Kontreo
El Vikipedio
La esprimo "kontrea" venas de la Angla vorto "country" [kontri] (= lando, ankaŭ kamparo [countryside]). Ĝi nomas (precipe muzik-) artan stilon devenantan el la ebenaĵoj kaj montoj de centra Nord-Ameriko, la iama "Sovaĝa Okcidento".
Karakterizas tiun muzikon fortaj ritmoj, uzo de violono, gitaro, banĝo kaj kontrabaso, kaj romantikaj tekstoj, kiuj foje komentas aktualaĵojn (eĉ se banalajn).
Gravaj artistoj de kontreo:
- Johnny Cash
- Dolly Parton
- Chet Atkins
- LeAnn Rimes
- Dixie Chicks
- Loretta Lynn
- Hank Williams
- La Statler Fratoj
Vidu ankaŭ:

