Streda nad Bodrogom
| Streda nad Bodrogom | |||
| hungare: Bodrogszerdahely | |||
| municipo | |||
|
Kastelo de familio Orosz
|
|||
|
|||
| Oficiala nomo: Streda nad Bodrogom | |||
| Ŝtato | |||
|---|---|---|---|
| Regiono | Regiono Košice | ||
| Distrikto | Distrikto Trebišov | ||
| Historia regiono | Supra Hungarujo | ||
| Parto de | Zemplín | ||
| Ebenaĵo | Orientslovaka ebenaĵo | ||
| Rivero | Bodrog | ||
| Situo | Streda nad Bodrogom | ||
| - alteco | 101 m s. m. | ||
| - koordinatoj | 48°22′00″N 21°46′00″E / <span class="geo-dec geo" title="Mapoj, elĉielaj bildoj kaj aliaj datumoj por 48.366667 Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo *">48.366667°N, Esprima eraro: Neatendita operacisimbolo < | ||
| Areo | 22,633 km² (2 263,3 ha) | ||
| Loĝantaro | 2 336 (31.12.2010) | ||
| Denseco | 103,21 loĝ./km² | ||
| Unua skribmencio | 1273 | ||
| Horzono | MET (UTC+1) | ||
| - somera tempo | MET (UTC+2) | ||
| Poŝtkodo | 076 31 | ||
| Telefona antaŭkodo | +421-56 | ||
| Aŭtokodoj | TV | ||
| NUTS | 543802 | ||
|
Situo enkadre de Regiono Košice
|
|||
| Retpaĝo: www.stredanb.szm.sk | |||
Streda nad Bodrogom (hungare Bodrogszerdahely) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. La nomo signifas: Merkredo super Bodrog aŭ pli longe loko ĉe Bodrog, kie oni butikumadas merkrede.
Situo[redakti]
La vilaĝo situas sur ebenaĵo kaj iomete sur mildaj deklivoj, laŭ maldekstra bordo de Bodrog kun ponto, laŭ la ĉefvojo kaj fervojo Slovenské Nové Mesto-Ĉop. La kampoj sude tuŝas la hungaran landolimon, al Hungario nova vojo konstruiĝis sen trapasejo ĉar ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen. Kráľovský Chlmec troviĝas 20 km.
Historio[redakti]
La vilaĝo estis loĝata dum la neolitiko, kuprepoko, bronzepoko, en la ferepoko skitoj, keltoj, pragermanoj kaj dakoj, fine antaŭ la hungaroj avaroj kaj slavoj vivis tie. La unua mencio skribe okazis en 1273 en formo „Zeredely”. Tiutempe la loko havis fortikaĵon. Post jarcento formiĝis du vilaĝoj: eklezia (tie estis templo) kaj foireja (tie okazis butikumado). Dum regado de Leopoldo la 1-a la vilaĝo iĝis kampurbo. En 1742 pesto, en 1831 ĥolero, en 1870 kaj en 1890 incendioj, en 1924 inundo okazis. La fervojo atingis la kampurbon en 1872. Tiutempe la komunumo havis la rangon anstataŭ kampurbo grandvilaĝo. En 1910 loĝis en Bodrogszerdahely (bodrogserdahej) 1561 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis 1919 la vilaĝo apartenis al Hungario, al Zemplén (reĝa departemento), al distrikto de Kráľovský Chlmec. Poste la regiono apartenis al Ĉeĥoslovaka respubliko, dume inter 1938-1944 rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. En 1943 la judoj estis deportitaj. Post jaro la ponto ekfunkciis, kiun la germanoj neniigis iom poste. La alveninta Ruĝa Armeo tuj deportis hungarojn por labori sklave. Post la 2-a mondmilito parto de la hungaroj estis deportitaj al Hungario, la restintaj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis tie 2459 da homoj, (1476 hungaroj, 896 slovakoj).
Vidindaĵoj[redakti]
- mezepoka katolika preĝejo
- mezepoka ortodoksa preĝejo
- kalvinana preĝejo de 1790
- burgo de familio Szerdahelyi (serdaheji), aŭstra generalo Spork en 1670 faris ĝin ruina, poste rekonstruiĝis, en la 19-a jarcento renoviĝis
- kastelo el la 18-a jarcento, dufoje renoviĝis
- monumento pri falintoj dum la 1-a mondmilito