William Auld

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
William Auld
William Auld.gif
Dato de naskiĝo 6-a de novembro 1924
Loko de naskiĝo Erith, Kent
Dato de morto 11-a de septembro 2006
Loko de morto Dolaro, Britio
Nacieco skoto
v  d  r
Information icon.svg

William AULD [ŭiljam old], foje esperantigita per Vilhelmo Oldo[1] [2], mortis la 11-an de septembro 2006 apud Dolaro), estis skota poeto en Esperanto.

Vivo[redakti | redakti fonton]

Profesie Auld estis instruisto pri angla literaturo kaj vicestro de liceo. Li loĝis en la skota urbeto Dolaro.

Malkovro de Esperanto[redakti | redakti fonton]

William Auld malkovris Esperanton dum sia 13-a jaro : tiam li estis skolto kaj estis la legado de skolta regularo en Esperanto kiu konigis al li la ekziston de tiu lingvo. Poste li ekzercis ĝin kun siaj amikoj John Francis kaj Reto Rossetti, kiuj kun John Dinwoodie, fariĝis kvaropo konata kiel la skota skolo de esperantlingva literaturo.

Li eklernis Esperanton en 1937, sed aktiviĝis nur en 1947.

Dua Monda Milito[redakti | redakti fonton]

De 1942 ĝis 1946, dungite en la brita flugarmeo, li partoprenis en la Dua Monda Milito, interalie kiel piloto. Lia milita sperto ege influis lian mondbildon. Unue li ekzercis en brita Rodezio (nun Zimbabvo) kaj en 1944, li estas unu el 50 kandidatoj por dungo kiel piloto ene de spiona aviadilo Spitfire. Ĝis la fino de la milito li spionadis kaj fotadis super Norda Afriko, Okcidenta Azio kaj Mezoriento, Grekio kaj Italio. Dum la fino de la milito, li laboris kelkatempe kiel provo-piloto por la aviadila armeo.

Verkoj[redakti | redakti fonton]

Verkistoj en Antverpeno: Georges Lagrange, Tibor Sekelj, Aldo de' Giorgi, William Auld kaj eldonisto Bruĉjo Casini.

Li ekverkis dum li estis dungita de armeo. Post sia reiro en Skotio post la milito en 1947, li eldonis poemon tradukitan el angla en la dua eldono de la nova revuo Esperanto en Skotlando. Li verkis plurjare por tiu ĉi periodaĵo simpla sed kun historia graveco, ĉar ĝi ekestis forumo por novaj aŭtoroj.

Auld redaktis plurajn revuojn, i.a. Esperanto en Skotlando (1949-1955), "Esperanto" de UEA (1955-1958, 1961-1962), Monda Kulturo (1962-1963), Norda Prismo (1968-1972), La Brita Esperantisto (1973-1999), Fonto (1980-1987). Kunlaboranto de Monato, kie li redaktis la rubrikon noveloj ĝis 1998.

Plurajn poemarojn verkis li, interalie estas lia ĉefa poemo, La infana raso (1956). Li tradukis poemojn, ekzemple poemojn el La Hobito ĉar la historion tradukis Christopher Gledhill. Li verkis ankaŭ kursojn.

Li ekpublikigis siajn verkojn el la revuo Literatura Mondo tuj antaŭ ties ĉeso en 1949. Literatura Mondo, tiam la plej grava revuo pri esperanta literaturo, ekaperis en 1922, kaj post halto pro milito, ĝi reaperis dum du jaroj.

William Auld ekkonigis sin al internacia publiko en 1952, kiam publikiĝis la kolekto Kvaropo, pri kiu li kunlaboris kun John Dinwoodie, John Francis kaj Reto Rossetti. Tiu verko estis la komenco de la serio Stafeto, fondita de Juan Régulo Pérez en Kanarioj, kiu ekvilibrigis la mankon de la budapeŝta eldono Literatura Mondo.

Post la revuo Literatura Mondo, li kunlaboris en diversaj aliaj revuoj, interalie, de 1955 ĝis 1958 en Esperanto, la revuo de UEA, kaj poste inter 1962 kaj 1963 en Monda Kulturo, kaj ekde 1981 en la literatura magazino Fonto. Li partoprenis ankaŭ je la redaktado de la revuo Monato ekde ties kreo en 1979 ĝis 1998.

Kompilis bazan legoliston de originala esperantlingva literaturo.

Agadoj en esperanta mondo[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Auld: Pri lingvo kaj aliaj artoj, 1978

Lia multnombra biblioteko de esperantlingva literaturo nun lokiĝas en Nacia Biblioteko de Skotlando, al kiu li antaŭ sia morto donacis ĝin.

Laŭ propono de Manuel de Seabra en la jarkunveno 1998 de Esperantlingva Verkista Asocio, William Auld estis proponita kiel kandidato por la Nobel-premio pri literaturo: ekde 1999 ĝis la morto en 2006.

Li estis vicprezidanto de UEA (1977-1980), prezidanto de la Akademio de Esperanto (1979-1983) kaj honora prezidanto de Esperanta PEN-Centro. Honora membro de UEA.

Distingoj[redakti | redakti fonton]

En 2000 William Auld estis honorigata per FAME-premio.

Listo de verkoj[redakti | redakti fonton]

Poemaroj[redakti | redakti fonton]

Antologioj:

Li editoris la poemaron Sub la signo de socia muzo (1987, eldonita en la Serio Stafeto de Flandra Esperanto-Ligo.)

Tradukaĵoj[redakti | redakti fonton]

El la angla[redakti | redakti fonton]

El la skota[redakti | redakti fonton]

Kantoj, poemoj kaj satiroj, de Robert Burns (kun Reto Rossetti, 1977)

El la sveda[redakti | redakti fonton]

Aniaro, de Harry Martinson (kun Bertil Nilsson, 1979)

En la anglan el la ĉeĥa per Esperanto[redakti | redakti fonton]

Hearing the soul (Aŭdado de la animo), de Věra Ludíková

Kantaroj[redakti | redakti fonton]

Lernolibroj[redakti | redakti fonton]

Kovrilpaĝo de Paŝoj al plena posedo; 2-a eldono, Ĉeĥa Esperanto-Asocio, 1974
Kovrilpaĝo de Facetoj de Esperanto, Brita Esperanto-Asocio, 1976
Kovrilpaĝo de Enkonduko en la originalan literaturon de Esperanto, 1979

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Bibliografio de tradukoj el la angla lingvo (1996), kun E. Grimley Evans)

Esearoj[redakti | redakti fonton]

Miksita[redakti | redakti fonton]

  • Pajleroj kaj stoploj : elektitaj prozaĵoj (1997)

Festlibro[redakti | redakti fonton]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. “Pri la transskribo de propraj nomoj, unuavice en literaturaj tekstoj”, Scienca Revuo vol. 21, n-ro 4/5, 1970, p. 155: Lasta vorto: se iu cinikulo demandas, kial mi subskribas mian artikolon per la nomo William Auld kaj ne per Vilhelmo Oldo, la respondo estas triflanka. Unue, ankoraŭ ne temas pri kunteksto literatura; due, la unua formo jam fariĝis konata ideogramo en Esperantujo; trie, mia longjara kutimo kontraŭpezas en mi, kiel en multaj aliaj. Sed se atentos mian alvokon sufiĉe multaj apogantoj, mi tre feliĉe ekuzos mian esperantan nomon.
  2. William Auld, Nobel prize-nominated Esperanto poet

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Faces-nevit.svg Trovu « William Auld » inter la
Vizaĝoj de homoj
rilataj al la ideo
«Internacia Lingvo»


Ĉi tiu artikolo plenumas laŭ redaktantoj de Esperanto-Vikipedio kriteriojn por leginda artikolo.