Prešov

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Prešov
hungare: Eperjes, germane: Preschau, ruse: Пряшев
urbo
Presov city centre.jpg
Urbocentro de Prešov
Flag of Prešov.svg
Flago
Coa Slovakia Town Eperjes.svg
Blazono
Oficiala nomo: Prešov
Lando Flago de Slovakio  Slovakio
Regiono Regiono Prešov
Distrikto Distrikto Prešov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Ŝariŝo
Montaro Montetaro de Šariš
Urbaj partoj Prešov, Nižná Šebastová, Solivar, Šalgovík, Cemjata
Memorindaĵoj Konkatedralo, Kalvario
Riveroj Torysa, Sekčov
Situo Prešov
 - alteco 296 m s. m.
 - koordinatoj 49°00′06″N 21°14′22″E  /  49.00167°N, 21.23944°O / 49.00167; 21.23944 (Prešov)
Areo 71,18 km² (7 118 ha)
Loĝantaro 91 498 (31.12.2007)
Denseco 1 285,45 loĝ./km²
Unua skribmencio 1247
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 080 01
Telefona antaŭkodo +421-51
Aŭtokodoj PO
NUTS 524140
Situo enkadre de Slovakio
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Prešov
ButtonRed.svg
Situo enkadre de Regiono Prešov
Commons-logo.svg Vikimedia Komunejo: Prešov
Retpaĝo: www.presov.sk
Portal.svg Portalo pri Slovakio
Restaĵoj de urba fortikaĵaro
Preĝejo omaĝe al Sankta Miĥaelo en Prešov

Prešov, [preŝov] hungare Eperjes [eperjeŝ], germane Preschau estas urbo en la orienta Slovakio, en la regiono Prešov, en la distrikto Prešov.

Situo[redakti | redakti fonton]

La urbo situas en la valo, ĉe la bordo de la rivero Torysa, ĉe la ĉefvojo Košice-Rzeszów, ĉe la fervojo Košice-Tarnów.

Historio[redakti | redakti fonton]

Onidire Béla la 2-a (Hungario) fondis la urbon en 1132 kaj nomis ĝin pri moruso. La urbon mencias skribaj dokumentoj unuafoje en 1247. Ĝi estas unu el la 24 urboj, apartenantaj al la komerca linio de la Balkano ĝis la Balta maro. En 1288 oni fondis ankaŭ monaĥejon. Andreo la 3-a donacis al la komunumo senimpostecon, rajtojn pri juĝado,doganado, ĉasado, fiŝado en 1299, atingante la rangojn libera reĝa urbo en 1324 foirorajton en 1514. La hungaroj venkis la polan armeon en 1395, sed la poloj en 1441 forrabis la urbon. En la 17-a j.c. la aŭstroj, poste Emeriko Thököly okupis ĝin en 1672, sekve post 1 jaro Leopoldo la 1-a (Sankta Romia Imperio) forprenis la urban rangon de Prešov. Presejo ekfunkciis ekde 1656. En 1683 la komunumo sukcese kontraŭstaris la polojn sed post 1 jaro la aŭstroj okupis ĝin. Incendio okazis en 1696. Francisko Rákóczi la 2-a okupis la urbon en 1704 kaj redonis la urbajn rajtojn. En la tuta regiono okazis ribelo nomata ĥolero en 1831. Tie formiĝis insurekcia armeo de slovakoj en 1849. Denove okazis incendio en 1887. Iom poste fervojo ekfunkciis laŭ Miskolc-Kassa-Eperjes-nuntempa Pollando.

Historiaj domoj en Prešov

En 1910 vivis en la urbo 16323 da loĝantoj (7976 hungaroj, 6494 slovakoj, 1404 germanoj, 170 rumanoj). Ĝis 1919 la urbo estis departementejo de Sáros (reĝa departemento).

La 16-an de junio 1919, oni fondis en Prešov la Slovakan Sovetrespublikon - helpe, apoge de la Hungara Sovetrespubliko. La francoj faris pakton: la hungaroj retiriĝos, ankaŭ la rumanoj forlasos Tison kaj retiriĝos. La hungaroj faris tion, sed la rumanoj ne.

La urbo estas kultura centro kun teatro, muzeoj, altlernejoj, novepokaj vidindaĵoj.

Sangotribunalo de Eperjes[redakti | redakti fonton]

Grafo Antonio Caraffa starigis en 1687 12-membran komisionon en Prešov por persekuti, puni la hungarajn ribelulojn, liberecbatalantojn, gvidatajn de Emeriko Thököly. La tribunalo ankaŭ konfiskis posedaĵojn de la partoprenantaj riĉuloj, nobeloj, ĝi celis timigon de la popolo.

La arestoj kaj juĝprocesoj komenciĝis en februaro kaj daŭris ĝis fino de marto. Caraffa havis plenrajton fare de imperiestro Leopoldo la 1-a. La 5-an de marto, oni turmentis la akuzintojn sur ĉefplaco de Eperjes, per inkviziciaj metodoj. Oni ekzekutis 18 homojn, kelkaj riĉuloj savis sin per mono, aliaj mortis sin mem.

Je premo de la departementaj delegitoj, reĝofidelaj hungaraj nobeloj, kaj la hungara nadoro, la imperiestro ĉesigis agadon de la sangotribunalo, sed distingis je Caraffa kaj rangaltigis lin, donacis al li bienojn.

Nordokcidente de Prešov (proksimume 5 km) staras ruinoj de grava hungara mezepoka fortikaĵo Sáros [ŝa:roŝ] (slovake Šariš).

Pentopolis[redakti | redakti fonton]

Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:

Komunumoj de Eperjes en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Eperjes (vilaĝo) Eperjes (urbo) Pozsonyeperjes

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Preĝejo en Prešov

Famuloj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelurboj[redakti | redakti fonton]

Panoramo de Prešov el monteto nomata Kalvario. Maldekstre montetaro Šarišská vrchovina kun monteto Šarišský vrch kaj Burgo de Šariš, meze centro kaj turo de sankta Nikolao, malantaŭ ĝi estas malforte videbla burgo Kapušanský hrad, dekstre antaŭe areoj de Universitato de Prešov, loĝdomaro Sekčov kaj Slanské vrchy.
Magnify-clip.png
Panoramo de Prešov el monteto nomata Kalvario. Maldekstre montetaro Šarišská vrchovina kun monteto Šarišský vrch kaj Burgo de Šariš, meze centro kaj turo de sankta Nikolao, malantaŭ ĝi estas malforte videbla burgo Kapušanský hrad, dekstre antaŭe areoj de Universitato de Prešov, loĝdomaro Sekčov kaj Slanské vrchy.