto de la Juŝĉenko-a kampanjo kaj la ripeto de la balotoj estis Julija Timoŝenko.

La 26-an de decembro 2004, Juŝĉenko gajnis la plejparton de la voĉoj (52%) kaj deklaris sin kiel viktoriulo, sed ne cedis Janukoviĉ, kiu kredas ke la fraŭdo de la unua elektado ne foriris kaj intencas leĝe kontraŭi la rezultatojn. Aliflanke, la plejparto de la 12 000 internaciaj observintoj asertas ke la dua voĉdonado estis justa kaj ke la rezultatoj montras la veran volon de la ukraina popolo.

Ĉar Rusio volis venkon de lia kontraŭulo, Juŝĉenko promesis post la elektoj plibonigi amikecon inter tiu lando kaj sia registaro, sed ankaŭ volas proksimigi Ukrainion kaj la Eŭropan Union.

Menciindas, ke lia dua edzino (2004) estas ukraindevena usonanino.