Segesd (Hungario)

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo
Preĝejo de Segesd
Kastelo de Segesd
Kastelo de Segesd

Segesd [ŝegeŝd] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Suda Transdanubio, en departemento Somogy, en subregiono de Nagyatád.

Enhavo

Bazaj informoj [redakti]

Situo [redakti]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, ĉefvojo Balatono-Barcs, laŭ fervojo Balatonszentgyörgy-Somogyszob. Nagyatád troviĝas 14, Csurgó 27 km-ojn.

Historio [redakti]

La loko estis loĝata jam dum la kuprepoko, bronzepoko kaj ferepoko. Antaŭ la hungaroj keltoj kaj romianoj vivis tie. La unua mencio devenis el 1193 laŭ la tiama ortografio "Sequest". En 1294 abatejo fondiĝis. La komunumo rekte apartenis al la reĝo. En la 14-a jarcento Segesd urbiĝis. Dum la turka erao la urbo ne senhomiĝis, eĉ restis grava loko. La turkoj trakonstruis la abatejon al fortikaĵo, kiun la hungaroj kelkfoje okupis. Vilaĝservoj estas 2 infanĝardenoj, lernejo, biblioteko, kulturdomo, 2 kuracejoj, apoteko, bestokuracejo, poŝto, polico, 3 vendejoj, restoracio, benzinoputo.

Vidindaĵoj [redakti]