Vivo de Andreo Cseh

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Ĉi tiu artikolo estas verkita en Esperanto-Vikipedio kiel la unua el ĉiuj lingvoj en la tuta Vikipedia projekto.
Vivo de Andreo Cseh
Aŭtoro Ed Borsboom
Eldonjaro 2003
Urbo Hago
Eldoninto Internacia Esperanto-Instituto
Paĝoj 313
vdr

Vivo de Andreo Cseh estas biografio pri la fama Esperanto instruisto Andreo Cseh verkita de Ed Borsboom. Eldonjaro estas 2003 kaj eldonejoj estas Internacia Esperanto-Instituto en Hago en Nederlando. La verko rakontas la vivon de Andreo Cseh en 17 ĉapitroj sur 313 paĝoj.

Pro tiu ĉi verko la aŭtoro ricevis la OSIEK-premion de la Organiza Societo de Internaciaj Esperanto-Konferencoj en 2004.

Ĉapitroj[redakti | redakti fonton]

1. 1895 - 1911 Deveno kaj junaĝo
Danuba Monaĥio 1848-1895. gepatroj. Alba Iulia

2. 1911 - 1919 La ĵuro por reunuigi la homaron
Disvastigo de Esperanto, Andreo Kaj Esperanto, Budpeŝto, RK-seminario

3. 1919 - 1922 La genezo de la Ĉe-metodo
Sibiu, UK en Hago, Târgu Mureș kaj Cluj, Prago kaj Ĝenevo, Cluj kaj Fischer

4. 1919 - 1922 La vento blovas, kie ĝi volas
ECR en Bukareŝto, rumanaj kongresoj, eŭropaj vojaĝoj, en Berlino

5. 1923 - 1926 Veni (g)vidi, venki
En Svedio, en Baltio, fiksado de Cseh-kurso

6. 1930 la ora jaro
Fondo de IEI, kontraŭstaro al ICK, kunlaboro kun Baghy

7. 1931 - 1932 Forte, kuraĝe kaj elegante
Berlino kaj Krakovo, Esperanto-domo, La Praktiko, Ĉe- instruistoj

8. 1933 - 1934 La dia ben' kirasu vin
Riouwstrato, konflikto kun RK, puĉo de Stokholmo, Esperanto-domo

9. 1935 - 1938 Penu hom'kaj firme fidu
Germanio, atakoj kontraŭ Andreo, problemoj de Saxl kaj Bleier

10. 1939 - 1941 En la mond' eterne militanta
Andreo en danĝero, Esperanto-domo, subplankiĝo de Glück, Fischer, Pragano

11.1941 - 1945 La rabistoj aperis
Malpermeso de Esperanto, libro-vendo, evakuo kaj malsato

12. 1945 -1949 Konstruo kaj rekonstruo
Ordigo ĉe riouwstrato, libroj de Arnhemo, UL kaj Wright, Pestalozzi-Projekto, julio en Usono

13. 1945 -1954 Kvar plagoj
Perantoj, Connor, La Granda Silento, Jugoslavio, Pragano, Lapenna

14. 1954 - 1959 Konscienca plenumadode l' etaj taskoj
UEA en Roterdamo, La Praktiko, kunlaborantoj LP

15. 1959 - 1964 La nuksoj venas
UK de Varsovio, seminarioj, UK Sofio, stelo, Salberg, ata-ita

16. 1964 - 1971 Di saĝaj estas pli bonaj
Konflikto ĉe UEA, libera tempo, mortoj Pragano kaj Isbruckeroj

17. 1971 - 1979 Matureco estas ĉia
Batalo en IEI, revivigo de UL, rehonorigo de RK, morto

Sekvas ankoraŭ jenaj paĝoj: mallongigoj, kronologio, fontoj kaj indekso de personoj

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]