Francesco Petrarca

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Petrarca)
Saltu al: navigado, serĉo
Petrarch by Bargilla.jpg

Francesco PETRARCA [franĉesko petrarka] (naskiĝis la 20-an de julio 1304 en Arezzo, mortis la 18-an de julio 1374 en Arquà, Padova) estis itala poeto. Li verkis en la itala kaj latine. Same kiel Giovanni Boccaccio li estas fama reprezentanto de la Renesanco.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Parton de sia junaĝo li pasigis en Avignon, tiutempe la rezidejo de la papoj kaj li ekstudis - kiel estis familia tradicio - juron, unue en la universitato de Montpellier, poste en Bologna.

Post la morto de la patro en 1326, Petrarca reiris al Avignon, kie li ricevis la malaltajn ordinojn; depost tiam li sin dediĉis al studado pri la klasikaj lingvoj.

Je sankta vendredo 1327 li unuafoje ekvidis dum diservo la knabinon, kiun dum tuta la vivo en itallingvaj poemoj li prikantis kiel sian Laŭra.

Depost 1333 li multe vojaĝis tra Francio, Belgio kaj Germanio. Grandan impreson faris al li la montgrimpado sur la monton Ventoux, pri kiu li verkis faman leteron al sia amiko Francesco Dionigi. Tio ĉi estas konata kiel la plej frua literatura priskribo pri la beleco de l' naturo.

Kronita kiel poeto en Romo[redakti | redakti fonton]

Inter 1337-1353 li grandparte loĝis en Vaucluse apud Avignon. En 1340 kaj en Parizo kaj en Romo oni proponis al li kroni lin kiel poeton. Je pasko, la 8-an de aprilo 1341 sur Kapitolo en Romo li estis kronita poeto. De sia Latina epopeo Africa tiutempe pretis nur du aŭ tri libroj. Sian tutan vivon li plu laboris super tiu epopeo.

Plua vivhistorio[redakti | redakti fonton]

En 1347 li subtenis Cola de Rienzo ĉe ties provo ekkapti la potencon en Romo, cele al unuigo de Italio. Tio malsukcesis.

La subteno de la familio Colonna al li donis al li multan estimon kaj materialan bonstaton. Danke al sia fajna diplomatia senso, li ricevis multnombrajn komisiojn fare de la riĉaj ĉefnobeloj.

Post 1353 li daŭre loĝis en Italio, ofte ĉe la kortego de l' Visconti en Milano.

En 1371 li ekloĝis en Arquà apud Padua.

Graveco[redakti | redakti fonton]

Liaj meritoj por la formiĝanta humanismo estas apenaŭ mezureblaj: antaŭ sia 20-jariĝo ekzemple li jam estis kuniginta tri deklibrojn (decades) de Tito Livio; la malkovro de la leteroj de Cicerono estis kvazaŭ mejloŝtona.

Krom esti elstara diplomato, li arde flegis la literaturon.

Laŭ propra takso, lia agado kiel humanisto estis la plej grava: atestas pri tio lia menciita latina epopeo Africa kaj granda amaso da leteroj al multaj gravuloj kaj amikoj; krom pluraj aliaj verkoj.

Sed sian ĉefan literaturan senmortecon li akiris per sia nacilingva Kantolibro (Canzoniere).

Interesaĵo[redakti | redakti fonton]

Li estis la unua homo, kiu montgrimpis pro amuzado. La 26-an de marto 1336, li kaj lia frato grimpis je Mont Ventoux (1912 m) en la francia Provenco. Reveninte, li samtage surpaperigis la miraklan eventon kaj sendis al sia amiko Francesco Dionigi, kiu instruis ĉe la pariza universitato.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

en la Latina interalie:

  • De viris illustribus (biografioj, verk. 1338-53, eld. 1828-33)
  • De rebus memorandis
  • Africa (epopeo en 9 libroj, nefinita, verkita 1338-74, eld. 1496)
  • De vita solitaria (verk. 1346-66, eld. 1473)
  • De contemptu mundi (verk. 1347)
  • De sui ipsius et multorum ignorantia (verk. 1367-68)
  • Itinerarium breve de Ianua usque ad Ierusalem et Terram Sanctam
  • De remediis utriusque fortune (verk. 1354-66)
  • Rerum senilium liber
  • 60 Epistulae metricae (diversaj datoj)
  • Epistulae (24 libroj)

En la Itala:

  • Rerum vulgarium fragmenta (en posta tempo precipe nomita Canzoniere) (verk. 1336, eld. 1470)
  • Trionfi (verkita 1352-74, eld. 1470)

En Esperanto aperis[redakti | redakti fonton]

Esperanta tabulo memore al Petrarko, en Fontaine-de-Vaucluse, Francio
Esperanta tabulo memore al Petrarko, en Fontaine-de-Vaucluse, Francio
  • Dolĉa akvo, freŝa, klara <poemo>
  • Benataj estu tag', monato, jaro <poemo>
  • Ne am'? Do kio estas mia sento? <poemo>
  • Anĝelon vidis mi inter teruloj <poemo>
  • Ĉe rememor' pri ŝi, jam ĉiel-glora <poemo>
  • Min levis pens', kaj kiun mi sur tero <poemo> / [Trad. Luigi Minnaja, K. Kaloscay, Lajos Tàrkony].
  • En: Itala antologio, ekde la XIII-a ^gis la XIX-a jarcento / Hrsg.: Azzi, Giordano ; p.83 - 91 : ilustr.
    • Ne am'? Do kio estas...
    • Benataj estu...
    • Ĉe rememor' pri ŝi...
    • Min levis pens'... / Francesco Petrarca. - En: Tutmonda sonoro /Eld.: Kalocsay, Kálmá ; p.308 - 310, vol. 1/

Kaj rete legeblas la du unuaj kantoj de la "Canzoniere" ĉe:

http://www.angelfire.com/falcon/ramonrius/frpetrlit.htm

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]