Tápiógyörgye

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Tápiógyörgye (tApiOdjordje) estas vilaĝo en Hungario en regiono Meza Hungario, en departemento Pest, en subregiono Nagykáta. Tápió estas rojo, alfluanto de rivero Zagyva, György estas Georgo.

Skulptaĵo en Tápiógyörgye
Rojo en Tápió apud Tápiógyörgye

Tápiógyörgye situas sur ebenaĵo, laŭ la flankovojoj, laŭ fervojo Budapeŝto-Újszász inter grandvilaĝo Tápiószele kaj Újszász, Abony estas proksime.

La komunumo estis loĝata dum la bronzepoko de skitoj, keltoj, sarmatoj, hunoj, avaroj. La unua skriba mencio devenas el 1220. Pro la tataroj kaj turkoj la vilaĝo senhomiĝis. En 1892 kastelo kune kun parko konstruiĝis. En 1945 oni disdonis parcelojn al la malriĉaj kamparanoj el la grandbieno. Dum la socialisma erao kolĥozo pri Verda Kampo formiĝis.

Apud la vilaĝo surfaca minejo pri argilo kaj uzino pri briko funkcias. Nuntempe la vilaĝo estas belaspekta, orda kaj flororiĉa, tial la setlejo ricevis eŭropajn kaj hungarajn premiojn.

En 1740 romkatolika kapelo omaĝe al Sankta Anna konstruiĝis, turo alkonstruiĝis en 1827, fine pligrandiĝis en 1860 jam kiel Preĝejo Sankta Anna (Tápiógyörgye) kaj ĝi iĝis pilgrimloko.

Partnerkomunumo[redakti | redakti fonton]

Partnerkomunumo de Tápiógyörgye estas la komunumo Wünnewil-Flamatt de la distrikto Sense en Kantono Friburgo en Svislando.