Košice
| La titolo havas ankaŭ aliajn signifojn, por vidi ilin bonvolu rigardi la apartigan paĝon: Košice (apartigilo) |
Košice, (koŝice) hungare Kassa [kaŝa], germane Kaschau, pole Koszyce estas urbo en orienta Slovakio, en Regiono Košice (ties centro estas), fine en la samnoma distrikto, kies distriktejo estas. Košice havas la rangojn katolika ĉefepiskopejo kaj luterana episkopejo. En 2013 Košice kune kun la francia urbo Marsejlo estas la du Eŭropaj Kulturaj Ĉefurboj.
Enhavo |
Geografio [redakti]
Košice situas laŭ bordo Hornád, sub piedoj de montoj, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Miskolc-Prešov.
Historio [redakti]
La unua mencio okazis en 1230 pri la komunumo. En 1312 la fortikaĵo estis sieĝita fare de reĝa hungara armeo, ĉar en tiu regiono Mateo Csák regis, ne akceptanta la reĝon. La urbo ricevis la rangon libera reĝa urbo en 1347. Parlamento okazis en la urbo en 1374. La fortikaĵo firme kontraŭstaris al Miĥaelo Perényi en 1441 kaj poste al Wladislaw la 1-a. En 1449 la husanoj estre de Giskra venkis la hungarojn. En1491 pola princo Albert ne povis okupi la fortikaĵon. La urbo omaĝis en 1526 al Ferdinando la 1-a (Sankta Romia Imperio), sed en 1536 orienthungara reĝo Johano Szapolyai (sapojai) okupis ĝin, tamen en 1551 Ferdinando reakiris. En 1604 princo de Transilvanio Stefano Bocskai okupis la urbon kaj komunukis liberecon de religioj. Post kelkaj jaroj tie mortis Bocskai. Princo de Transilvanio Gábor Bethlen en 1619 okupis la urbon, en 1625 edziĝis. Tie oni elektis princo de Transilvanio Georgo Rákóczi en 1644. Oni fondis ĉeflernejon kaj presejon en 1657. En 1677 la aŭstroj okupis la urbon kaj ili konstruis pli novan fortikaĵon, kiun grafo Emeriko Thököly okupis en 1682, sed iom poste la aŭstroj reokupis ĝin. En 1703 la urbo omaĝis al Francisko Rákóczi la 2-a, kiu elektis ĝin ŝatata urbo.
En fine de 1848 kaj komence de 1849 la aŭstroj venkis la hungarojn, sed post monato la hungaroj tamen akiris ĝin. Somere la rusa armeo okupis la urbon. En 1906 oni konstruis domon de Rákóczi kaj reentombigis lin en la preĝejo. En 1910 la urbo estis departementejo de Abaúj-Torna, en la urbo loĝis 44 211 da homoj (33 350 hungaroj, 6547 slovakoj, 3189 germanoj, 453 poloj, 227 ĉeĥoj kaj 210 rutenoj). La ĉeĥa armeo okupis la urbon en 1918, sed la tiam komunista hungara armeo reokupis ĝin en 1919. Tiam laŭ kontrakto de francoj la hungaroj forlasis la regionon, sed spite la kontrakton la rumanoj restis ĉe Tiso. En 1920 la regiono iĝis parto de Ĉeĥoslovakio. Laŭ la Arbitracio de Vieno la regiono rehungariĝis. En 1941 nekonataj flugmaŝinoj bombatakis la urbon, sekve Hungario atakis Sovetunion. En 1944 la Ruĝa Armeo okupis la urbon, la regiono apartenis denove al Ĉeĥoslovakio, poste prezidanto Beneš tie deklaris dekretojn, en kiu la hungaroj perdis siajn rajtojn, parte ili estis deportitaj.
Nun en 2001 vivis tie 236 093 da loĝantoj (210 340 slovakoj, 8940 hungaroj, 5055 ciganoj, ktp).
Pentopolis [redakti]
Ĝi estis alianco de 5 gravaj urboj en orienta parto de Supra Hungarujo fine de la mezepoko. La loknomoj estas unue hungare (uzataj ĝis 1920), poste laŭ la nuna slovaka formo:
Vidindaĵoj [redakti]
- katolika katedralo omaĝe al Sankta Elizabeta el 1520
- katolika preĝejo (dominikana) el 1250
- katolika templo (franciskana)) el la 14-a j.c.
- luterana preĝejo el 1816
- ortodoksa preĝejo el 1886
- preĝejo de kalvario el 1758
- muzeo pri Orienta Slovakio el la 19-a j.c.
- turo Orbán
- domo de Rákóczi
- Golgoto de 1758 estas pilgrimloko kune kun la apuda preĝejo
Ĝemelurboj [redakti]
Miskolc, Hungario
Budapeŝto, Hungario (partnerurbo)
Wuppertal, Germanio
Sankt-Peterburgo, Rusio
Verona, Italio
Uĵhorodo, Ukrainio
Rzeszow, Pollando
Bursa, Turkio
Plovdiv, Bulgario
Cottbus, Germanio
Niš, Serbio
Famuloj [redakti]
- en Kassa naskiĝis Beata Sára Salkaházi en 1899
- en Kassa naskiĝis hungaraj verkistoj Sándor Márai kaj Béla Illés
- en Kassa naskiĝis hungaraj reĝisoroj Péter Bacsó, Géza Radványi kaj Frigyes Bán
- en Kassa naskiĝis hungaraj aktoroj Sándor Pethes kaj Ernő Szabó
- en Kassa naskiĝis hungaraj magnatoj kaj politikistoj György Andrássy kaj Manó Andrássy
- en Kassa naskiĝis hungara arkeologo Csanád Bálint
- en Kassa naskiĝis hungara historiisto Elek Bolgár
- en Kassa naskiĝis hungara advokato Gejza Ferdinandy
- en Košice naskiĝis tenisistino Martina Higgins en 1980
Transporto [redakti]
Urba trafiko [1] [redakti]
En Košice veturas tramoj, trolebusoj kaj aŭtobusoj. Pri urba trafiko zorgas kompanio Dopravný podnik mesta Košice, a. s (ilian retejon vidu ĉi tie [1]). Plej longan tradicion havas tramoj, kiuj komencis veturi en jaro 1891 (tiam temis pri ĉevala tramo), en jaro 1892 vaporaj tramoj kaj en jaro 1914 komencis veturi elektraj tramoj. Tramoj ĉefe ofertas konekton ne nur al loĝkvartaloj, sed ankaŭ al firmao U. S. Steel.
En jaro 1955 komencis esti uzitaj en transporto aŭtobusoj. Ili kune trolebusoj priservas noktan transporton. Kelkaj aŭtobusoj havas gasmotoron.
Trolebusoj estas uzataj de jaro 1993, sed estas nur du linioj.
Trajna konekto [redakti]
Košice havas regulan trajnan konekton kun ĉefurbo Bratislava. Krome estas ankaŭ bona konekto kun ĉefurbo de Ĉeĥio, Prago (unu taga trajno kaj tri noktaj trajnoj). Eblas ankaŭ uzi dufoje dum tago trajnon al Budapeŝto.
Galerio [redakti]
-
la katedralo de Sankta Elizabeto -
kastelo de la epoko Rokoko -
Slávia, la plej bela konstruaĵo de la stilo Secesio en Košice
Notoj kaj referencoj [redakti]
Vidu ankaŭ [redakti]
|
||||||||||||||||||||||
|
||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||||