Parvenuo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
La Parvenuoj, Karikaturo de J. Forain

Parvenuo ( el la franca vorto parvenir „atingi ion“) estas persono de socie malalta origino, kiu subite atingis grandan riĉecon, altan rangon, sed ne la respondan kulturnivelon. Temas ofte pri membro de la unua generacio, kiu alvenis en la riĉan tavolon, sed lia/ŝia konduto, kono de konvencioj postrestis. Tiu persono estas ofte nomata pejorative kiel novriĉulo.

Socia grimpulo estas malavantaĝa termino, kiu nomas iun, kiu serĉas socian eminentecon per agresema, feŭda aŭ obeema konduto. La esprimo foje estas uzata kiel sinonimo al parvenuo, kaj povas esti uzata kiel insulto, sugestante malbonan etikon aŭ mallojalecon al la radikoj.