Jahodná

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Tiu ĉi artikolo temas pri municipo en distrikto Dunajská Streda. Pri monto apud Košice temas artikolo Jahodná (monto).

Jahodná, hungare Pozsonyeperjes estas vilaĝo en Slovakio en regiono Trnava, en distrikto Dunajská Streda. La historia slovaka nomo estis Eperješ.

Preĝejo de Jahodna

Ne miskomprenu kun monto Jahodná ĉe Košice!

Situo[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo situas sur ebenaĵo, laŭ maldekstra bordo de Malgranda Danubo, laŭ traira flankovojo kun ponto. Dunajská Streda troviĝas 9 km-ojn for.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio devenis el 1552. Incendio okazis en 1877, krome okazis ankaŭ inundoj. La loĝantoj estis famaj fiŝkaptistoj. En 1910 loĝis en la vilaĝo 1064 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Pozsony, al distrikto de Dunaszerdahely. Ekde 1920 ĝi apartenis al Ĉeĥoslovakio. Inter 1938-1945 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1940 ponto konstruiĝis, kiu detruiĝis en 1945, en 1992 ĝi rekonstruiĝis. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš ĝis 1948. En 2001 loĝis en la vilaĝo 1374 da homoj, (1292 hungaroj, 64 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]