Veľká Lodina

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Veľká Lodina troviĝas en la plej griza parto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Veľká Lodina, hungare Nagyladna (nadjladna) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo. Veľká kaj nagy signifas: granda.

Situo[redakti | redakti fonton]

Veľká Lodina situas en valo, laŭ dekstra bordo de Hernád, laŭ traira flankovojo, laŭ fervojo Prešov-Spišské Podhradie. Košice troviĝas 23 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1423 en formo "Alsoladna" (=Suba Ladna). En la 15-a jarcento 3 vilaĝoj formiĝis: Supra, Meza kaj Suba Ladna. En 1910 loĝis en Nagyladna 277 homoj, (220slovakoj, 23 rutenoj, 12 hungaroj, 3 germanoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Sáros (reĝa departemento), al distrikto de Lemes, poste al Ĉeĥoslovakio, fine inter 1939-1945 kaj ekde 1993 al Slovakio. En 2001 loĝis en Veľká Lodina 241 homoj, (escepte 30 ciganojn ĉiuj slovakoj).

Vidindaĵo[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]