Blyde (rivero)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blyde (rivero)
rivero
Bazaj informoj
Fluo
Geografio
Landoj Sud-Afriko
Regionoj Mpumalanga
vdr
la rivero en sia komenca fazo de krutaj bordoj

La rivero Blyde (prononco [blajd], afrikanse Blyderivier, angle Blyde river), ankaŭ nomata Glad River, Motlatse River [1]Umdhlazi River estas rivero en la provincoj Mpumalanga kaj Limpopo de Sud-Afriko. Ĝi komence iras norden krutaj valoj kaj ĉirkaŭaĵoj de la montaro Drakensbergo de la provinco Mpumalanga, antaŭ ol ĝi eniras en la ebenaĵon Veld de la provinco Limpopo. Siajn fontajn originojn la rivero havas en alteco de ĉirkaŭ 2000 metroj super la marnivelo en la konservejo Hartebeesvlakte, norde de la pasejo Long Tom.

Etimologio[redakti | redakti fonton]

La vorto Blyde signifas "gaja", "ĝoja" aŭ "feliĉa" [2] en la afrikansa. La rivero ricevis tiun nomon en 1844 kiam la esploristo Andries Hendrik Potgieter kaj aliaj revenis sekure de la golfo de Maputo al la resto de la akompanaj esploristoj kiuj ilin estis konsiderintaj mortintoj. La nomo Motlatse supozeble pli malnovas ol la nomo Blyde, kaj signifas "riveron, kiu estas ĉiam plena" en la dialekto de SePulana de la peda lingvo.

Referencoj[redakti | redakti fonton]