Legolibro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Legolibro estas kolekto de elektitaj legaĵoj por la lernantoj de lingvo. Ili komenciĝas per simplaj tekstoj kaj poste aperas tekstoj ĉiam pli malfacilaj.

Legolibroj en Esperanto ekzistas de 1903, kiam aperis la Fundamenta Krestomatio de la lingvo Esperanto, verko preskaŭ 500-paĝa, plurfoje reeldonita, klasikaĵo por ĉiuj, kiuj volas ĉerpi el la malnovaj fonto de Esperanto. En 1907 aperis Internacia Krestomatio kaj Unua Legolibro, ambaŭ de Kabe. Post la unua mondmilito multiĝis legolibroj en Esperanto, inter kiuj plej famaj estas Tra la Mondo de Bennemann, Universala Legolibro de Fricke kaj Ni legu de Brunulo. La Anekdotaro de Dreher prove enkondukis marĝenajn tradukojn de vortoj en 4 ĉefaj eŭropaj lingvoj, kaj parte en Esperanto mem, por eviti serĉadon de malfacilaj vortoj en vortaroj.

La tipo de Esperanta legolibro ne posedas vorttradukojn, nek klarigojn, sed konsistas el serio da artikoloj aŭ rakontoj, plej ofte anekdotoj aŭ spritaĵoj, kaj la lernanto devas eltrovadi la nekonatajn vortojn en nacia vortaro. Tiaj estas ankaŭ la plej multe uzataj legolibretoj Karlo de Privat kaj Petro de SAT. Karlo estas bonstila rakonto pri la vivo de brava junulo; Petro estas uzata en laboristaj rondoj, en kies medio okazas ia agado. La kaŭzo, kial la tipa Esperanta legolibro senumas vorttradukojn kaj klarigojn, konsistas en la fakto, ke la facileco de Esperanto permesas, ke la komencanta Esperantisto povas malhavi multan kaj penan gramatikan klarigaron kaj tamen atingi per nura legado ian gradon de perfekteco. Krome, la Esperantaj vortaroj estas ordinare tre maldikaj, kaj malmultekostaj tiel, ke preskaŭ ĉiu komencanta Esperantisto posedas almenaŭ unu plenan radikaron, kiun oni povas konsulti uzante legolibron.

Krom la supre cititaj menciindas ankaŭ la legokajeroj eldonitaj de la Ĉe-Instituto por ties kursfinintoj kaj la faka gazeto por Esperanto-studentoj La Praktiko, kiuj ankaŭ plenumas saman taskon, kian la legolibroj.

Pliaj famaj legolibroj en Esperanto:

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Literaturo - antologio - krestomatio.