Alba Iulia

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alba Iulia
Blazono
Administrado
Statuso Municipo
Lando Rumanio
Distrikto Alba
Urbestro Mircea Hava
Poŝtkodo 510118
Aŭtokodo AB
Telefona antaŭkodo (+40) 02 58
Retpaĝaro http://www.apulum.ro/
Demografio
Loĝantaro 65.904 (2006)
Loĝdenso 640 loĝ./km2
Geografio
Koordinatoj
46°4′1″N 23°34′12″O  /  46.06694°N, 23.57°O / 46.06694; 23.57 (Alba Iulia)
Alto 230 m
Areo 103,65 km²
Situo (Rumanio)
DMS
Situo
Situo
Redaktu  la ŝablonon de tiu ĉi informkesto
v  d  r

Alba Iulia [alba julja] (hungare: Gyulafehérvár [djulafehervar], germane: Weissenburg, Karlsburg) estas urbo en Rumanio en la suda parto de Transilvanio ĉe la kunfluo de rivero Mureș kaj rivero Ampoiu. Ĝi estas la ĉefurbo de la Distrikto Alba. Administre apartenas al ĝi: Bărăbanț, Micești (Alba Iulia), Oarda, Pâclișa.

Enhavo

[redakti] Loĝantaro

En 1910 ĝi havis 11.616 loĝantojn, el kiuj 5.226 hungaroj, 5.170 rumanoj, 792 germanoj, 387 romaoj; en 1992 65 091 loĝantojn. En 2002 el entute 66 406 loĝantoj, 94,5 % estis rumanoj kaj 2,8 % hungaroj.

[redakti] Historio

Ĝis 1919 Alba Iulia/Gyulafehérvár apartenis al Hungario (Alsó-Fehér). Ĝi estis rezidejo de landestroj de Transilvanio ĝis 1690. Tie rezidas la katolika ĉefepiskopejo (nuna ĉefepiskopo: György Jakubinyi). Grava kultura institucio estas la Biblioteko Batthyaneum. En la landestra palaco konstruigita de landestro Gabrielo Bethlen troviĝis ligna baldakeno pentrita ĉirkaŭ 1620 de János Mezőbándi Egerházi. Ĝi pereis. La 1-an de decembro 1918 la rumanoj en granda kunveno proklamis tie la unuigon de Transilvanio kun Rumanio.

[redakti] Fonto

[redakti] Ĝemelecoj

Alba Iulia ĝemeliĝis kun jenaj urboj:

[redakti] Vidu ankaŭ

[redakti] Eksteraj ligiloj

Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj