Kečovo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kečovo situas en la plej griza regiono
Preĝejo en Kečovo
Kavoenirejo en Kečovo

Kečovo, hungare Kecső (keĉO) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Rožňava.

Situo[redakti | redakti fonton]

Kečovo situas sub monto 505 m-ojn alta, en strikta valo, laŭ la hungara landlimo (kontraŭe situas Aggtelek), fine de sakovojo. Rožňava troviĝas 25 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko kaj bronzepoko. La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1272 en formo "Kucheu". En 1564 la turkoj faris senhoma la vilaĝon. En 1828 oni nombris 45 domojn kaj 238 homojn. En 1910 loĝis en Kecső 472 da homoj, (ĉiuj hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Kecső apartenis al Hungara reĝlando, al Gömör kaj Kis-Hont, al distrikto de Tornalja, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 la vilaĝo rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Kečovo 431 da homoj, (396 hungaroj, 30 slovakoj, 2 ukrainoj kaj aliaj). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas trairebla senkontrole.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]