Sklaveco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Sklavo estas homo sen personaj aŭ civilaj rajtoj, apartenanta kiel objekto al alia homo, kiu lin aĉetis aŭ kaptis en milito. Ili formis gravan socian tavolon en la antikvo, poste parte en la koloniaj landoj.

Sklavo en Brazilo.

Sklaveco estas stato de sklavo, elformiĝanta post la prakomunumo kun apero de la agrikulturo kaj bestobredado. Dum tiu epoko sklavo estis tute posedaĵo de sia superulo, kiu decidis pri lia sorto.

Historio[redakti | redakti fonton]

La sklavoj estis ĉefe militkaptitoj, kiujn oni poste vendis sur bazaroj aŭ simple sklavigis ilin. Ili laboris komence ĉedome kiel helpantoj kaj en la metiejoj. Ili laboris en la grandaj konstruaĵoj kiel ĉe konstruado de piramidoj, irigaciaj kanaloj. (Kelkaj opinias, ke tiuj laboristoj estis servutuloj, duonsklavoj.)

Tiu socia statuso ekzistis diversskale ĉe preskaŭ ĉiuj la civilizacioj de antikveco, de Ĉinio ĝis Romia imperio (kie ili estis aparte multaj) pasante tra Hindio kaj Persa imperio.

La subpremo de la sklavoj kondukis kelkfoje al ribeloj, el kiuj la plej fama estis la sklavribelo de Spartako (73-71 a.K.). Tiuj ribeloj estis ĉiam venkitaj far la pli bone organizitaj kaj ekipitaj potenculoj.

Kiam en milito malnovaj Slavoj kaptis malamiksoldaton tiam lin prenis al sklaveco. Por ke klaru lia socia pozicio oni tondis liajn harojn. Kiam liaj haroj plenkreskis li povis hejmiĝi en tribo aŭ foriri.[1]

La vera sklaveco malfortiĝis dum ekapero de feŭdismo, sed restis heredaĵoj de ĝi (servuteco).

La sklaveco reviviĝis pro la koloniado de Ameriko. La koloniistoj volis laborigi fortajn, kaj malmultekostajn laboristojn sur la bienegoj, en la minoj de la novaj teritorioj. Tiel ili ekigis la sklavkomercon en la komenco de la 16-a jarcento.

Sklavtransporta karavano en Afriko en la 19-a jarcento

La sklavkomerco tuŝis ĉefe la afrikajn nigrulojn. Oni kalkulas nombrojn de 15 milionoj da afrikaj sklavoj (onidire 80 % mortis dumvoje) ĝis la komenco de la 19-a jarcento, kiuj estis transportitaj per simplaj aŭ speciale ekipitaj sklavoŝipoj en Amerikon.

Komence de la 19-a jarcento la sklaveco estis baro antaŭ la evoluo de kapitalismo; tiel ekis la movado de aboliciismo. La sklavecon forviŝis Unuiĝinta Reĝlando en 1807 (en la Brita imperio nur en 1833), Francio en 1816 (en la kolonioj je la 27-a de aprilo 1848). En Usono oni liberigis la sklavojn en plimulto de la ŝtatoj en la 1860-aj jaroj, kiel rezulto de la Usona Enlanda Milito 18611865.

Sklavaj laboristoj en orienta Afriko

La lasta ŝtato, kiu nuligis sklavecon, estis Maŭritanio, kiu konservis ĝin ĝis 1980.

Sklaveco laŭ landoj kaj regnoj[redakti | redakti fonton]

Antikva Egiptio[redakti | redakti fonton]

En antikva Egiptio vera sklaveco ne ludis gravan rolon. Ekzemple la egiptaj piramidoj estis konstruitaj de pagitaj laboristoj, kiuj pro la nobla celo de sia laboro estis respektataj homoj. Eble ili ne havis la rajton libere elekti sian laboron, do estis servutuloj.

Herodoto en sia dua volumo pri historio raportas, ke faraono Ĥufu, kiun li prezentas kiel kruelulon, devigis ĉiujn regnanojn labori pri piramid-konstruado, po tri monatojn. Ĉiu tia alterno konsistis el 100.000 homoj. Se tiu raporto estas vera, efektive temis pri servuteco. Oni supozas, ke la nombro 100.000 estis simbola, kaj ke vere estis malpli da laboristoj[2].

Antikva Grekio[redakti | redakti fonton]

En antikva Grekio, kulture evoluinta, sklaveco estis grava elemento de socio. Iuj eĉ opinias, ke nur la ekzisto de sklavoj donis al la reganta klaso la libero okupiĝi pri arto kaj filozofio aŭ pri kreado de efika armeo[3].

Oni taksis, ke en −435 la urbo-ŝtato (polis) Ateno havis inter 250.000 kaj 300.000 loĝantojn, el kiuj 100.000 estis sklavoj[4]. Sklavoj laboris ne nur en hejmoj (inter unu kaj 20 en ĉiu bonklasa hejmo) kaj agrokulturo, sed ankaŭ en minejoj (pri fero kaj arĝento). La homeraj eposoj Iliado kaj Odiseado priskribas la kaptadon de sklavoj dum milito; poste aldoniĝis sklavkomerco kun alilandaj komercistoj.[5]

En Sparto la sklavoj (helotoj) ludis pli gravan nombran rolon; laŭ taksoj iam estis 20 sklavoj por ĉiu sparta civitano[3]. Sklavoj servis precipe en agrokulturo kaj kiel soldatoj. Pro tio necesis severa administra strukturo por eviti ribelojn. Mezume la kondiĉoj de sklavo en Sparto estis pli malbonaj ol en Ateno[3].

Pri la socia sinteno al sklaveco komparu la eldiron de Aristotelo sube.

Romio[redakti | redakti fonton]

Ĝis la 2-a jarcento a.K. en Romio ekzistis sklavigo pro ŝuldoj; ŝukdanto devis labori por la kreditanto. Pro multiĝo de militkaptitoj ekestis abundo da militsklavoj, kaj la ŝuldsklavigo estis nuligita. Plia fonto de sklavoj estis, ke kelkaj krimoj estis puneblaj per sklaveco.

Sklavoj laboris en ĉiuj branĉoj de la ekonomio. Ĉar la greka lingvo estis simbolo de klereco, grekaj sklavoj foje estis ŝatataj kiel instruistoj.

Laŭ romia juro la idoj de sklavoj heredis la sklavecon. Sklavoj ne havis personajn rajtojn, sed mastroj povis permesi al ili posedon de personaj havaĵoj (peculium). Per kolektita havaĵo sklavo povis mem aĉeti sian liberon (manumissio) kaj tiel akiris plenajn rajtojn de civitano. Li plu devis labori por sia mastro kaj eĉ ĉe sia liberigo devis fari kontrakton pri tio, sed la mastro ne plu havis plenajn rajtojn, ekzemple lin mortigi. Tian dependecon havis ankaŭ multajn romianoj, kiuj neniam estis sklavoj. Filoj de liberigitaj sklavoj estis plenrajtaj civitanoj. Tiel la liberigo de sklavoj, ofte promesita kaj praktikata por certigi ilian lojalecon, tre kreskigis la nombron de civitanoj.

Ĉar sklavo ne povis esti soldato, okazis, ke liberulo ŝajnigis sin sklavo por eviti armeservadon.

La triangula komerco (Eŭropo - Afriko - Ameriko)[redakti | redakti fonton]

Dum tri jarcentoj okazis vendado de homoj, viroj, virinoj, infanoj, perforta ellandigo de ili el Afriko ĉefe al Ameriko. Tion organizis ŝipkompanioj el Eŭropo. Ĉar afrikanoj ne okupis la marbordojn, estis facile por la alvenintoj konstrui havenojn. Afrikaj reĝoj kunlaboris kun sklavistoj per vendado de siaj militkaptitoj, kelkaj eĉ kaptis homojn de najbaraj etnoj por vendi ilin. Laŭ diversaj fontoj oni atingas la suman nombron de cent milionoj da sklavoj ellandigitaj dum 3 jarcentoj. Sklavigo estis komerca bezono: eŭropanoj bezonis laborfortojn en Ameriko.

La ĉefaj memorlokoj pri tiu triangula komerco estas Ouidah en Benino kaj insulo Gorée en Senegalo.

Nuntempa situacio[redakti | redakti fonton]

Kvankam la sklaveco oficiale estis malpermesita en la 19-a jarcento en plimulto de la landoj, la sklaveco pluvivis kiel servuto, trudlaboro (Sovetunio, Nazia Germanio) aŭ laborigo de infanoj (infana sklaveco en Azio) kaj seksa sklaveco en la 20-a kaj 21-a jarcentoj. Ofte laboristoj estas kvazaŭsklavigitaj pro ŝuldoj (inside kaj false aranĝitaj intence de la mastroj) en BraziloNepalo (kie ŝuldoj povas estis "elaĉetitaj" de aliaj bienistoj, tiel fakte "aĉetantaj" la laboristojn).

Sociologio de Sklaveco[redakti | redakti fonton]

Aristotelo diris ke estas homoj, kiuj naskiĝis por esti liberaj, kaj homoj, kiuj nature naskiĝis por esti sklavoj. Ĝenerale, oni pensas ke en sklavismaj socioj, estus du grupoj klare definitaj: la sklavaro kaj la liberularo, sed tio ne estas tute vero. Unue, la liberaj homoj ne estas ĉiam sinjoroj, kaj dividiĝis en multaj klasoj, estas ceramistoj, agrikulturistoj, sacerdotoj, nobeluloj, artistoj, vendistoj, ktp. kaj ankaŭ la sklavoj ne estas samaj. Tiu nesamecoj de sklavoj ne estas akcidenta, sed tute necesa por ke la sistemo funkciu, se ĉiuj el ili havus la saman statuson, ili unuiĝus kaj ribelus.

En klasika romia sklavismo estis multaj tipoj de sklavoj: servi, vernae, ancillae (tiuj nur virinoj), ktp. kun rajtoj kaj funkcioj malsamaj. Kelkaj el ili estas preskaŭ liberaj kaj eĉ potencaj, la provincestro de Egipto kaj la estro de financoj de la imperio, ekzemple, estis "sklavoj" de imperiestro, kiu povis ilin mortpuni sen juĝo, sed ili mem havis palacojn kaj sklavojn kaj potencon sur liberaj homoj.

En brazila sklaveco, ankaŭ estis malsamaj tipoj de sklavoj por ke ili ne kuniĝu. Estis la "boçais", nigruloj kiuj venis rekte el Afriko, kiuj faris la plej pezajn laborojn kaj ricevis la plej fortaj punoj, kiuj ĝenerale survivis nur kvin jarojn. Estis la "crioulos", nigruloj kaj mulatoj kiuj naskiĝis en Brazilo kaj parolis la portugalan lingvon, kiuj suferis malpli kruelajn perfortojn. Estis la "mucamas", similaj al romiaj ancillae, ĉiam virinoj, kiuj helpis en hejmajn laborojn. Estis ankaŭ la "negros de ganho", kiuj estis preskaŭ liberaj, loĝis en siaj propraj hejmoj, kaj devis nur pagi kotizon al sia sinjoro. La "crioulos" ofte perfortis kaj denuncis la "boçais", la "mucamas" estis la ligo inter la sinjoro kaj la sklavoj. Kiam sklavo volis peti ion al sinjoro, li unue kontaktiĝis al "mucama", kiu ripetis tion al sinjoro.

Krom la nigruloj, ankaŭ estis indiĝenaj sklavoj en Brazilo, kiuj estis leĝaj aŭ kontraŭlegaj. Se ili estis kontraŭleĝaj, ili rapide mortis, ĉar siaj sinjoroj ne volis ke oficistoj de la reĝo trovus ilin kaj monpunus la sinjoron. Se ili estis laŭleĝajn, apartenis al ŝtato kaj estis luitaj dum unu jaro kaj ŝtata funkciulo (ĝenerale pastro) kontrolis se oni ne tro perfortis ilin.

Finfine, estis en Brazilo eŭropdevenaj kaj azidevenaj kvazaŭsklavoj pro ŝuldoj post 1824. Tiuj "kvazaŭsklavoj" estis eŭropanoj, ĉinoj kaj japanoj, ĉefe germanoj kaj italoj. Kiuj oficiale estis "liberaj" homoj, kiujn oni ne povis, ekzemple, bati aŭ disigi de sia familio, sed kiuj ne ricevis monon pro sia laboro kaj ne havis liberecon por eliri bienojn.

Krom malsamo laŭ "tipo", sklavoj ankaŭ estis malsamaj laŭ "raso" aŭ deveno, tio helpis la hegemonion de sinjoroj, ĉar ofte, oni miksis sklavojn devenajn el malamikaj etnoj. En Brazilo oni ofte miksis indiĝenojn kaj nigrulojn, islamanojn kaj politeistojn, germanojn kaj polojn. Ĝenerale, pro etnocentrismo, unu etno rigardis sin supera al aliaj kaj ne volis kunligiĝi al siaj "malsuperuloj" kontraŭ siaj sinjoroj, kiuj, eĉ se ne estas vere "superaj", almenaŭ, laŭ ili, estis pli similaj al ili mem, kaj "fatale" rekonu la maljustecon sklavigi "superajn" homojn kune kun "malsuperaj". Tiu penso okazis fakte al sklavoj de afrikaj etnoj haŭsa kaj malia, kiuj ribelis ne por fini la sklavecon, sed por ke oni agnosku ilin kiel superajn al aliaj nigruloj, kaj okazis ankaŭ al germanoj, kiuj ĉiam helpis al siaj sinjoroj subpremon al poloj.

Sekve oni povas rigardi ke sklavisma socio estas profunde dividita kaj la ideo de igaleco ne povas ekzisti en ĝi sen detrui ĝin.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Giulio Rosati: Novalvenulino (en haremo

Proverbo[redakti | redakti fonton]

Ekzistas pluraj proverboj pri sklaveco en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[6]:

  • Citaĵo
     Al sklavo mon' ne estas savo, li ĉiam restas sklavo. 
  • Citaĵo
     Pli feliĉa sinjoro sen havo, ol riĉulo sed sklavo. 
  • Citaĵo
     Sub tero sklavo kaj sinjoro ne diferencas per valoro. 

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Rodná cesta
  2. Franz Löhner; Teresa (Zubi) Zuberbühler. Building the great pyramid How many workers are necessary to build Khufu's pyramid? {{germane, angle}} (HTML). Alirita 2012-12-15.
  3. 3,0 3,1 3,2 Ursula Cliff (2009). Slavery in Ancient Greece {{angle}} (HTML). Alirita 2012-12-15.
  4. (2007) The Cambridge Economic History of the Greco-Roman World. Cambridge University Press. 
  5. Laŭ la Grekoj sklaveco estis institucio “naturjura”; por la romianoj, male, la homo ne estis sklavo pro natura leĝo, sed tia li povis fariĝi se la ŝtataj leĝo tion altrudus. Pro tio la sklavo en Romo povis esti liberigita kaj akiri la roman civitanecon.
  6. Lernu!

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]