Boľ

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Boľ
hungare: Boly
municipo
Oficiala nomo: Boľ
Lando Slovakio Slovakio
Regiono Regiono Košice
Distrikto Distrikto Trebišov
Historia regiono Supra Hungarujo
Parto de Zemplín
Situo Boľ
 - alteco 101 m s. m.
 - koordinatoj 48° 28′ 00″ N 21° 57′ 00″ O / 48.46667 °N, 21.95000 °O / 48.46667; 21.95000 (mapo)
Areo 12,603 km² (1 260,3 ha)
Loĝantaro 694 (31.12.2010)
Denseco 55,07 loĝ./km²
Unua skribmencio 1332
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Poŝtkodo 076 53
Telefona antaŭkodo +421-56
NUTS 528161
Aŭtokodoj TV
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Slovakio
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Situo enkadre de Regiono Košice
Retpaĝo: www.bol.ocu.sk
Portalo pri Slovakio

Boľ (hungare Boly (boj)) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La hungaroj uzis ankaŭ la pli longan formon Zemplénboly.

Situo[redakti | redakti fonton]

Boľ situas sur ebenaĵo, laŭ traira flankovojo, laŭ iama branĉo de Latorica. Kráľovský Chlmec troviĝas 6 km.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata dum la neolitiko. La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1221 en formo Bol. En la 18-a jarcento alvenis slovakoj kaj rutenoj por kreskigi la loĝantojn. En 1910 loĝis en Boly 728 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Boly apartenis al Hungara reĝlando, al Zemplén, al distrikto de Kráľovský Chlmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1944 Boly rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Boľ 730 da homoj, (629 hungaroj, 87 slovakoj).

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]