Paŝoj al plena posedo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Paŝoj al Plena Posedo
Paŝoj al Plena Posedo
Paŝoj al Plena Posedo
Aŭtoro William Auld
Eldonjaro 1968
Urbo Bruselo
Eldoninto Heroldo de Esperanto
Paĝoj 230
ISBN 84-499-4305-1
vdr

Paŝoj al Plena Posedo estas legolibro kun ekzercoj kaj antaŭparolo (nomata "Antaŭklarigo" en la libro) verkitaj de William Auld kaj publikigita de Heroldo de Esperanto en la jaro 1968.

La libro estas plurfoje reeldonita, plej laste en 2018.

Enhavo[redakti | redakti fonton]

La libro enhavas 30 legaĵojn sekvatajn de ekzercoj, plejparte demandoj pri la legaĵo sed ankaŭ pri gramatikaj punktoj. Vortoj estas klarigitaj per difinoj antaŭ la legaĵo. Laŭ la antaŭparolo, 1.682 vortoj estas tiel difinitaj, kaj s-ro Auld supozis ke la lernanto jam posedas facilecon kun 700 bazaj radikoj (tiuj en Esperanto—A New Approach). La legaĵoj estas noveloj, poemoj kaj eseoj, kaj "... estas aranĝitaj progresige..." laŭ malfacileco. Sume estas 180 ekzercoj kun solvoj por 7.

Legaĵoj[redakti | redakti fonton]

  1. Tre moderna fabelo / F. Szilágyi (el Norda Prismo)
  2. La psalmaro / Z. Hasse, el la sveda: Andreo Gauder (el Literatura Mondo)
  3. La ŝtormo / John S. Dinwoodie (el Esperanto en Skotlando)
  4. Celstacio / Czesław Ostankowicz, el la pola: Jerzy Grum (el Esperanto)
  5. La unua kongreso de Esperanto / Edmond Privat (el Historio de la lingvo Esperanto)
  6. Mi fariĝos ordemulo / Kornél Tóth, el la hungara: Paŭlo Balkányi (el Norda Prismo)
  7. Ide-kamarado / Sabahattin Ali, el la turka: Ferruh Canatay (el Esperantisto Slovaka)
  8. Simpla konfeso / László Böti (el Norda Prismo)
  9. Horloĝo — malgranda miraklo / Stanislav Knížek (el Esperantisto Slovaka)
  10. Kolektanto de ĉielarkoj / Tibor Sekelj (el Esperanto)
  11. Sur dalmata fiŝistinsulo / Srdj Arandjelović (el Monda kulturo)
  12. Dia mastrumado / Karel Havlíček Borovský, el la ĉeĥa: Tomáš Pumpr (el La Bapto de Caro Vladimir)
  13. Zamenhof kaj la movado / Gian Carlo Fighiera (el Esperanto)
  14. Avinjo / Clelia Conterno Guglielminetti (el La Suda Stelo)
  15. La universo - eksplodanta? / Toni Breider (el Homo kaj Kosmo)
  16. Unu jaron en la feinlando / Vu Kan (el Vjetnamio Antaŭenmarŝas)
  17. Fenikso / Marjorie Boulton (el Belarto)
  18. Plej bone ridas kiu laste ridas / Cezaro Rossetti (el Kredu min, Sinjorino)
  19. Kajto / Lu Sin, el la ĉina: S. J. Sü (el Sovaĝa Herbaro)
  20. La verko de Maria Skłodowska-Curie / Maciej Iłowiecki (el Heroldo de Esperanto)
  21. Konferanseo / Vasil Conev, el la bulgara: Metodi Panĉev (el Belarto)
  22. Vortoj de Zamenhof / L. L. Zamenhof (el Parolado en la Guildhall, Londono, kaj Parolado en St. Petersburg, 1910)
  23. Salomono kaj la oaza nimfo / Jean Ribillard (el Esperanto kaj Vagado sub palmoj)
  24. La aĝoj de la homo / Rabeno Ŝimeon Ben Eleazar, el la aramea: A. Nurak (el La Nica Literatura Revuo) kaj Raymond Schwartz (el La Stranga Butiko)
  25. Flugantaj semoj / Paul Neergaard (el La Vivo de la Plantoj)
  26. Kiel ni mortigadis leporon por la antaŭkristnaska vespermanĝo / Vladimír Váňa (el Esperanto)
  27. Robert Burns kiel mondpoeto / Douglas Young, el la skota: William Auld (el Esperanto en Skotlando)
  28. La amo de Otelo kaj Desdemona / William Shakespeare, el la angla: Reto Rossetti (el Otelo, la Maŭro de Venecio)
  29. La kvara pipo / Ilja Erenburg, el la rusa: Viktor Gruŝko (el Norda Prismo)
  30. Geedziĝo en hodiaŭa maniero / Emil Kolozsvdri Grandpierre, el la hungara: Kolomano Kalocsay (el Hungara Vivo)

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]