Malý Kamenec

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malý Kamenec situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Malý Kamenec, hungare Kiskövesd estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La historia slovaka nomo estis Malý Kevežd.

Situo[redakti | redakti fonton]

Malý Kamenec situas laŭ la hungara landolimo, laŭ traira flankovojo. Kráľovský Chlmec troviĝas 16 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1337 apartenanta al fortikaĵo de Nagykövesd. En 1910 loĝis en Kiskövesd 601 da homoj, (592 hungaroj, 2 slovakoj, 1 ruteno). Ĝis Traktato de Trianon Kiskövesd apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Kiskövesd rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Malý Kamenec 485 da homoj, (456 hungaroj, 27 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ ŝtatoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]