Meza angla lingvo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La meza angla lingvo estas la angla lingvo parolata de 1000 ĝis 1500, post la invado de Anglio fare Vilhelmo la Konkerinto en 1066 kaj antaŭ la invento de la presilo. Ĝi estis la lingvo de la kamparano kaj buĉisto, ne la lingvo de la reĝo kaj la kortegano, kiu parolis la francan. Ĝi estas la lingvo de Geoffrey Chaucer. Ĝia kodo de ISO 639 estas enm.

La angla antaŭ 1000 estis la anglosaksa lingvo. Post 1500 estas la epoko de la moderna angla lingvo.

Historio[redakti | redakti fonton]

1000[redakti | redakti fonton]

Syððan wæs geworden þæt he ferde þurh þa ceastre and þæt castel: godes rice prediciende and bodiende. and hi twelfe mid. And sume wif þe wæron gehælede of awyrgdum gastum: and untrumnessum: seo magdalenisce maria ofþære seofan deoflu uteodon: and iohanna chuzan wif herodes gerefan: and susanna and manega oðre þe him of hyra spedum þenedon;

- Luko 8.1-3

Kiam la vikingoj venkis Anglion, ili ankaŭ venkis nordan Francion kaj franciĝis (kiel en Anglio ili angliĝis). En 1066, estrita de Vilhelmo la Konkeranto, ĉi tiuj francigitaj vikingoj, la normanoj, atakis, venkis kaj regis Brition (kaj ankoraŭ regis nordan Francion). La lando fariĝis trilingva. La franca fariĝis la lingvo de reĝo kaj sinjoro, la latina la lingvo de pastro kaj profesoro, kaj la angla la lingvo de la popolo.

Tio profunde ŝanĝis la anglan.

Eĉ nun, post unu mil jaroj, la normana klasosistemo ankoraŭ estas videbla en la angla: la vortoj por vulgaraĵoj devenas de malnova angla: ekzemple, pig (porko), cow (bovino), dog (hundo) kaj house (domo).

La vortoj de aĵoj de la riĉulo kaj reganto, devenas el la mezepoka franca: ekzemple, pork (porkviando), beef (bovviando), court (kortego), judge (juĝisto), jury (ĵurio), parliament (parlamento), honor (honoro), courage (kuraĝo), rich (riĉa) kaj study (studo). Eĉ la vorto por la malriĉuloj devenis de la francoj: poor.

El la normana epoko devenis la triobla vortaro de la angla. Ekzemple, la angla havas tri vortojn signifantajn "reĝa": kingly de la malnova angla, royal de la franca kaj regal de la latina. Ĉiu portas diversan nuancon.

La malnova angla kingly enmensigas fabelan reĝon; la franca royal, la ampleksan paradon de mezepoko kortego; kaj la latina regal, la noblan mienon kaj manieron de reĝo, la reĝo abstrakta.

Ŝanĝo pli profunda okazis en la gramatiko. Iom post iom, la riĉularo kaj registaro reangliĝis. Sed la nova angla ne aspektas same kiel la malnova. La malnova angla, same kiel iu ajn bona hindeŭropana lingvo de sia tago, enhavas multe de gramatikaj finaĵoj. Sed en la buŝo de la francalingvano, la finaĵoj estis perditaj kaj forgesitaj, la angla rompita kaj kruda, uzante vortordon anstataŭ la ĝustajn finaĵojn. Lingvo malĝusta, sed ankoraŭ lingvo komprenebla, kaj antaŭ ĉio, lingvo simpligita. Kaj, ĉar la reangliĝanto havis riĉecon, potencon kaj altan rangon, lia angla lingvo ne estis mokita sed anstataŭ fariĝis la angla lingvo.

La lingvo ankaŭ simpliĝis ĉar dum la francaj jarcentoj, klerigita klaso mankis al anglalingvanoj, klaso kiu povis bremsi la rapidan, krudan ŝanĝon.

1300[redakti | redakti fonton]

Post la normanigado de la lingvo, la angla preskaŭ fariĝis moderna:

And it is don, aftirward Jesus made iourne bi cites & castelis prechende & euangelisende þe rewme of god, & twelue wiþ hym & summe wymmen þat weren helid of wicke spiritis & sicnesses, marie þat is clepid maudeleyn, of whom seuene deuelis wenten out & Jone þe wif off chusi procuratour of eroude, & susanne & manye oþere þat mynystreden to hym of her facultes

- Luko 8.1-3

En la jarcento XIV, la angla finfine fariĝis la lingvo de registaro. Ĉi tiu estas la jarcento de la granda poeto Chaucer.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]