Jurová

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Jurová, hungare Dercsika estas malgranda vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda.

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ flankovojoj. Dunajská Streda troviĝas 10 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1253. La unua preĝejo konstruiĝis en 1519. En 1910 loĝis en la vilaĝo 532 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 442 da homoj, (416 hungaroj, 23 slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]