Internacia Esperanto-Instituto
La Internacia Esperanto-Instituto (IEI) estas instituto, kiu zorgas pri la okazigo de Esperanto-kursoj laŭ la Cseh-metodo. Ĝi havas plurajn diplomitajn Cseh-metodajn docentojn kaj okazigas ankaŭ seminariojn por eduki pliajn docentojn. Krome ĝi publikigas kaj vendas Esperantolibrojn, organizas kulturajn kunvenojn, evoluigas lingvistikan softvaron kaj subtenas universitatan katedron pri interlingvistiko kaj Esperanto.
Enhavo |
Historio [redakti]
La 24-an de majo 1930 Andreo Cseh kun Julia Isbrücker kaj J. R. G. Isbrücker fondis en Arnhem la Internacian Cseh-Instituton de Esperanto, kiu en 1933 translokiĝis al propra domo en Den Haag, kie ĝi hejmas ankoraŭ hodiaŭ. Ekde 1952 la Instituto portas la nomon Internacia Esperanto-Instituto (IEI). De 2007 la sidejo de la Instituto estas konata kiel Andreo Cseh-Domo.
La hungardevena Cseh iniciatis la rektmetodan instruadon de Esperanto, sen apogo de la gepatra lingvo de la lernantoj. Miloj da personoj el la tuta mondo tiel lernis la lingvon dum la periodo inter la du mondmilitoj. En Nederlando troviĝis inter ili ekzemple la posta ĉefministro Willem Drees.
En 1932 Cseh komencis redakti kaj eldoni la revuon La Praktiko, destinitan al komencantoj kaj progresantoj, sed kun altnivela lingvouzo. Tio estis io nova en la Movado, ĉar antaŭe ne ekzistis revuo kun facila kaj altinivela lingvaĵo. Pro la pedagogia bazo, kiun Cseh donis al tiu revuo, ĝi populariĝis kaj estis vastskale legata.
Cseh-instruistoj [redakti]
Dum la tridekaj jaroj de la pasinta jarcento IEI edukis pli ol 400 Cseh-metodajn instruistojn. Kvardeko da ili migris ĉefe tra Eŭropo, donante kursojn. Dum tiu epoko multaj Cseh-metodaj kursoj kaj konferencoj pri la instrumetodo estis organizitaj en vilao apud la orient-nederlanda urbo Arnhem, la t.n. Esperanto-Domo, kiun la urbestraro disponigis al IEI.
Inter la elstaraj instruistoj de nia E-historio estas Henrik Seppik, Julio Baghy, Sigismundo Pragano, Lidja Zamenhof, Jens Schjerve, ktp.
Nuntempe IEI disponas pri diplomitaj Cseh-metodaj docentoj el plej diversaj landoj en la mondo. Ili okazigas kursojn. Krom tio IEI organizas seminariojn por eduki novajn docentojn.
La Instituto hodiaŭ [redakti]
Interalie pro tio, ke nuntempe Esperanto estas pli ofte studata aŭtodidakte aŭ pere de interretaj kursoj, la agadoj de IEI prioritate limiĝas al la okazigo de kursoj. En la Haga oficejo ankaŭ estas organizataj studsemajnfinoj pri temoj rilate al la Esperanto-kulturo.
IEI ankaŭ publikigas librojn, ne nur sur la kampo de la instruado, sed ankaŭ pri la historio de Esperanto. La instituto vendas tiel novajn kiel brokantajn librojn en Esperanto.
IEI kunfinancas kun Esperanto-Nederland la specialan katedron pri Interlingvistiko kaj Esperanto ĉe la Universitato de Amsterdamo.
Krome, IEI subtenas la evoluigon de nova teĥnologio kaj lingvokomputiko por ciferecigi librojn kaj plibonigi ties alireblecon per Interreto.
Fine de la jaro 2006 la sidejo de la Instituto estis renovigita.
Estraro [redakti]
La Estraro de IEI konsistas el
- Prezidanto Ed Borsboom
- Sekretario Kees Bos
- Kasisto Piet Buijnsters
- Lingvistika teĥnologio Toon Witkam
Distingoj [redakti]
- En 2008 IEI estis premiita per FAME-premio.
- En 1986 IEI ricevis la premion de UEA 'Infanlibro de la jaro' pro la verko Joĉjo, la amiketo de Elsa Otto.
Eldonaĵoj [redakti]
- Urug, Hella S. Haasse, 2012
- Konversacia Vortaro, Andreo Cseh, 2010 (reeldono)
- Vortoj de Andreo Cseh, Ed Borsboom, 2003 (2-a eldono)
- Vivo de Andreo Cseh, Ed Borsboom, 2003
- Esprimo de sentoj en Esperanto, Edmond Privat, 2000 (5-a eldono)
- Baza Cseh-Kurso, 1992 (8-a eldono)
- Sub cirko-tendo, Stan Bubenic, 1988
- La centa simio, Ken Keyes Jr,, 1984
- Joĉjo, la amiketo, Elsa Otto, 1980
- La lernolibro de la vivo, Martin Kojic
- Tra l'Silento, Edmond Privat, 1937 (3-a eldono)
- Akbar, P.A.S. van Limburg Brouwer, 1936 (2-a eldono)
- Esperanta literaturo. Demandaro, M.de Waard, 1934