Malé Trakany

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Malé Trakany
municipo de Slovakio
Administrado
Poŝtkodo 076 42 (pošta Veľké Trakany)
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 124  (2021) [+]
Loĝdenso 102 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 48° 24′ N, 22° 6′ O (mapo)48.40111111111122.101388888889Koordinatoj: 48° 24′ N, 22° 6′ O (mapo) [+]
Alto 111 m [+]
Areo 11,02 km² (1 102 ha) [+]
Malé Trakany (Slovakio)
Malé Trakany (Slovakio)
DEC
Malé Trakany
Malé Trakany
Situo de Malé Trakany

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Malé Trakany [+]
vdr
Malé Trakany situas en la plej griza regiono

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Malé Trakany, hungare Kistárkány estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Trebišov. Malé kaj kis signifas: malgranda.

Situo[redakti | redakti fonton]

Malé Trakany situas sur ebenaĵo, laŭ dekstra bordo de Tiso, laŭ traira flankovojo, kontaktiĝanta kun Veľké Trakany. Kráľovský Chlmec troviĝas 13 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis el la 13-a jarcento. Tiam la kampoj apartenis al familio Tárkányi (tArkAnji). Post jarcento jam formiĝis 2 apudaj vilaĝoj Granda kaj Malgranda "Tharkan" (la lasta aparte aperis en formo "Kystarkyan"). En 1910 loĝis en Kistárkány 1068 da homoj, (plejparte hungaroj). Ĝis Traktato de Trianon Kistárkány apartenis al Zemplén, al distrikto de Királyhelmec, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1924-1948 tie funkciis uzino pri alkoholo. Inter 1938-1944 Kistárkány rehungariĝis. La unua Arbitracio de Vieno deklaris, ke tiuj komunumoj, kie la hungaroj vivas en majoritato, apartenu al Hungario. Post la 2-a mondmilito la hungaroj iĝis senrajtaj laŭ Dekretoj de Beneš. En 2001 loĝis en Malé Trakany 1054 da homoj, (926 hungaroj, 67 slovakoj, 51 ciganoj).

Trilanda punkto Malé Trakany-Záhony-Solomonovo[redakti | redakti fonton]

Nova landlimo naskiĝis post 1920 inter la supraj komunumoj. Post la 2-a mondmilito naskiĝis la trilanda punkto. Precipe dum la socialismo la triopo prosperis pro la limpasejoj. Ekde 2008 Hungario kaj Slovakio apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limo estas senĝene trapasebla. Al Hungario estas vojo tra Veľké Trakany, aŭ boate tra Tiso.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]

Ĝemelkomunumo[redakti | redakti fonton]