Bohdanovce nad Trnavou
El Vikipedio
Bohdanovce nad Trnavou, hungare Bogdány [bogdAnj] estas vilaĝo en Slovakio.
| Bohdanovce nad Trnavou | ||
|---|---|---|
|
|
||
| Administrado | ||
| Statuso | Vilaĝo | |
| Lando | Slovakio | |
| Ŝtato | Slovakio | |
| Regiono | Regiono Trnava | |
| Distrikto | distrikto Trnava | |
| Poŝtkodo | 91 909 | |
| Aŭtokodo | TT | |
| Telefona antaŭkodo | ++421-33-.... | |
| Demografio | ||
| Loĝantaro | 945 (en 2001) | |
| Geografio | ||
|
|
48°26′00″N 17°33′00″O / 48.433333°N, 17.55°OKoordinatoj: 48°26′00″N 17°33′00″O / 48.433333°N, 17.55°O | |
| Alto | 177 m s.m. | |
| Areo | 12 km² | |
| Horzono | UTC+1 (en somero +2) | |
Enhavo |
Situo[redakti]
Bohdanovce nad Trnavou situas laŭ rojo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Senica-Trnava. La lasta urbo troviĝas je 7 km-oj.
Historio[redakti]
La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio okazis pri la vilaĝo en 1332 en formo "Podans". En 1910 laŭ la popolnombrado vivis en Bogdány 706 homoj, (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la komunumo apartenis al Hungara reĝlando, al Pozsony (reĝa departemento), al distrikto Trnava, poste al Ĉeĥoslovaka respubliko, dum la 2-a mondmilito kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 vivis en Bohdanovce nad Trnavou 945 homoj, (935 slovakoj).
Vidindaĵoj[redakti]
- romkatolika preĝejo omaĝe al Apostoloj Sankta Petro kaj Sankta Paŭlo el la 14-a jarcento, turo alkonstruiĝis post 2 jarcentoj, en la 20-a jarcento pligrandiĝis
- kapelo omaĝe al Johano Nepomuko de 1835
Eksteraj ligiloj[redakti]
Fontoj[redakti]
- Hungara Vikipedio