Janík

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Janík situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Janík, hungare Jánok estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Situo[redakti | redakti fonton]

Janík situas sub monto 186 m-ojn alta, laŭ la hungara landlimo, laŭ flankovojoj. Košice troviĝas 30 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La vilaĝo estis unue menciita en la jaro 1285 en formo "Ianuk". Post la mezepoko la vilaĝo kelkfoje senhomiĝis pro la konstantaj bataloj. En 1818 oni komputis 122 domojn kaj 908 homojn. En 1910 loĝis en Jánok 684 homoj, (611 hungaroj, 3 germanoj, 2 slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Torna, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Jánok rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj deportiĝis al Hungario, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. Anstataŭ la deportitoj slovakoj alvenis. En 2001 loĝis en Janík 549 homoj, (350 hungaroj, 193 slovakoj kaj aliaj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]