House of Commons (Britio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉambro de komunumuloj, kaj ĝia fama horloĝoturo Big Ben

La House of Commons (Ĉambro de komunuloj), estas foje konata kiel Lower HouseLower Chamber (Suba ĉambro), aŭ oficiale The Honourable The Commons in Parliament Assembled (La honorindaj komunumuloj en parlamento amasigita). Ĝi estas la ĉefa, demokratie elektita, ĉambro de la brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Nordirlando).

Nuntempa konsisto[redakti | redakti fonton]

Nuntempe, la suba ĉambro konsistas el 650 parlementanoj, kiuj nomiĝas Members of parliament, elektitaj de 650 elektodistriktoj en Anglio, Kimrio, Skotlando kaj Nordirlando. Balotadoj okazas kvinjare, kaj preskaŭ ĉiuj plenaĝaj (almenaŭ 18-jaraĝaj) britoj rajtas voĉdoni.

Ordinare, la ĉefministro kaj siaj ministroj estas membroj de la suba ĉambro. La ministroj devas regule aperi en la ĉambro kaj respondi al demandoj de la parlamentanoj. Tamen, praktike, parlamentanoj organizas kaj voĉdonas rigore laŭ partio, kaj malofte kontraŭas la registaron.

Historio de la Komunumuloj[redakti | redakti fonton]

La angla parlamento originas de la Witan koncilioj de la 11-a jarcento, kiuj enhavis religiajn estrojn, potenculojn kaj reĝajn ministrojn. Saksaj reĝoj konsultis tiujn konciliojn. Ekde la 13-a jarcento, senditoj de grafujoj, urboj kaj municipoj ĉeestis la konsiliojn. Ekde la 14-a jarcento ekaperis du "ĉambroj" - unu enhavis senditojn kaj eknomiĝis la Commons (Komunumuloj); la alia enhavis religiajn estrojn (Lords spiritual, aŭ Lordoj spiritaj) kaj potenculojn (Lords temporal, aŭ Lordoj tempecaj), kaj eknomiĝis la Upper House (Supera ĉambro). La du ĉambroj unue amasiĝis en la halo Westminster en 1320.

Ĝis 19-a jarcento, balotado por la suba ĉambro estis korupta kaj malefika. Nur kelkaj viroj rajtis voĉdoni, kaj elektrodistriktaj randoj estis maljuste faritaj. Multaj elektrodistriktoj havis nur kelkajn balotrajthavantojn kaj estis subaĉeteblaj, kaj membroj de la suba ĉambro ofte dependas de iu lordo por sia membreco. Pro tio, la suba ĉambro estis malforta, kaj la supera ĉambro havis pli da influon en leĝfarado. En la 19-a jarcento komenciĝis grandaj reformoj kiuj finfine, post multaj leĝoj pri balotado kaj pri elektodistriktoj, fariĝis pli kaj pli memstaranta.

Ĉar parlamentanoj de la suba ĉambro ne plu dependis de la supera ĉambro post tiuj reformoj, ĝi fariĝis pli kaj pli postulema. Ĝi sukcesis limigi la povon de la Lordoj per la Parliament Acts 1911 kaj 1949 (Leĝoj pri parlamento) per kiuj la Lordoj ne plu rajtas malakcepti:

  • Financajn leĝproponojn kiuj estis akceptitaj de la Komunumuloj.
  • Aliajn leĝproponojn kiujn la Komunumuloj estis dufoje akceptintaj antaŭ almenaŭ dek du monatoj.

Virinoj unue rajtis kandidati por la Ĉambro de komunumuloj en 1918.

Notoj[redakti | redakti fonton]

  • Tiu ĉi artikolo estas bazita sur ĝia anglia versio.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]