Borský Mikuláš

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Borský Mikuláš situas en la plej griza regiono
Preĝejo de Borský Mikuláš

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Borský Mikuláš, hungare Búrszentmiklós, germane Bur-Sankt-Niklas estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Trnava, en Distrikto Senica. Ankaŭ Borský Peter apartenas al la municipo, jam kontaktiĝanta.

Situo[redakti | redakti fonton]

Borský Mikuláš situas en valo de rojo, laŭ flankovojoj, laŭ fervojo Kúty-Senica.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1394 en formo Zenthmiklos. En la 16-a jarcento potistoj alvenis. La turkoj kelkfoje rabadis en la vilaĝo, sed suferoj okazis ankaŭ dum liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a. En 1831 pro ĥolero 290 da homoj mortis. En 1910 loĝis en Búrszentmiklós 2911 da homoj (plejparte slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Pozsony (reĝa departemento), al la distrikto de Malacka. Poste Borský Mikuláš iĝis parto de Ĉeĥoslovakio, fine de Slovakio. En 2001 loĝis en Borský Mikuláš 3803 da homoj (3766 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Famulo[redakti | redakti fonton]

  • naskiĝis en 1785 Ján Hollý