Hlivištia

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Hlivištia situas en la plej griza distrikto

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Hlivištia, hungare Hegygombás (hedjgombAŝ) estas vilaĝo en Slovakio, en Regiono Košice, en Distrikto Sobrance. Ĝis 1899 la oficiala hungara nomo estis Hliviscse, poste pro la hungariga politiko ricevis la vilaĝo hungarecan nomon.

Situo[redakti | redakti fonton]

Hlivištia situas sur malebenaĵo, laŭ rojo, fine de sakovojo. Sobrance troviĝas 7 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua mencio pri la vilaĝo devenis de 1418. En 1910 loĝis en Hegygombás 444 da homoj, (375 rutenoj, 32 hungaroj, 5 germanoj, unusola kroato). Ĝis Traktato de Trianon Hegygombás apartenis al Hungara Reĝlando, al Ung, al distrikto de Szobránc, poste al Ĉeĥoslovakio, fine ekde 1993 al Slovakio. Dum unua disfalo de Ĉeĥoslovakio en 1939 la hungara armeo okupis tiean zonon loĝatan de ankaŭ rutenoj. Tiu loko estis parto de aŭtonomio rutena kune kun iama Karpata Ukrainio. Tio apartenis al Hungario ĝis apero de Ruĝa Armeo fine de 1944. En 2001 loĝis en Hlivištia 378 da homoj, (373 slovakoj).

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]