La Kabano de Onklo Tom

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo


La Kabano de Onklo Tom; aŭ, Vivo Inter la Humiluloj (en:Uncle Tom's Cabin; or, Life Among the Lowly) estas romano de Usonana aŭtorino Harriet Beecher Stowe kiu traktas sklavecon kiel centra temo. Stowe, naskita en Konektikuto, estis instruisto ĉe la Hartford Female Academy kaj aktiva aboliciisto. Oni kredas, ke la romano havis profundan efikon sur la vidpunkto pri sklavismo en la Nordo. Unue eldonita la 20-an de marto 1852, la rakonto fokusiĝas sur la historio de Onklo Tom, longadaŭre suferanta nigrula sklavo, la centra figuroo ĉirkaŭ kies vivo la aliaj fikciuloj — kaj kamaradaj sklavoj, kaj sklav-posedantoj — rotacias. La romano bildigas la malmolan realecon de sklaveco, montrante ankaŭ, ke Kristana amo kaj fido povas superforti eĉ ion tiel malbonan kiel la sklavigon de sameculaj homaj estaĵoj.

La Kabano de Onklo Tom estis la plej furora romano de la 19-a jarcento (kaj post la Biblio la due plej furora libro de tiu jarcento)[1] kaj gajnas krediton por helpi fueli kampanjon aboliciistan dum la 1850-oj. Dum la unua jaro post ĝia eldono, 300,000 ekzempleroj de la libro vendiĝis. La efiko de la libro tiel grandis, ke oni ofte citas Abraham Lincoln esti deklarinta, kiam li renkontis Stowe-on ĉe la komenco de la Usona Enlanda Milito, Do vi estas la virineto kiu verkis la libron kiu faris ĉi tiun grandan militon![2]

La libro ankaŭ kreis kaj divastigis kelkajn ordinarajn stereotipojn pri Afriko-Usonanoj, multaj el kiuj daŭras ĝis hodiaŭ. Tiuj inkluzivas la amema, malpal-haŭta "mammy"; la stereotipo "Pickaninny" pri nigrulaj infanoj; kaj la Onklo Tom-o, obeema, longe suferanta servanto fidema al sia blankula mastro aŭ mastrino. Dum la lastaj jaroj, la negativaj asociaĵoj je La Kabano de Onklo Tom multgrade superombras la historian efikon de la libro.

Unia Generalo kaj politikisto James Baird Weaver diris, ke la libro persvadis lin aktivigi sin en la abolociista movado.

Originoj[redakti | redakti fonton]

Stowe verkis la romanon kiel feliĉe notita respondo al la leĝigo en 1850 de la dua Akto pri Fuĝantaj Sklavoj, punonta tiujn kiuj helpis fuĝantajn sklavojn, kaj malpliigis la rajtojn de fuĝantoj kaj de liberigitaj sklavoj.

Iuj historiistoj kredas, ke Stowe-on inspiris la aŭtobiografion de Josiah Henson, sklavo kiu loĝis kaj laboris sur 3,700-akrea bienego de tobako en Merilando apartenanta al Isaac Riley.[3] Henson estis unu el la unuaj eskapintaj sklavoj en Usono kiu verkis memoraĵon, kaj Harriet Beecher Stowe evidente agnoskis, ke la verkaĵoj de Henson inspiris sian La Kabano de Onklo Tom. Kiam la libro de Stowe famiĝis, Henson reeldonigis siajn memoraĵojn kiel La Memoraĵoj de Onklo Tom kaj vaste veturadis en Usono kaj Eŭropo.[4]

Antaŭ la Enlanda Milito, Harriet Beecher Stowe kaj ŝia edzo loĝis en Cincinnati (Ohio), tuj trans la rivero Ohio de la sklavisma ŝtato, Kentukio. En Cincinnati la Subtera Relvojo (en:Underground Railroad) havis lokajn aboliciistajn subtenantojn kaj aktivis en la klopodoj helpi fuĝantajn sklavojn eskape vojantajn de la Sudo. Stowe amasigis grandan kvanton da esploraĵo de perbuŝaj kaj verkitaj fontoj, kiun ŝi enplektis kiel rakont-materialo por la romano. Ŝi faris nur mallongajn vizitojn al Kentukio kaj neniam vizitis sklavisman bienon.

Eldonado[redakti | redakti fonton]

La Kabano de Onklo Tom unue eldoniĝis kiel 40-semajna felietonaro, La Kabano de Onklo Tom; aŭ, Vivo Inter la Malaltuloj en la National Era, aboluciista periodaĵo (aŭ pli precize, periodaĵo de Libera Tero), komenciĝante en la numero de la 5-a de junio 1851. Oni eldonis ĝin libroforme la 20-an de marto 1852.

Dum la unua jaro ekde la eldono de la libro, vendiĝis 300,000 ekzempleroj de La Kabano de Onklo Tom. La libro iamfine fariĝis la plej bone vendata romano en la mondo dum la 19-a jarcento (kaj la due plej bone vendata libro post la Biblio). Oni tradukis ĝin en ĉiujn gravajn lingvojn.[5]

Ĉar la kopirajtaj leĝoj tiutempaj ne metis limojn al porscenejaj dramigoj de fikciaj verkoj, scenejaj teatraĵoj, baldaŭ konataj kiel Tomaj montraĵoj, komencis aperi dum la periodo kiam la originala verko de Stowe ankoraŭ eldoniĝadis felietone.

Monda reago[redakti | redakti fonton]

Laŭ la filo de Stowe, kiam Lincoln renkontis ŝin en 1862, li komentis kun briletantaj okuloj, Do vi estas la virineto kiu verkis la libron kiu faris tiun ĉi grandan militon![2] Historiistoj restas sendecidaj, ĉu Lincoln vere diris tiun linion kaj en letero kiun Stowe skribis al sia edzo kelkajn horojn post kiam ŝi renkontis Lincoln-on, kaj nenian mencion ŝi faris pri tiu komento. [6] De tiam multaj verkistoj atribuas al tiu romano fokusigon de Nordula kolero al la maljustaĵoj de sklavismo kaj al la Leĝo pri Fuĝantaj Sklavoj.[7]

Tamen, La Kabano de Onklo Tom ekcitis pli grandan intereson en Anglio ol en Usono mem. La unua Londona eldon aperis en majo 1852, kaj vendiĝis pli ol miliono da ekzempleroj, multe pli ol en Usono. Multo el tiu interesiĝo ŝuldiĝas al brita antipatio al Usono. Kiel klarigis unu elstara verkisto, La malbonaj pasioj, kiujn Onklo Tom feliĉigis en Anglio ne estis malamo, nek venĝo (pro sklavismo), sed nacia ĵaluzeco kaj nacia vanteco. Ni jam longe iritiĝas sub la orgojlo de Usono — lacigas nin aŭdi ŝin fanfaroni, ke ŝi estas la plej libera kaj plej klera lando kiun iam ajn vidis la mondo. Nia klerikularo abomenas ŝian volontulan sistemon — niaj Tory-oj malamas ŝiajn demokratojn — niaj Whig-oj malamas ŝiajn parvenuojn — niaj Radikaloj malamas ŝian procesemon, ŝian maldecan insolenton, kaj ŝian ambicion. Ĉiuj partioj aklamas s-rnon Stowe kiel ribelanton kontraŭ la malamiko. [8] Charles Francis Adams, la Usona ministro al Britio dum la milito, poste argumentis, ke La Kabano de Onklo Tom; aŭ Vivo Inter la Humiluloj, eldonita en 1852, faris, grandparte pro feliĉaj hazardaj cirkonstancoj, pli tujan, konsiderindan kaj dramecan influon ol ajne alia libro iam eldonita.[9]

La Kabano de Onklo Tom ricevas krediton por helpi kontraŭsklavismajn klopodojn ĉirkaŭ la mondo. Ekzemple, Alamayahu Tana trandukis la romanon en la amharan ĉirkaŭ 1930, por subteni etiopajn klopodojn meti finon al sklaveco en tiu lando.[10]

La libro ankaŭ estis la unua Usona romano tradukita ĉinen, fare de la ĉina tradukisto Lin Shu.

Intriga resumo[redakti | redakti fonton]

Averto: Tio, kio sekvas, montras detalojn de la intrigo de la rakonto.

Tom posedata de George Shelby[redakti | redakti fonton]

La romano malfermiĝas ĉe tio, ke Kentukia bienisto nomita Arthur Shelby estas perdonta sian bienon, pro amasaj ŝuldoj. Eĉ kvankam li kaj lia edzino, (Emily Shelby) kredas havi bonvoleman rilaton kun siaj sklavoj, Shelby decidas akiri la bezonatan monon per tio, vendi du siajn sklavojn — Onklo Tom, mezaĝa viro kun edzino kaj infanoj, kaj Harry, la filo de la ĉambristino Eliza —; al sklavkomercisto. Emily Shelby malamas fari tion ĉar ŝi jam antaŭe promesis al la ĉambristino, ke ties infano neniam vendiĝos; la filo de Emily, George Shelby, malamas vidi foriron de Tom, ĉar li konsideras la sklavon sia amiko.

Eliza kaj Harry eskapas[redakti | redakti fonton]

Kiam Eliza hazardaŭdas g-rojn Shelby diskutantaj tion, ke s-ro Shelby jam vendis Tom-on kaj Harry-on al la sklavkomercisto Haley, Eliza decidegas forkuri por savi sin filon. Ŝin pelas al tiu decido ne ia fizika krueleco farita de sia mastro aŭ mastrino, sed la patrina timo perdi sian solan infanon (ŝi jam perdis du infanojn de misnasko). Ŝi ekfuĝas dum la nokto, lasante apologian noton al siaj posedantoj.

Tom "Vendiĝas riverbuŝen"[11][redakti | redakti fonton]

Dum ĉio tio okazadas, Onklo Tom vendiĝas kaj la sklavkomercisto prenas lin laŭ la rivero Misisipio river-buŝen al sklav-bazaro. Sur la boato Tom renkontas kaj amikiĝas kun juna blankula knabino nomita Eva. Kiam Eva falas en la riveron, Tom ŝin savas. Dankeme, la patro de Eva, Augustine St. Clare, aĉetas Tom-on de Haley kaj prenas lin kun sia familio al sia hejmo en Nov-Orleano. Tom kaj Eva komencas rilatiĝadi unu kun la alia laŭ tre speciala maniero, partoprenante profundan Kristanan fidon inter si.

George, Eliza kaj Harry eskapas[redakti | redakti fonton]

Dum Eliza kaj ŝia edzo George Harris klopodas atingi Kanadon, ilin enanguligis Loker kaj ties viroj, provokante tion, ke George pafas Loker-on. Ĉagrenite, ke Loker eble mortos, Eliza persvadas George-on kaj la Kvakeroj porti la sklavĉasiston al proksima kvakera setlejo por kuracado.

Tom posedata de Augustine St. Clare[redakti | redakti fonton]

Denove en Nev-Orleano, St. Clare debatas sklavecon kun sia kuzo Ophelia, kiu, ne kontraŭante sklavismon, estas profunde antaŭjuĝema kontraŭ nigruloj. St. Clare, siaflanke, ne antaŭjuĝemas kontraŭ nigruloj, sed akceptas sklavismon, ĉar li ne povas haltigi la enradikiĝintan sistemon. Klopodante montri al Ophelia, ke ŝiaj opinioj pri nigruloj malĝustas, St. Clare aĉetas Topsy-on, junan nigrulinon. St. Clare tiam petas de Ophelia, ke ŝi eduku Topsy-on.

Post ol Tom loĝas kun St. Clare jam du jarojn, Eva tre malsaniĝas. Mortonte, ŝi spertas vizion pri Paradizo, kiun ŝi dividas kun la homoj ĉirkaŭ si. Rezulte de ŝiaj morto kaj vizio, la aliaj figuroj rezolutiĝis ŝanĝi siajn vivojn; Ophelia mem promesas pli ami siajn sklavojn, Topsy diras, ke ŝi sin plibonigos, kaj St. Clare promesas liberigi Tom-on.

Tom vendiĝas al Simon Legree[redakti | redakti fonton]

Antaŭ ol St. Clare povos plenumi sian promeson, iu lin mortige ponardas, dum li intervenas batalon. Lia vidvino malplenumis la ĵuron de ŝia forpasinta edzo, kaj aŭksie vendas Tom-on al iu malica bienposedanto nomita Simon Legree. Legree (kiu ne estas indiĝena sudano, sed transplantita Yankee-o) prenas Tom-on al kampara Luiziano, kie Tom renkontas la aliajn sklavojn de Legree, inkluzive de Emmeline (kiun Legree aĉetis kiel amorosklavinon. Legree komencas malami Tom-on kiam Tom rifuzas obei ordonon de Legree vipi kamaradan sklavon. Tom ricevas severan bategadon, kaj Legree sin rezolutigas premfrakasi la fidon de Tom je Dio. Sed Tom rifuzas ĉesi legi sian Biblion kaj klopodadas kiel eble komfortigi la aliajn sklavojn. Ĉe la bienego, Tom renkontas Cassy-on, kiu estas la antaŭa amorosklavino de Legree. Cassy estas antaŭe apartigita disde siaj filo kaj filino kiam ili iĝis venditaj al malsamaj posedantoj. Kiam Cassy denove gravediĝis, ŝi mortigis la propran infanon por savi lin de la sama fatalo.

Ĉi-punkte, Tom Loker revenas al la historio. Loker ŝanĝiĝis rezulte de kuracado fare de kaj loĝado kun la Kvakeroj. Aldone, George, Eliza, kaj Harry atingas sian liberecon transirinte la landlimon en Kanadon. En Luiziano, Onklo Tom preskaŭ venkiĝas dum lia fido je Dio tiriĝas ĝislime de la ĉagrenaĵoj de la bienego. Sede, li spertas du viziojn, unu pri Jesuo, kaj unu pri Eva, kio renovigas lian rezolutecon resti fida al Kristo, eĉ ĝis morto. Li kuraĝigas Cassy-on, ke ŝi eskapu, kion ŝi faras, kunprenante Emmeline. Kiam Tom rifuzas informi Legree-on kien iris Cassy kaj Emmeline, la kruela mastro ordonas al siaj laborestroj mortigi Tom-on. Mortante, Tom pardonas la laborestrojn kiuj lin bategadis. Humiligite per la karaktero de la viro kiun ili mortigis, ambaŭ viroj dediĉas sin fariĝi Kristanoj. George Shelby (filo de Arthur Shelby) alvenas kun mono per kiu aĉeti liberecon por Tom, sed jam estas tro malfrue.

Fina sekcio[redakti | redakti fonton]

Boate veturante al libereco, Cassy kaj Emmeline renkontas la fratinon de George Harris kaj ili kunveturas kun ŝi al Kanado. Tien atinginte, Cassy malkovras, ke Eliza estas ŝia jam delonge perdita filino. Nun ke la familio denove kunas, ili veturas Francion kaj iamfine Liberion, la Afrika lando kreita por ekssklavoj el Usono. Tie ankaŭ la delonge perdita filo de Cassy renkontos ilin. George Selby reiras al la bieno en Kentukio. Post la morto de sia patro, li liberigas ĉiujn sklavojn honore al la ofero de Tom. Antaŭ ol la sklavoj foriras, George diras al ili, ke, ĉiam kiam ili rigardas la kabanon de Tom, ili memoru la oferon de Tom, kaj ties kredon je la vera signifo de Kristanismo.

Ĉefaj figuroj[redakti | redakti fonton]

Onklo Tom[redakti | redakti fonton]

Onklo Tom-on, la titolan karakteron, oni komence perceptis kiel longe suferantan kristanan sklavon. En lastatempaj jaroj lia nomo fariĝis mallaŭda epiteto por certaj Afrik-Usonanoj, ĉar oni lin mallaŭdas kiel obeeman sklavon kiu finfine puniĝas spite al sia lojaleco. Onklo Tom nun fariĝas reprezentanto pri tiuj Afrik-Usonanoj kiujn oni akuzas je kvizlingado al blankuloj, tiel fariĝantaj malbonaj rol-modeloj por nigrula socio. Ironie, Stowe klare celis bildigi Onklo Tom-on kiel laŭdindan personon. Tra la romano, neniel ajn lasante, ke oni lin ekspluatu, li insistas je siaj kredoj, kaj eĉ liaj malamikoj malgraŭvole lin admiras.

Eliza[redakti | redakti fonton]

Sklavino (persona servistino por s-rino Ŝelby), ŝi eskapas al Kanado kun sia kvinjaraĝa filo Harry post ol oni lin vendis al s-ro Harry. Ŝia edzo, George, iamfine trovas Eliza-n kaj Harry-on en Ohio, kaj elmigras kun ili Kanadon, poste Francion, kaj fine Liberion.

La fikciulon Eliza inspiris historio rakontita ĉe Lane Theological Seminary en Cincinnati fare de John Rankin al la edzo de Stowe, Calvin, profesoro ĉe la lernejo. Laŭ Rankin, en februaro 1838 juna sklavino eskapis trans la glaciiĝintan riveron Ohio al la urbeto Ripley kun sia infano en la brakoj kaj ripozis ĉe li dum ŝia veturo pli norden. (Hagedorn, pp. 135-39)

Eva[redakti | redakti fonton]

Eva, kies vera nomo estas Evangeline St. Clare, estas la filino de Augustine St. Clare. Eva envenas la rakonton kiam Onklo Tom veturadas per vaporŝipo al Nov-Orleano por esti vendata, kaj li savas la kvin- aŭ ses-jaraĝan knabinon de dronado. Eva petegas de sia patro aĉeti Tom-on, kiu tiam fariĝas la ĉefkoĉero ĉe la bienego de St. Clare. Tamen li pasigas la plejparton de sia tempo kun la anĝeleca Eva.

Eva konstante parolas pri amo kaj pardono, eĉ konvinkas la malmildan sklavinon Topsy, ke ŝi meritas amon. Ŝi eĉ sukcesas tuŝi la koron de sia onklino Ophelia, Iuj konsideras Eva-n la pratipo de la karaktera arĥitipo konata kiel Mary Sue.

Iamfine Eva malsaniĝas. Mortonte, ŝi donas po buklon de siaj haroj al ĉiu sklavo, dirante al ili, ke ili fariĝu kristanoj, ke ili povu vidi unu la alian en la Paradizo. Mortante, ŝi persvadas sian patron liberigi Tom-on, sed pro hazardaj cirkonstancoj la promeso neniam plenumiĝos.

Simon Legree[redakti | redakti fonton]

Kanajla kaj kruela sklavposedanto, laŭnaske nordano, kies nomo jam fariĝas sinonima al avaro. Estas la kristanismo de Tom, kio furiozigas lin.

Topsy[redakti | redakti fonton]

Vestaĉita juna sklavino de nekonata origino (ŝi pretendas, ke ŝi "nur kreskis" (el nenio) en:"just growed"). Originale malbona, malobeema knabino, ŝin transformis la amo de Eta Eva. Oni ofte rigardas Topsy-on la origino de la stereotipo pickanniny (nun mallaŭda) pri nigrulaj infanoj.[12]

La esprimo growed like Topsy (eo:kreskis kiel Topsy; poste grew like Topsy; nun iom arĥaika) transvenis en la anglan lingvon, origine kun la specifa signifo de neplanita kresko, poste foje nur enorma kresko. , citita verko

Aliaj figuroj[redakti | redakti fonton]

Arthur Shelby[redakti | redakti fonton]

La mastro de Tom en Kentukio, Shelby bildiĝas kiel bonkora sklavposedanto kaj stereotipa Sudana ĝentlemano. Kiam Shelby spertas financan krizon pro vetludaj ŝuldoj, li vendas Tom-on kaj Harry-on por savi sian bienegon.

Emily Shelby[redakti | redakti fonton]

La edzino de s-ro Shelby estas profunde religia virino kiu strebas esti bonkora kaj morala influo sur siaj sklavoj. Ŝi konsterniĝas kiam ŝia edzo negocas vendi siajn sklavojn al sklavkomercisto, aparte ĉar ŝi antaŭe promesis al Eliza, la patrino de Harry, ke tio ne okazos. Kiel virino, ŝi havis nenian laŭleĝan rimedon malebligi tion, ĉar la tuta propraĵaro apartenis al ŝia edzo.

George Shelby[redakti | redakti fonton]

Filo de Arthur kaj Emily. En la komenco de la romano li havas dek tri jarojn kaj instruas al Tom kiel legi. Li ĵuras trovi Tom-on kiam tiu estas vendata. Li iamfine faras tion, sed ne ĝis post jaroj kiam Tom estas jam mortanta. Inspirita de Tom la juna Shelby liberigas la sklavojn sur la bienego de sia mortinta patro.

Augustine St. Clare[redakti | redakti fonton]

La dua posedanto de Tom, patro de Eta Eva; el inter la sklavposedantoj en la romano, la plej simpatia karaktero. St. Clair konscias la malbonon en vendebleca sklavismo, sed ne sufiĉe pretas oferi la riĉecon, kiun ĝi al li alportas. Post la morto de sia filino li fariĝas pli religiema kaj komencas legi la biblion al Tom. La vortoj profunde penetras lian koron kaj sentigas lin, ke li proksimas al tio, kion antaŭe kredadis lia filino. Liaj bonaj intencoj finfine nenion rezultigas: ĉe lia morto, Tom kaj la aliaj sklavoj (krom Topsy sola) estas vendataj sur la aŭkcia bloko.

Kritikoj kaj stereotipoj[redakti | redakti fonton]

Kiam unue aperis La Kabano de Onklo Tom, ĝin prikritikis Sudanaj sklav-posedantoj kaj aliaj kiuj subtenis sklavismon (vidu la sekcion, Kontraŭ-Tom-a literaturo sube), kaj tiuj igis forbari la libron en la Sudo kiel kontraŭsklavisman propagandon. Dum pli lastaj jaroj, legantoj kritikas la libron pro tio, kion ili rigardas malrespektaj rasismaj priskriboj pri la nigrulaj karakteroj en la romano, aparte kiam temas pri la aspekto, elparolado, kaj kondutado de la karakteroj, kaj la pasiva naturo de Onklo Tom en tio, kiel li akceptas sian fatalon.

La kreo kaj uzado de ordinaraj stereotipoj pri Afrik-Usonanoj fare de la romano gravas, ĉar La Kabano de Onklo Tom vendiĝis po pli ol 300,000 ekzemplerojn dum la unua jaro, fariĝante la plej bone vendiĝema romano dum la 19-a jarcento. [13] Rezulte, la libro grave partoprenis la porĉiaman engravuradon de tiuj stereotipoj en la Usonan psiĥon.

Inter la negativaj stereotipoj en La kabano de Onklo Tom estas:

  • La "happy darky" (eo:gaja malhelulo) (en la pigra, senzorga figuro Sam);
  • La helhaŭta tragika mulato kiel seksumilo (en la figuroj Eliza, Cassy, kaj Emmeline);
  • La amema, malhelhaŭta virina mammy (en la figuro Mammy, kiu estas kuiristino ĉe la bienego de St. Clare).
  • La stereotipo Pickaninny pri nigrulaj infanoj (en la figuro Topsy);
  • La Onklo Tom, aŭ Afrik-Usonano kiu tro entuziasmas plaĉumi blankulojn (en la figuro Onklo Tom).

Multaj el la plej malbonaj elementoj de tiuj stereotipoj kreskis el la neaprobitaj Tom-aj montraĵoj (en:Tom shows) (vidu sube) kiuj komencis veturadi post la eldono de la romano kaj restis popularaj tra la fino de la 19-a jarcento. La moralan mesaĝon de Stowe ili dampis aŭ tute eliminis, prefere al farsa komedio. Legree ofte mankis en tiuj montraĵoj, kio kondukis al plia emfazo de la servemaĉo de Tom ol de la Kristeca sinteno kiun Stowe por li intencis. Ankaŭ Topsy grave transformiĝadis: Kvankam ŝi bildiĝas kiel malfajna, senkultura infano en la romano, ŝi tamen funkcias iome kiel konscienco por Ophelia, kaj subtile kritikas ties rasismajn sintenojn pri nigruloj. Fruaj scenejaj versioj de la romano foje retenis tiun karakterizaĵon, sed la plejmulto preferis bildigi Topsy-on kiel sovaĝa kaj mense misĉarnira, kreante la stereotipon pickaninny.

Aldone al tion, ke la libro stereotipigas nigrulojn, iuj kritikistoj substrekas tion, ke Stowe malmulte spertis de Suda vivo, kio kondukis ŝin krei malĝustajn priskribojn pri tiu regiono. Ekzemple, ŝi neniam enmarŝis Sudan bienegon. Tamen, Stowe ĉiam diris, ke ŝi bazis la karakterojn de sia romano sur historioj, kiujn al ŝi rakontis fuĝantaj sklavoj en Cincinnati (Ohio), kie Stowe loĝis. Raportiĝis ke, "Ŝi observis proprasperte kelkajn incidentojn kiuj stimulis ŝin verki [la] faman kontraŭsklavisman romanon. Okazaĵoj, kiujn ŝi observis ĉe la rivero Ohio, inkluzivante vidi disvendon de edzo kaj edzino apartaj, aldone al rakontoj kaj intervjuoj en la gazetoj kaj revuoj kontribuis materialon al la formiĝanta intrigo. [14]

Dum la lastaj kelkaj jardekoj tiuj negativaj asociaĵoj multgrade superombras la historian efikon de La Kabano de Onklo Tom. El historia vidpunkto, la libro estis viviga kontraŭsklavisma instrumento kiu helpis ŝanĝi publikan opinion en Usono kontraŭ sklavismon.

Kontraŭ-Tom-a literaturo[redakti | redakti fonton]

Responde al La Kabano de Onklo Tom, verkistoj en suda Usono komencis fari nombron da libroj por refuti la romanon de Stowe. Tiu tiel nomata kontraŭ-Tom-a (en:Anti-Tom) literaturo ĝenerale vidpunktis porsklavisme, argumentante, ke la malbonoj de sklavismo tiaj, kiaj ili bildiĝis en la libro de Stowe, estas troigitaj kaj malĝustaj. La romanoj en tiu ĝenro emis pritemi bonfaran blankulan patriarĥan mastron kaj ties puran edzinon, kiuj ambaŭ kune prezidas super infaneskajn sklavojn en bonvolema bienego de la grand-familia modo. La romanoj aŭ implicis, aŭ rekte asertis, la rasisman opinion, ke Afro-Usonanoj estas infan-similaj homoj nekapablaj praktiki sian vivo sen rekta kontrolado fare de blankuloj.

La du plej famaj kontraŭ-Tom-aj libroj estas The Sword and the Distaff fare de William Gilmore Simms kaj The Planter's Northern Bride fare de Caroline Lee Hentz; la dua aŭtoro iam estis intima amikino de ges-roj Stowe kiam tiuj du loĝis en Cincinnati. La libro de Simm eldoniĝis kelkajn monatojn post la romano de Stowe kaj ĝi entenas plurajn sekciojn kaj diskutojn kiuj klare disputas kontraŭ la libro de Stowe kaj ŝia opinio pri sklavismo. La romano de Hentz (1854), vaste legata en tiu tempo, sed nun plejparte forgesita, ofertas defendon de sklavismo per vidpunkto de nordana virino — filino de aboliciisto, eĉ — kiu edziniĝas al sudana sklavposedanto.

Dum la jardeko post la eldono de La Kabano de Onklo Tom kaj antaŭ la komenco de la Usona Enlanda Milito, inter dudek kaj tridek kontraŭ-Tom-aj libroj eldoniĝis. Inter tiuj romanoj estas du libroj nomitaj Uncle Tom's Cabin As It Is (unu fare de W.L. Smith kaj la alia fare de C.H. Wiley) kaj libro fare de John Pendleton Kennedy.

Hodiaŭ oni ĝenerale rigardas tiun kontraŭ-Tom-an literaturon kiel beletre senmerita porsklavisma propagando.

"Tom-aj montraĵoj"[redakti | redakti fonton]

afiŝo de 1886 por La Kabano de Onklo Tom de Stetson"

Pro la malstrikteco de la tiamaj leĝoj pri kopirajtoj, scenejaj dramoj bazitaj sur La Kabano de Onklo Tom"Tom-aj montraĵoj" — komencis aperi dum la romano ankoraŭ eldoniĝadis felietone. Tiuj dramoj ege diversis je ilia politika sinteno — iuj fide spegulis la sentimentalan kontraŭsklavisman politikon de Stowe, dum aliaj estis pli moderaj, aŭ eĉ por-sklavismaj. Laŭ Eric Lott almenaŭ tri milionoj da homoj spektis la teatraĵojn, dekoble pli ol aĉetis la libron dum la unua jaro. Iuj el tiuj montraĵoj esence estis menestrelaj montraĵoj loze bazitaj sur la romano; iliaj malfajne troigitaj karikaturoj pri nigruloj plu vivlongigis iujn stereotipojn uzitajn de Stowe.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Alilingvaj tradukoj[redakti | redakti fonton]

  • (finne) Setä Tuomon tupa fare de Aatto S.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. (angle) Enkonduko al Uncle Tom's Cabin Study Guide, kontrolita la 16-an de majo 2006.
  2. 2,0 2,1 (angle) Charles Edward Stowe, Harriet Beecher Stowe: The Story of Her Life (1911) p. 203.
  3. (angle) "Historic Uncle Tom's Cabin Saved" fare de Susan Logue, VOA News, la 12-an de januaro 2006. kontrolata la 6-an de majo 2006.
  4. (angle) "Historic Uncle Tom's Cabin Saved" fare de Susan Logue, VOA News, January 12, 2006. Kontrolata la 16-an de majo 2006.
  5. (angle) Introduction to Uncle Tom's Cabin Study Guide, kontrolata la 16-an de majo 2006.
  6. (angle) Uncle Tom's Cabin, enkonduko de Amanda Claybaugh, Barnes and Noble Classics, New York, 2003, paĝo xvii.
  7. (angle) Uncle Tom's Cabin, enkonduko fare de Amanda Claybaugh, Barnes and Noble Classics, New York, 2003, pago xvii.
  8. (angle) Nassau Senior, citita en Ephraim Douglass Adams, Great Britain and the American Civil War (1958) p: 33.
  9. (angle) Charles Francis Adams, Trans-Atlantic Historical Solidarity: Lectures Delivered before the University of Oxford in Easter and Trinity Terms, 1913. 1913. p. 79
  10. (angle) Richard Pankhurst, Economic History of Ethiopia (Addis Ababa: Haile Selassie I University Press, 1968), p. 122.
  11. vendiĝi riverbuŝen — en:to be sold down the river, kiu hodiaŭ signifas: esti trompita
  12. (angle) Jessie Carney Smith; Images of Blacks in American Culture: A Reference Guide to Information Sources Greenwood Press. 1988. Page 283.
  13. (angle) Enkonduko al Uncle Tom's Cabin Study Guide.
  14. (angle) University of Wisconsin-Milwaukee Library. Special collection page on traditions and interpretations of Uncle Tom's Cabin.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]