Szob

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Szob (sob) estas urbo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest (departemento), en subregiono Szob, kies centro estas.

Blazono de Szob

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Fora panoramo de Szob
Interna parto de Szob

Situo [redakti]

Szob situas laŭ maldekstra bordo de Danubo ĉe la Danubkurbiĝo, laŭ fervojo kaj ĉefvojo Budapeŝto-Bratislavo. La hungara ĉefurbo troviĝas je 63 km-oj. Sur la Danubo ekskursoŝipoj trafikas, la unua vaporŝipo ekde 1818 preterflosis. La urbo estas voja kaj fervoja limpasejo al Slovakio. Apude estas kunfluejo de Ipel kaj Danubo.

Historio [redakti]

La unua mencio okazis en 1280. La komunumo suferis multe en la turka erao, poste precipe slovakoj alvenis. La unua fervojo alvenis en 1850.

Frambo, kiu karakterizas Szob

La urbeto troviĝas inter Danubo kaj montaro Börzsöny (borzonj), tial ĝi estas ŝatata ekskursejo kaj feriejo. Sur la deklivoj oni produktas frambon, kiu karakterizas la ĉirkaŭaĵon. En Szob funkcias uzino pri frambosuko.

Vidindaĵoj [redakti]

Vidindaĵoj estas Muzeo pri Börzsöny kaj Preĝejo de Sankta Ladislao (Szob), kies turo estas 48 m-ojn alta.

Famulo [redakti]

En Szob naskiĝis arkeologo János Érdy.