Geoffrey Chaucer
| Geoffrey Chaucer | ||
|---|---|---|
|
Geoffrey Chaucer |
||
| Persona informo | ||
| Nomo | Geoffrey Chaucer | |
| Dato de naskiĝo | 1340 | |
| Loko de naskiĝo | Londono | |
| Dato de morto | 25-a de oktobro 1400 | |
| Loko de morto | Londono | |
| Okupo | ||
| Aĝo je morto | 60 | |
Geoffrey Chaucer [ĉose(r)] (naskiĝis en 1340 en Londono, mortis la 25-an de oktobro 1400 en Londono) estis brita poeto kaj verkisto
Li estis la ĉefa poeto de la meza angla lingvo (1100-1450). Lia majstra verko estis The Canterbury Tales ("La Rakontoj de Canterbury"). Li estis influita de Boccaccio kaj laŭvice influis Ŝekspiron.
Enhavo |
Biografio [redakti]
Lia patro - John Chaucer - estis vinkomercisto en Londono, sed servis ankaŭ la reĝon kaj partoprenis en antverpena armea ekspedicio de Eduardo la 3-a.
Li servis en 1357 ĉe grafino de Ulster, poste en 1359 batalis en Francio en la reĝa armeo kaj militkaptiĝis ĉe Reims. Oni pagliberigis kaj li estis kuriero inter Calais kaj Londono (post la paco).
Li edziĝis en ĉ. 1366 kun Philippa Roetot, en 1367 li estis dungita kiel kortega oficisto kaj ricevis jaran renton. Li agadis en 1368 en diplomatia servo, soldatservis en 1369 en Francio.
Lia unua poemo estis verkita je morto de edzino de la lancastera-a princo, Johano de Gaunt (Book of the Duchesse).
En 1374 li akiris propran loĝejon en Londono kaj oni nomumis lin havena inspektoro pri dogano, imposto de krudaj kaj tanitaj ledoj kaj lano.
Dum vojaĝoj en Italio, li konatiĝis kun verkoj de Dante, Petrarca kaj Boccaccio kaj ĉefe tiu laste tre impresis lin (Hous of Fame).
Oni akuzis lin en 1380 pri seksperforto kaj forrabo, sed li pruviĝis senkulpa. Li plu laboris en la havena doganofico kaj en 1382 kontrolis ankaŭ jam la vinon kaj aliajn produktojn. Li ekde 1386 ne plu laboris tie kaj translokiĝis al Greenwich.
La juna Rikardo la 2-a nomumis lin en julio de 1389 al prizorgisto de la reĝaj konstruaĵoj (ekz. Westminster-palaco, Tower). Dum lia dujara agado, oni plurfoje prirabis lin kaj unufoje batadis. Poste iĝis ĉef-arbaristo de reĝa ĉasejo kaj restis en tiu pozicio ĝis la morto.
Listo de verkoj [redakti]
Plej gravaj verkoj [redakti]
- Traduko de Roman de la Rose
- The Book of the Duchess
- The House of Fame
- Anelida and Arcite
- The Parliament of Fowls
- Traduko de Anicius Manlius Severinus Boethius: Consolation of Philosophy
- Troilus and Criseyde
- The Legend of Good Women
- Treatise on the Astrolabe
- The Canterbury Tales
Mallongaj poemoj [redakti]
- An ABC
- Chaucers Wordes unto Adam, His Owne Scriveyn
- The Complaint unto Pity
- The Complaint of Chaucer to his Purse
- The Complaint of Mars
- The Complaint of Venus
- A Complaint to His Lady
- The Former Age
- Fortune
- Gentilesse
- Lak of Stedfastnesse
- Lenvoy de Chaucer a Scogan
- Lenvoy de Chaucer a Bukton
- Proverbs
- To Rosemounde
- Truth
- Womanly Noblesse
En Esperanto aperis [redakti]
- Monaĥejestrino (tr. Edmond Privat, Esperanto, 1929, n-ro 1, p. 8-9)
- Chaucer plendas al sia malplena monujo, Angla antologio, Rotterdam 1957, tradukis William Auld.
- El La antaŭparolo de la virino el Bado, Angla antologio, Rotterdam 1957, tradukis William Auld.