Slanská Huta

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Slanská Huta situas en la plej griza regiono

Slanská Huta, hungare Szalánchuta (salAnchuta) estas malgranda vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Košice-ĉirkaŭaĵo.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Slanská Huta situas sub monto 900 m-ojn alta, laŭ la hungara landlimo, fine de sakovojo. Košice troviĝas 26 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis unue menciita en la jaro 1722. La unuaj loĝantoj laboris en la vitrofarejo. En 1880 la komunumo iĝis vilaĝo. En 1910 loĝis en Szalánchuta 249 homoj, (escepte 3 hungarojn ĉiuj slovakoj). Ĝis Traktato de Trianon la vilaĝo apartenis al Hungara reĝlando, al Abaúj-Torna, al distrikto de Hernádzsadány, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Inter 1938-1945 Szalánchuta rehungariĝis laŭ la unua Arbitracio de Vieno (laŭ hungara Vikipedio). En 2001 loĝis en Slanská Huta 238 homoj, (236 slovakoj). Ekde 2008 ambaŭ landoj apartenas al interna zono de Schengen, sekve la limoj senkontrole estas traireblaj.

Komunumoj pri huta (=vitrofarejo) en Hungara reĝlando[redakti | redakti fonton]

Almaszeghuta Háromhuta Kishuta Murányhuta
Répáshuta Szalánchuta Vágáshuta

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]