Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La brita parlamento, la Parliament of the United Kingdom of Great Britain and Northern Ireland (Parlamento de la Unuiĝinta Reĝlando de Britujo kaj Nordirlando) estas la plej supera leĝfaranta estraro de Britio. Ĝi konsistis el la House of Commons (Ĉambro de komunumuloj, aŭ la Suba ĉambro) kaj la House of Lords (Ĉambro de lordoj, aŭ la Supera ĉambro), kiujn titole estris la brita reĝo, nuntempe Elizabeto la 2-a.

Ĝi troveblas en Londono, ĉe la palaco de Westminster, foje konata kiel Houses of Parliament (Ĉambroj de parlamento). Laŭ la neskribita konstitucio de Britio, la ĉefministro kaj registaro devas esti parlamentanoj, ordinare de la Komunumuloj, sed kelkfoje de la Lordoj.

Palaco de Westminster

Vidu ankaŭ:

Radikoj[redakti | redakti fonton]

Anglio[redakti | redakti fonton]

La angla parlamento originas de la Witan koncilioj de la 11-a jarcento, kiuj enhavis religiajn estrojn, potenculojn kaj reĝajn ministrojn. Saksaj reĝoj konsultis tiujn konciliojn. Ekde la 13-a jarcento, senditoj de grafujoj, urboj kaj municipoj ĉestis la konsiliojn. La Magna Carta (Granda ĉarto) de 1215 limitigis la reĝpovon kaj devigis la reĝon peti parlamenton antaŭ kolekti iujn ajn impostojn. Ekde la 14-a jarcento ekaperis du "domojn" - unu enhavis senditojn kaj eknomiĝis la Commons (Komunumuloj); la alia enhavis religiajn estrojn (Lords spiritual, aŭ Lordoj spiritaj) kaj potenculojn (Lords temporal, aŭ Lordoj tempecaj), kaj eknomiĝis la Upper House (Supera ĉambro). La du ĉambroj unue amasiĝis en la halo Westminster en 1320.

Skotlando[redakti | redakti fonton]

La skotlanda parlamento fondiĝis en la 13-a jarcento. Ĝi havis necertan povon ĝis la 15-a jarcento, kiam Jakobo la 1-a (Skotlando) revenis el malliberigo en Anglio dum 1424. Ekde tiam, parlamento kelkfoje grave kontraŭis la reĝon. En la 16-a jarcento, la nobeloj de ĉiuj grafujoj gajnis rajton elekti du senditojn. La parlamento komencis fari pli kaj pli da leĝoj. En la 17-a jarcento, religiaj membroj estis forigitaj. La reĝo Karlo la 1-a konstruigis parlamentejon, kiu estis kompletita en 1639. En 1707, la skotlanda parlamento unuiĝintis kun la angla per la Act of Union 1707 (Leĝo pri unuiĝo) kaj fondiĝis la Parlamento de Britujo.

Irlando[redakti | redakti fonton]

La irlanda parlamento oficiale fondiĝis en 1297 de Sir John de Wogan por reprezenti la popolon de la Lordujo de Irlando, bazita sur angla kaj normanda konvencioj, kaj la Magna Carta.

Tamen, en 1292, neoficiala loka asembleo kolektis 10,000 pundojn per impostoj, kio estis dek-kvinono de la moveblajoj de riĉuloj. La memstaraj gaelaj reĝoj neniam agnoskis la parlamenton, kiu malgajnis aŭtoritaton dum la 14-a kaj 15-a jarcentoj. En 1494, leĝiĝis Poynings' law (Leĝo de Sir Edward Poynings) kiu submetis irlandan parlamenton al angla parlamento. Religiaj malakordoj ĝenis la parlamenton kiu daŭris sube la angloj. En la 18-a jarcento, ĝi komencis pli kontraŭi la anglan parlamenton. En 1801, la irlanda parlamento finfine unuiĝintis kun la angla per la Act of Union 1800 (Leĝo pri unuiĝo) kaj fondiĝis la Parlamento de la Unuiginta Reglando de Britujo kaj Irlando.

En 1920, la Government of Ireland Act (Leĝo pri rego de Irlando) kreis du parlamentojn, de Nordirlando kaj Sudirlando. Sudirlando memstariĝis en 1922 kiel Respubliko de Irlando kaj en 1927, la cetera brita parlamento finfine eknomiĝas la Parlamento de la Unuiginta Reglando de Britujo kaj Nordirlando.